Rosy Varte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosy Varte
Persona informo
Naskonomo Նուարդ Մանուելեան
Naskiĝo 22-an de novembro 1923 (1923-11-22)
en Konstantinopolo,  Turkio
Morto 13-an de januaro 2012 (2012-01-13) (88-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine, Hauts-de-Seine,  Francio
Mortokialo bronkito
Tombo Cimetière Pasteur de Bagnolet
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Pierre Badel
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

Rosy VARTE, naskonome Nevarte Manouélian (naskiĝis la 22-an de novembro 19231927 en Istanbulo, Turkio[1], mortis la 14-an de januaro 2012 en Neuilly-sur-Seine) estis franca aktorino de armena deveno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi aliris Francion dum ŝi estis bebo. En teatro, ŝi partoprenis en teatro "TNP" de Jean Vilar, kie ŝi enkarnigis Patrinon Ubu en Reĝo Ubu en 1958. Samtempe, ŝi ludis en "Comédie des Champs-Elysées", "Théâtre Édouard VII", "Théâtre du Vieux-Colombier", "Théâtre de l'Atelier"... antaŭ ol eniri en la "Comédie-Française" en 1971.

Specialiĝinta pri komikaj roloj en kino, ŝi interalie estis la fratino de Jacques Brel en Mon oncle Benjamin, ludis la rolon de Elvire en Le Viager kaj tiun de Marie Dorval en la filmo de ŝia edzo Pierre Badel. Ŝi ludis la patrinon de Colette en la ciklo Antoine Doinel. Ŝi ankaŭ ludis en Peur sur la ville (kun Jean-Paul Belmondo), poste interpretis en televido en Antenne 2 la ĉef-rolon de la populara serio Maguy, de 1984 ĝis 1992, dum 333 epizodoj. Tre ŝatata de francoj, ŝi cetere gajnis en 1987, la "Sept d'or" por plej bona komediistino. Ŝia lasta apero en televido datiĝas de 2007, per franca telefilmo Hubert et le chien.

Ŝi mortis pro bronkito kiu evoluis en pulman infektadon la 14-an de januaro 2012 en Hôpital américain de Neuilly-sur-Seine[2].

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Kino[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

  • 1987: "Sept d'or" por plej bona komediistino de fikcio, pro ŝia rolo en Maguy

Radio[redakti | redakti fonton]

Rosy Varte regule partoprenis disaŭdigitajn dramojn, interalie en la kadro de elsendo Les Maîtres du mystère.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ ŝia edzo Pierre Badel, naskiĝjaro de Rosy Varte restas malpreciza, pro malhavo de nasko-registro tiam en Turkio: en « Rosy Varte ("Maguy") est décédée » Arkivigite je 2014-10-27 per la retarkivo Wayback Machine, Le Parisien, 15 januaro 2012.
  2. « L'actrice Rosy Varte est morte », en sfr.fr kun Europe1, 15 januaro 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]