Boris Golicin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris Golicin
Persona informo
Борис Борисович Голицын
Naskiĝo 18-an de februaro 1862 (1862-02-18)
en Sankt-Peterburgo
Morto 4-an de majo 1916 (1916-05-04) (54-jaraĝa)
en Peterhof
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per infekta malsano vd
Tombo Nikolskoe Cemetery of Alexander Nevsky Lavra vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Naval Cadet Corps • Mararmea Lernejo nomita laŭ N. G. Kuznecov vd
Familio
Dinastio Galitzine vd
Patro Boris Golitsyn vd
Patrino Mariya Kusheleva vd
Profesio
Okupo fizikisto • seismologo • universitata instruisto • meteologo • terfizikisto vd
Laborkampo geofiziko vd
Aktiva en Sankt-Peterburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Boris Borisoviĉ GOLICIN (ruse Борис Борисович Голицын) estis eminenta rusa sciencisto pri ĝenerala fiziko kaj geofiziko, fondinto de la praktika sismologio en Rusio, inventinto de la unua elektromagneta sismografo (1906), akademiano de la rusia kaj kelkaj alilandaj akademioj, prezidanto de la Internacia Sisma Asocio (ekde 1911), kortomastro de la rusia imperiestro. Li naskiĝis la 2-an de marto 1862 en Peterburgo, mortis la 17-an de majo 1916 samurbe.

La gepatroj estis princo Boris Nikolajeviĉ Golicin (1833 - 1888) aparteninta al la fama aristoktrata klano kaj grafino Maria Georgievna Kuŝeleva (1841 - 1901). Ili kune vartis sian filon Boris nur ok jarojn, ĉar en 1870 okazis ties repudio. La patrino baldaŭ edziniĝis al itala markizo Incontri kaj ekloĝiĝis en Florenco, Italio. Plu edukis la adoleskulon lia avino Ekaterina Kuŝeleva loĝinta en Ateno, Grekio kaj post ŝia morto en 1874, ŝia fratino Tatiana Stroganova.

Ekde 1881 Boris Golicin studis militajn sciencojn en la Mara Kadeta Korpuso de Rusia Imperio, kiun li sukcese finis en 1886 kaj lia nomo estis enskribita per la oraj literoj sur la marmora memortabulo de la Korpuso. Poste li plu studis en la Mara Akademio, sed jam tiam aperis lia pasio al esplorado de fiziko, tial en 1887 li decidis studi ĉi-fakon en universitato de Strasburgo, kie li diplomiĝis kiel sciencisto-fizikisto en 1890 kun plej alta laŭdo (latine summa cum laude).

Ekde 1892 li kiel profesoro istruis en Moskva universitato, poste en Jurjev (nun Tartu, Estonio) universitato kaj Porvirina medicina instituto en St.Peterburgo. Kelkajn jarojn Boris Golicin estris la Ŝtatan Ekspedejon de la Rusia Finanza ministerio, kiu faris kaj emisiis la paperajn rublojn kaj ceterajn varoraĵojn. Ankaŭ tiam aperis grava defendo de plej valoraj 100 r. kaj 500 r. bankbiletoj kontraŭ falsaĵoj per nevidebla akvosigno. Tie estis eldonitaj albumoj kun gravuraĵoj de famaj rusaj pentristoj Ilja Repin, Viktoro Vasnecov, Ivan Bilibin k.a.

Marte de 1900 Boris Golicin estis nomumita kiel Prezidanto de komisiono pri establo de la monumento omaĝe al imperiestro Aleksandro la Tria en St.Peterburgo. Danke al liaj multaj klopodoj la 23-an de majo 1909 okazis inaŭguro de la monumento farita de skulptisto Paulo Trubeckoj.

En 1906 pro iniciato de Golicin oni fondis sismejon en Pulkovo situanta apud St.Peterburgo, kiu funkcias ĝis nun.

En 1913 li komencis labori kiel estro de la Ĉefa Fizika Observatorio. Dum la Unua mondmilito Golicin ankaŭ estris la Ĉefan Meteorologian Departamenton, kies prognozoj iĝis precipe gravaj post la unuaj gasaj atakoj de la germana armeo.

Tre intensa servado por la patrujo en malfavoraj kondiĉoj rompis lian sanon kaj la 17-an de majo 1916 Boris Golicin mortis pro pneŭmonio. Lin oni sepultis en tombejo de Aleksander Nevskij Laŭro de St.Peterburgo.

Ekde 1891 li estis edzo de grafino Maria Konstantinovna Ĥitrovo (1866-1930). La geedzoj ne havis idojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]