Alan Dawson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alan Dawson
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1929 (1929-07-14)
en Marietta
Morto 23-an de februaro 1996 (1996-02-23) (66-jaraĝa)
en Bostono
Tombo Forest Hills Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikinstruisto • ĵazmuzikisto • universitata instruisto
vdr

George Alan Dawson (naskiĝis la 14-an de julio 1929 en Marietta, kantono Lancaster, Pensilvanio; mortis la 23-an de februaro 1996 en Bostono, Masaĉuseco) estis usona ĵaza frapinstrumentisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dawson estis lernanto de frapinstrumentisto Charles Alden. Dum sia militservo ekde 1951 ĝis 1953 li estis membro de militista dancbando en Fort Dix. Krom tio li estis membro de la bando de Sabby Lewis. Post reciviliĝo li koncertvojaĝis tri monatojn tra Eŭropo kun Lionel Hampton, post tio li denove laboris kun Lewis.

Ekde 1957 ĝis 1975 Dawson instruis ĉe Konservatorio Berklee; al liaj lernantoj apartenis dum paso de la jaroj Tony Williams, Billy Kilson, Terri Lyne Carrington, Steve Smith, Joe LaBarbera, Joe Corsello, Kenwood Dennard, J. R. Robinson, Casey Scheuerell, Harvey Mason, Vinnie Colaiuta, Keith Copeland, Jake Hanna, Bobby Ward, Akira Tana kaj multaj aliaj.

Al la muzikistoj, kun kiuj li pli longan tempon kunlaboris, apartenis pianisto Jaki Byard, saksononisto Booker Ervin kaj ekde 1968 ĝis 1974 pianisto Dave Brubeck. Krom tio li estis interalie gastmuzikisto de Oscar Peterson, George Shearing, Charles Mingus, Woody Shaw, Phil Woods, Sonny Stitt, Dave Brubeck, Lionel Hampton, Reggie Workman, Quincy Jones, Dexter Gordon, Tal Farlow, Earl Hines, Rahsaan Roland Kirk, Frank Morgan, Hank Jones, Frank Foster, Phineas Newborn, Charles McPherson, Teddy Wilson, James Williams, Phil Wilson kaj Terry Gibbs.

Post kiam li en 1975 retiriĝis de sia instruado ĉe Konsrvatorio Berklee, li ankoraŭ donis privatajn lecionojn pri frapinstrumentara ludo kaj verkis en kvaropo kun James Williams, Bill Pierce kaj Richard Reid. En 1992 li verkis kiel bandestro la albumon Waltzin’ With Flo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]