Elisa Tovati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elisa Tovati
Elisa Tovati, januaro 2012
Elisa Tovati, januaro 2012
Bazaj informoj
Naskonomo Elisa Touati
Naskiĝo 23-an de marto 1976 (1976-03-23) (48-jaraĝa)
en Parizo
Deveno Parizo, Francio
Ĝenroj franca popmuziko
Profesio Kantistino, aktorino
Retejo elisa-tovati.fr
Persona informo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Cours Florent
Okupo
Okupo aktorokantisto
TTT
Retejo http://www.elisa-tovati.fr
vdr

Elisa TOVATI, naskiĝnome Elisa Touati (naskiĝis la 23-an de marto 1976 en Parizo) estas franca kantistino, aktorino kaj televida famulino.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Elisa Tovati naskiĝis en 1976 de rus-maroka juda deveno en Parizo, Francio. Frue en sia vivo, ŝi montris interesiĝon pri teatro, kaj adoleske ŝi kun-prezentis la televidan programon Y'a pas d'lézard. La stelula kun-prezentanto estis Stéphane Tapie.

Aktorino[redakti | redakti fonton]

Dum paso de la jaroj, ŝi rolis en multaj telefilmoj kiel Navarro, Highlander kaj Extrême Limite. Ŝia kantista kariero estis evoluonta kiam ŝi estis rimarkita dum Soleil de Roger Hanin kaj la pli grava La Vérité si je mens ! 2 (2001) en kiu ŝi rolis la amikinon de José Garcia.

En 2007 ŝi stelulis en 99 Francs en kiu rolis Jean Dujardin kaj Vahina Giocante.

Kantistino[redakti | redakti fonton]

Ŝia kantista kariero komenciĝis la saman jaron kiam ŝia lasta granda filmo aperis. Ŝi kompilis sian unuan albumon kies nomo devenas de ŝia plej unua kanzono kaj unuopaĵo, enirigante ĝin en "Top 50" en francaj ĉartoj, Moi, je t'aime pour rien. Ŝia plej freŝdata albumo, Ange Étrange, aperis en 2002 kaj estis ebligita de aliaj en la muzika industrio, nome: Rick Allison, Richard Seff, Patrick Bruel, Yaël Benzaquen kaj muzika kolegino Axelle Renoir.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Kino[redakti | redakti fonton]

Telefilmoj, TV-serioj kaj kurtfilmoj[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2002: Ange Etrange
  • 2006: Je ne mâche pas les mots
  • 2011: Le Syndrome de Peter Pan

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2002: Moi je t'aime pour rien.
  • 2006: Débile Menthol
  • 2006: Un Garçon facile
  • 2007: 9 mois
  • 2007: Ça ne sert à rien d'aimer
  • 2010: Le Syndrome de Peter Pan
  • 2011: Il nous faut (duope kun Tom Dice)
  • 2011: Tous Les Chemins

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]