Omara Portuondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Omara Portuondo
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1930 (1930-10-29) (93-jaraĝa)
en Havano
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo kantistodancisto
TTT
Retejo http://www.omaraportuondo.com
vdr
Omara Portuondo

Omara PORTUONDO (naskiĝis oktobre de 1930) estas kantistino en Kubo. Ŝi kantis sur la disko Buena Vista Social Club.

Ŝi debutis en 1945, kiam ŝi regule akompanis sian fratinon al la dancistaj provoj de la kabaredo Tropicana. Ŝi iĝis el akomponanto al ludanto, kiam unu dancisto vundiĝis du tagojn antaŭ la premiero. Ŝi longjare dancis tie kaj estis pli poste retrurna gasto ankaŭ kiel kantistino.

En 1952 ŝi fondis kun sia fratino virinan kantogrupon kun nomo de Cuarteto Las D'Aida. Tiu grupo ekzistis 15 jarojn kaj enskribis sin en la muzikan historion de Kubo.

Kvankam, post enpotenciĝo de Fidel Castro, (ankaŭ) la muzikistoj havis malpli da eblecoj ol antaŭe, la tiam jam solistina Omara apartenis al la pli bonŝancaj. Ŝi turneis en la 1970-aj jaroj eĉ en Japanio kaj Francio.

Omara iĝis stelulino, kiam - kun multaj muzikistaj amikoj - malkovris ŝin la gitaristo Ry Cooder, kiu - post faro de disko - sukcese instigis la faman reĝisoron Wim Wenders por fari filmon pri la pli malnova kuba muzikistaj talentoj. La pensiula klubo, la filmo, muzika grupo Buena Vista Social Club iĝis abrupte mondfama kaj Omara kunturneis la mondon. Ŝi poste kantis sur la soloalbumo de Ibrahim Ferrer kaj en 2000 eldonis sian unuan "pensiulan" solodiskon (Buena Vista Social Club Presents Omara Portuondo) kaj en 2004 Flor de Amor.