Maggie Lawson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maggie Lawson
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1980 (1980-08-12) (43-jaraĝa)
en Louisville
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Benjamin Koldyke vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1996– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maggie LAWSON (n. la 12-an de aŭgusto 1980 en Louisville, Kentukio; naskiĝnome Margaret Lawson) estas usona aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Maggie Lawson dum Comic-Con en 2009

Lawson ludis kiel infano en spektakloj de amatoraj teatroj, kion sekvis reklamfilmo en la loka televida stacio. Kiel junulo, ŝi translokiĝis al Los Angeles, kie ŝi ludis en televidaj serioj. Li ekzamenis en mezlernejo en fako de teleinstruado. Ŝi havis pli gravan rolon en la televida trilero I’ve Been Waiting for You (1998), en kiu ŝi ludis kun Ben Foster.

En la televida komedio Model Behavior (2000), Lawson ricevis ĉefrolon; en la filmo ludetis ankaŭ Justin Timberlake. En la misteria televida filmo Nancy Drew (2002) ludis ŝi la ĉefrolon de studentino Nancy Drew. Ŝi poste ludis en pliaj filmoj, televidaj serioj, listigitaj sube.

Filmaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1998: I’ve Been Waiting for You
  • 1998: Pleasantville
  • 1999: Nice Guys Sleep Alone
  • 1999: Party of Five (televida serio)
  • 2000: Model Behavior
  • 2002: Heart of a Stranger
  • 2002: Smallville
  • 2002: Cheats
  • 2002: Nancy Drew
  • 2003: Winter Break
  • 2003–2004: It’s All Relative (televida serio)
  • 2004: Love Rules!
  • 2004: Revenge of the Middle-Aged Woman
  • 2006: Crumbs (televida serio)
  • ekde 2006: Psych (televida serio)
  • 2007: Cleaner
  • 2008: Fear Itself ((televida serio), unu epizodo)
  • 2009: Gamer (flanka rolo kiel televida novaĵ-prezentistino)