Joe Viera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joe Viera
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1932 (1932-09-04) (91-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo saksofonisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • ĵazmuzikisto
vdr

Joe Viera (* 4-an de septembro 1932 en Munkeno) estas germana ĵazsaksofonisto kaj -pedagogo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Post studo de fiziko ĉe la Teknologia Universitato Munkeno li laboras ĉefprofesie kiel muzikisto, muzikaranĝisto, instruisto kaj verkisto. Liaj unuaj instrumentoj estis soprana kaj alda saksofonoj, poste li transiris al tenorsaksofono. Unue li fondis diksilando-bandon nome Riverboat Seven. Krom tio li muzikis ekde 1962 duope kun pianisto Erich Ferstl kaj triope kun kontrabasisto Manfred Eicher. Ekde 1969 li verkis en kvaropo kun Ed Kröger, Sigi Busch kaj Heinrich Hock kaj ekde 1976 en sesopo (i. a. kun Dieter Ilg, Hannes Clauss kaj Martin Schrack). Pli malfrue Hans-Jürgen Bock apartenis al lia triopo.

Ekde 1960 li prezentis kaj organizis seminariojn, kursojn kaj prelegojn, parte ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj. En 1970 li komencis eldoni reihe jazz, ampleksa serio da ĵazmuzikaj instruverkoj kun tradukaĵoj en la polan, svedan kaj grekan lingvojn, por kiu li kunlaborigis elstarajn instrumentistojn.

Ekde 1971 ĝis 1998 Joe Viera instruis en la ĵazlaboratorio de Ilse Storb ĉe la Universitato Duisburg-Essen, ekde 1981 kiel profesoro, kaj krom tio ekde 1971 ĝis 1997 ĉe la Muzikaltlernejo je Hanovro, ekde tiam ĉe la munkena universitato. Li estas kunfondinto de la Internacia Ĵaz-Federacio kaj de la Unuiĝo de Germanaj Ĵazmuzikistoj, kies prezidanto li estas ekde 1988. Kune kun Helmut Viertl li fondis en 1970 la Internacian Ĵazo-Semajnon je Burghausen, kies arta direktisto li estas ekde tiam.

En la jaro 1993 li fondis kune kun la tiam muziksekciestro ĉe la Akademio por Instruisto-Pliklerigo kaj Personaro-Estrado en Dillingen, Walter A. Neubeck, la Instruistan Bandegon Bavario (LBB Bayern)[1], kies muzika direktisto li estis ĝis fine de 2000. Kun ĉi tiu ensemblo li faris plurajn lumdiskojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-31. Alirita 2012-01-25.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]