O. J. Simpson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
O. J. Simpson
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1947 (1947-07-09) (76-jaraĝa)
en San-Francisko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Galileo Academy of Science and Technology • City College of San Francisco • Universitato de Suda Kalifornio
Subskribo O. J. Simpson
Familio
Edz(in)o Nicole Brown Simpson
Okupo
Okupo aktoro • atleto • usonpiedpilkisto • filmaktoro • sporta anoncisto
vdr
O.J. Simpson kun sia filino Sydney, en Honoluluo, Havajo en 1986. Foto de Alan Light.

Orenthal James "O. J." Simpson [O’ ĝE’ simpson] (naskiĝis la 9-an de julio en 1947 en San Francisco, Kalifornio) estas usona usonfutbala stelulo kaj aktoro. (Rimarko pri la nomo: la angla O. J. ankaŭ estas la mallongigo de oranĝa suko (en:orange juice))

Futbalo[redakti | redakti fonton]

O.J. Simpson estis en la 1970-aj jaroj la plej bona rekuranto – same kiel en la kolegio ankaŭ pli poste ĉe la profesiuloj en la NFL.

Kolegio[redakti | redakti fonton]

Li pasigis sian kolegian tempon en la Universitato de Suda Kalifornio (angla mallongigo USC) kaj gajnis tie en 1968 la Trofeon Heisman – la plej altan distingon en la kolegio de la usona futbalo.

NFL[redakti | redakti fonton]

En 1969 O.J. Simpson estis la unua ludanto, kiu estis elektita al ?Draft? de Buffalo Bills . En 1973 li superis kiel la unua ludanto de la National Football League (Nacia Futbala Ligao) la 2.000-jardajn markojn. Li ludis ĉe Bills preskaŭ la tutan profesian tempon. En 1978 li ludis ankoraŭ unu sezonon ĉe San Francisco 49-aj, antaŭ ol fini sian karieron.

En 1985, O.J. Simpson estis la unua Heisman-Trofea gajnisto, kiu ankaŭ estis elektita al Pro Football Hall of Fame (Halo de Famuloj, Por Futbalo).

Filmkariero[redakti | redakti fonton]

Post lia kariero kiel sportisto, li iĝis konata per kelkaj filmroloj, i.a. La nuda kanono kun Leslie Nielsen.

  • La nuda kanono
  • La nuda kanono 2 1/2
  • La nuda kanono 33 1/3
  • Entrepreno Capricorn
  • Ĉiuj estas malbenitaj

Jura proceso[redakti | redakti fonton]

En la jaro de 1994, li estis akuzita pro murdo de sia eks-edzino Nicole Brown Simpson - de kiu li divorciĝis en 1992 - kaj de ŝia amato Ronald Goldman. En spektakla proceso -kiun oni komunikis vive tra la usonaj televidoj -, oni ne povis pruvi la murd-agojn je li kaj li absolviĝis. Spite al absolvo en la kriminala proceso, kondamnis lin civila juĝejo 16 monatojn poste je kompensopago de 8,5 milionojn da usona dolaro al la famili-restuloj.

Lia advokato eluzis en la unua sukcesa proceso la faktojn, ke la blankaj policistoj ne laboris perfekte, kiam ili kolektis la pruvojn kaj la defendo aludis al ili rasismajn pensojn.

Ĉe ambaŭ procesoj, reprezentis lin la stelula advokato Johnnie Cochran.

Pensio[redakti | redakti fonton]

Li nun estas en pensio kaj ricevas ĉiujare 300.000 usonajn dolarojn kiel pension de la profesia basbola ligo.

Postludo[redakti | redakti fonton]

Li kaj liaj amikoj organizis prirabon kaj ostaĝigon de iu homo, kiu volis vendi - onidire - ŝtelitajn sportajn relikviojn de O. J. Simpson. O. J. Simpson reakiris la relikviojn en 2007, sed dum tio li uzis neleĝajn metodojn (prirabon per armilo). Pro tio oni juĝis lin en fino de 2008 je 15-jara prizono.