Milton Nascimento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milton Nascimento
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1942 (1942-10-26) (81-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugalabrazilportugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo kantistokomponistogitaristo • diskografa artisto • pianistomuzikisto
TTT
Retejo http://www.miltonnascimento.com.br
vdr
Nascimento aprilon de 2008

Milton Nascimento (* 26-an de oktobro 1942 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo) estas brazila muzikisto, kiu validas kiel plej prega persono de la Muziko Populara Brazila.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nascimento alkreskis en Laranjeiras kaj Tijuca. En la aĝo de kelkaj monatoj lin adoptis geedzoj, por kiuj laboris lia patrino. La edukaj gepatroj estis Josino Brito Campos, bankisto, matematik-instruisto kaj elektroteknikisto, kaj Lília Silva Campos, muzikinstruistino. Kiam li aĝis dek ok monatojn, lia natura patrino mortis, kaj li transloĝiĝis kun siaj edukaj gepatroj al Três Pontas en Minas-Ĝerajso.

Komence de sia kariero Milton Nascimento muzikis en la sambo-ensembloj Evolussamba kaj Sambacana. En 1963 li iris al Belo Horizonte. Sia amikeco kun la fratoj Borges peris al li kontakton en la movado Clube da Esquina. Lin malkovris Eumir Deodato okaze de kantfestivalo proks. 1968. La rekomendo de Deodato al ĵazproduktisto Creed Taylor (fondinto de la diskeldonejo i.a. CTI kaj Impulse!) rezultigis la muzikalbumon „Courage“.

Lia muziko baziĝas sur bosanovo. Nascimento famas pro sia falsetokantado kaj la granda tonamplekso de sia voĉo. En Brazilo li reprezentas tiel popularajn kantojn kiel „Canção da América“ kaj „Coração de Estudante“. La teksto de „Coração de Estudante“ memorigas la entombigon de studento Edson Luís, kiun en 1968 mortigis policoficiro. La kanto fariĝis en 1984 himno de la movado por demokratiaj balotoj en Brazilo kaj estis ludata je la entombigo de Tancredo Neves, unua libere elektita prezidanto post la militista diktaturo.

Internacian trarompon li sukcesis per siaj prezentadoj kun ĵazsaksofonisto Wayne Shorter. En 1974 li muzikis kun li por la produktado de la albumo Native Dancer. Dumpase de sia li prezentis kun Jorge Ben, Caetano Veloso, Chico Buarque, Gilberto Gil kaj internaciaj steluloj kiel Paul Simon, James Taylor, Peter Gabriel, Herbie Hancock, Quincy Jones kaj Pat Metheny. Pro lia amikeco kun gitaristo Warren Cuccurullo en 1993 ekestis kunlaboro kun Duran Duran. Milton Nascimento, kiu estis kandidatigita en 1991, 1995 kaj 1998 por Grammy, gajnis unu en 1998 laŭ la kategorio Plej Bona Mondmuzika Albumo.

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Milton Nascimento, 1967
  • Courage, 1968
  • Milton Nascimento, 1969
  • Milton, 1969
  • Milton Nascimento & Lo Borges, Clube do Esquina, 1972
  • Milagre dos Peixes, 1973
  • Minas, 1975
  • Geraes, 1976
  • Milton, 1976
  • Milton Nascimento & Lo Borges, Clube do Esquina 2, 1978
  • Travessia, 1978
  • Journey to Dawn, 1979
  • Sentinela, 1980
  • Caçador de Mim, 1981
  • Anima, 1982
  • Quilombo, 1982
  • Ao Vivo, 1983
  • Encontros E Despedidas, 1985
  • A Barca dos Amantes, 1986
  • Yauaretê, 1987 (kun Herbie Hancock, Paul Simon kaj Wayne Shorter)
  • Miltons, 1989
  • Txai, 1990
  • O Planeta Blue na Estrada do Sol, 1992
  • Angelus, 1994
  • Amigo, 1995
  • Nascimento, 1997
  • Tambores de Minas, 1997
  • Crooner, 1999
  • Milton Nascimento & Daniel Barenboim, Brazilian Rhapsody, 2000
  • Milton Nascimento & Gilberto Gil. Gil & Milton, 2000
  • Pieta, 2002
  • Belmondo & Milton Nascimento 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]