Eva Mendes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eva Mendes
Mendes en la 66a Festivalo de Venecio
Mendes en la 66a Festivalo de Venecio
Persona informo
Eva de la Caridad Méndez
Naskonomo Eva de la Caridad Méndez
Naskiĝo 5-an de marto 1974 (1974-03-05) (50-jaraĝa)
en Usono Florido, Usono
Etno Kuba usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Northridge • Glendale Community College • Herbert Hoover High School vd
Familio
Edz(in)o Ryan Gosling (2011-hodiaŭ)
Amkunulo Ryan Gosling vd
Infanoj 2
Profesio
Alia nomo Eva Mendes vd
Okupo filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro • modeloaktoro vd
Aktiva dum 1998-2014
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Eva Mendes (2008)
Eva Mendes ĉe Festivalo de Venecio (2009)
Eva Mendez 2010

Eva MENDES (naskiĝis la  5-an de aprilo 1974(nun 1974-04-05) en Miamio, Florido) estas usona aktorino kaj modelo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mendes estas la plej juna filino de kubaj gepatroj, ŝi havas tri gefratojn. Ŝi naskiĝis en Miami, plenkreskis en Los Angeles (Silver Lake-Echo Park), kie ŝi ankoraŭ loĝas. Ŝi vizitis Hoover High School en Glendale, Kalifornio kaj pli poste la Kalifornian Ŝtatan Universitaton en Northridge. La studadon de entreprena ekonomio, Mendes forlasis favore al aktorado.

Post kelkaj reklamfilmoj (ekz. por Revlon kaj DKNY), kaj gastaj roletoj en televidaj serioj kaj muzikvideoj (ekz. Miami de Will Smith), ŝi iĝis pli konata en 2001 per ludo en filmo Training Day. Ŝi ludis en tiu filmo kun Denzel Washington kaj Ethan Hawke. Samjare, Eva Mendes ludis en la agfilmo Exit Wounds kun Steven Seagal kaj Earl Simmons (DMX).

Ekde somero de 2008, ŝi estas modelo por la moda kaj parfuma marko Calvin Klein.

Personaĵoj[redakti | redakti fonton]

Mendes havis en longtempa parteneco kun perua reĝisoro George Gargurevich. Ekde 2011, ŝi formas paron kun aktoro Ryan Gosling. Ilia unua infano (filino Esmeralda Amada) naskiĝis en 2014. Oni anoncis en aprilo de 2016, ke ŝi estas graveda.

Ŝi praktikas vegetarismon.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo
1998 Children of the Corn V: Fields of Terror Kir
1998 A Night at the Roxbury Bridesmaid
1999 My Brother the Pig Matilda
2000 Urban Legends: Final Cut Vanessa Valdeon
2001 Exit Wounds Trish
2001 Training Day Sara
2002 All About the Benjamins Gina
2003 2 Fast 2 Furious Monica Fuentes
2003 Once Upon a Time in Mexico Ajedrez Barillo
2003 Out of Time Alex Díaz Whitlock
2003 Stuck on You April Mercedes
2005 Hitch Sara Melas
2005 The Wendell Baker Story Doreen
2005 Guilty Hearts Gabriella
2006 Trust the Man Faith Faison
2007 Ghost Rider Roxanne Simpson
2007 Knocked Up Herself
2007 We Own the Night Amada Juarez
2007 Live! Katy Courbet
2007 Cleaner Ann Norcut
2008 The Women Crystal Allen
2008 The Spirit Sand Saref
2009 The Bad Lieutenant: Port of Call New Orleans Frankie Donnenfeld
2010 The Other Guys Dr. Sheila Gamble
2010 Last Night Laura Nunez
2011 Fast Five Monica Fuentes
2012 Holy Motors Kay M.
2012 Girl in Progress Grace Gutierrez
2012 The Place Beyond the Pines Romina Gutierrez
2014 Lost River Cat

Televido[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo
1998 ER Donna
1998 Mortal Kombat: Conquest Hanna
1999 V.I.P. Esmeralda
2000 The Disciples Maria Serranco
2012 Half the Sky: Turning Oppression into Opportunity for Women Worldwide Sin mem
2013 Clear History Jennifer

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]