Lola Réz Kosáryné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lola Réz Kosáryné
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1892 (1892-12-07)
en Banská Štiavnica
Morto 27-an de decembro 1984 (1984-12-27) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Lola Réz Kosáryné
Familio
Patro Géza Réz vd
Infanoj Domokos Kosáry vd
Profesio
Okupo tradukisto • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lola RÉZ KOSÁRYNÉ [koŝArinE], hungare Kosáryné Réz Lola estis hungara verkistino kaj tradukisto. Ŝia origina nomo hungarsisteme estis Réz Lola, post la edziniĝo aldoniĝis Kosáryné. Ŝia patro estis Géza Réz, ŝia filo estis Domokos Kosáry.

Lola Réz Kosáryné naskiĝis la 7-an de decembro 1892 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Ŝi mortis la 27-an de decembro 1984 en Budapeŝto

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lola Réz Kosáryné frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo. Ŝi komencis sian karieron kun kontraŭmilitaj poemoj, kiuj aperis en diversaj revuoj. Ŝi edziniĝis kaj baldaŭe naskis filon. En 1920 ŝi atingis la unuan lokon en literatura konkurso. Inter 1921-1944 ŝi verkadis 38 porjunularajn romanojn. Ŝi tradukis el la angla, franca kaj germana lingvoj kaj redaktis diversajn revuojn. Ankaŭ nuntempe ŝiaj verkoj estas reeldonitaj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Filomena ("Filomena"), unua loko en konkurso, 1920
  • Ulrik inas (Servisto Ulriko), aparte laŭdita en Nyugat, 1921
  • Péter (Petro), 1928
  • Koldusok (Almozpetantoj), 1931
  • Aranykapu (Oro-pordo), 1942
  • Vaskalitka (Ferokaĝo), 1946
  • Por és hamu (Polvo kaj cindro), 1947

Ceteraj verkoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio