Jimmie Davis
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Jimmie Davis | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1899 en Quitman |
Morto | 5-an de novembro 2000 (101-jara) en Baton Rouge |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Luiziana Universitato • Louisiana College |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro • komponisto • kantisto • entreprenisto • kantoverkisto • politikisto • aktoro |
Jimmie DAVIS (elp. ĜImi DEJvis), plenanome James Houston Davis (n. la 11-an de septembro, 1899 – m. la 5-an de novembro, 2000), estis subŝtatestro de Luiziano, Usono, kaj konata kantisto de muzikaĵoj kaj sanktaj kaj sekularaj. Li havis landskalan popularecon en la ĝenroj country kaj gospelo de la 1930-aj ĝis la 1960-aj jaroj. Li estis subŝtatestro de Luiziano dufoje, 1944-1948 kaj 1960-1964. Li estas membro de la Country Music Hall of Fame kaj la Louisiana Music Hall of Fame. De antaŭ sia morto ĝis la 18-a de marto, 2011, li estis la plej maljuna ekssubŝtatestro en la historio de Usono.