Vampiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vampiro
Informoj
vdr
Moderna vampira masko.
Vampiro (1895) de Edvard Munch.
Kovrilpaĝo el origina seria eldono de Varney the Vampire, en la komenco de la moderna vampira ĝenro.

Vampiro estas, laŭ la folkloro de multaj landoj, jam morta kreitaĵo kiu eliras el sia tombo kaj nutras sin per vivforto (prefere per sango) de aliaj vivuloj, por resti aktiva. En kelkaj indiĝenaj orientaj aŭ latinamerikaj kulturoj, vampiroj estas malicaj demonoj aŭ dioj, ne mortaj homoj, kiuj vivis denove.

En la okcidenta kaj eŭropa kulturo, kiel en la nuna monda kulturo, la plej konata speco de vampiro estas la slava vampiro (homo, kiu iĝis aktiva kadavro kaj sangosuĉulo).

La ĝentlemana vampiro, tiu karisma figuro kun forta ĉarmo, kapabla altiri al si la viktimojn sen tro da streĉado, naskiĝis en 1819 kiam la kuracisto John Polidori verkis sian romanon The Vampire, kie la protagonisto, Lord Ruthven, estis ekstraktata el Lord Byron. Ekde tiam, la figuro de vampiro en literaturo, obtenis grandajn sukcesojn, por fini kun la pleja pinto de la ĝenro, Dracula de Bram Stoker, kiu kunigis parton de la eŭropaj folkloraj elementoj kaj parton de la literaturaj temoj de la periodo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto vampiro havas slavan originon: rekondukebla al la radiko -pi, magiisto, sorĉisto, kaj al la litova verbo wempt, trinki, suĉi. Nomataj vampir en Serbio kaj Bulgario, upiór en Pollando, upir en Rusio.

Inaj vampiroj[redakti | redakti fonton]

Lilit (1892), de John Collier.

Vampirino estas inseksa vampiro, sed metafore seksalloga aŭ danĝera virino estas ankaŭ vampirino.

La originoj de la mito[redakti | redakti fonton]

Blido de vampiro

La originoj de la vampiroj estas antikvegaj: fakte, ne estas malmultaj la arĥeologiaj malkovroj, kiuj indikas kiom antikva la timego de la vampirismo estis. Por ekzemplo, en multaj antaŭhistoriaj nekropoloj estis trovitaj homaj restaĵoj kun ŝtonoj sur la korpo aŭ en la buŝo, probable por malebligi la vekiĝon de la mortinto. La plej antikva vampir-rilata teksto kiun oni konas, estas babilona tabuleto konservata en la Brita Muzeo, sur kiu estas gravurita magia formulo, laŭ kiu necesas gardi sin de la sangosuĉantaj demonoj, la etimmé.

En la hebrea antikva tradicio ekzistas aluka (sangosuĉulo), ulo kiu atakas la perditajn vojirantojn en la dezerto. La unua kaj malica edzino de Adamo, Lilit estas opiniata en la hebrea tradicio la patrino de ĉiuj vampiroj; kiel ĉiuj sukuboj ŝi soifas homan semon kaj tial, ŝi nokte eniras en la liton de viroj por preni ilian vivforton.

Ankaŭ grekoj kaj romianoj havis sian vampiran mitologion, ĉefe vampiroj de ina sekso. La lamia, ekzemple, reĝino de la sukuboj, estas ia sorĉistino, kiu iam aperas en formo de bela knabino, iam kiel maljuna virino, iam ankaŭ kun animalaj aspektoj, prefere serpento kun la kapo de virino.

La epidemioj[redakti | redakti fonton]

El ĉi tiuj unuaj grekaj-romanaj mitoj, probable influitaj de pli antikvaj mitoj devenintaj el la Oriento, la legendo de la vampiro disvastiĝis en la Orientan Eŭropon kaj el ĉi tiu en la tutan Okcidenton. Sed, ĉi tio riveliĝis multe pli de simpla legendo, sed veran kaj propran epidemion, kiu estis dokumentata jam de la Sescent. Oni deiras el la 1672 en Istrio kun la vampiro Giure Grando de Coriddigo, poste en Grekio (1701), Orienta Prusio (1710 kaj 1721), Hungario (1725-30), Serbio (1725-32), Silezio (1755), Valaĥio (1756), Rusio (1772) kaj for paroladante. En ĉiuj de ĉi tiuj kazoj, la inkvizitoroj kaŭzis vastan kaj detalan dokumentaron, en kiu estis priskribataj eltombigoj de kadavroj, kiuj prezentis kreskon de haroj kaj de ungoj post la morto, vivecan haŭtkoloron kaj kiuj promulgis korŝirajn kaj nehumanajn kriojn kiam estis hakata al ili la kapo kaj enpikata paliseto en la koro, la ĉiu eldonante de la tiel kaŭzitaj vundoj fluaĵojn da freŝa sango (por ĉiu havus minimuman bazon de tanatologio estos facila rekoni la klasikajn signojn de la putriĝo, fakte la kresko de haroj, ungoj kaj dentoj estas ŝuldata al la retiro de la histoj, tiel kiel la ruĝa fluidaĵo, erare tenata por sango, ne estas nenio alia ke klasika produktaĵo kaŭzata de la putriĝo de la internaj organoj, por kiom rerigardas la altan temperaturon de la putraj likvaĵoj anstataŭe, oni devas scii ke dum la procezo post-mortem de "bakteria digestado" estas produktata varmo).

Multaj estis la personuloj kiuj okupiĝis pri vampiroj, obtenante, kun bona rajto, la kvalifikon de vampiristoj (Dom Augustin Calmet, Collin De Plancy, Montague Summers), sed la summa pri la argumento estas laboro de pli ol 900 paĝoj redaktita de la abato Augustin Calmet, Dissertation sur les Apparitions des anges, des démons e des esprits et sur les revenants et vampires de Hongrie.

Calmet arigis en sia volumo la atestojn kaj la legendojn pri la vampiroj (nomitaj revenants, fantomoj kiuj reiras), provante ankaŭ doni raciajn eksplikojn al la fenomenoj: ŝajnajn mortojn, diversajn gradojn de putriĝo kaj ankaŭ aliajn. Sed la ekspliko kiun la abato proponis pli ofte estis supernatura tio: la vampiroj estis, fakte, konsiderataj de Calmet veraj kaj propraj dajmonoj, kiuj konservis post la morto veran ekziston. Ili estis kapablaj eliri el la baroj per truoj farataj sur la baro, probable senmateriiĝi kaj remateriiĝi, kaj poste ili iris el vivantoj en ĉason de la necesa sango por daŭrigi ilian malpuregan ekziston.

Litografio de R. de Moraine el 1864 montranta homojn bruligantaj la eltombigitan skeleton de supozita vampiro.

Al ĉi tio malfeliĉo oni povis kontraŭstari nur kun la Postmorta Magio, de la titolo de traktato de la 1706 de Ferdinand De Schertz: kiel jam priskribita, ĝi konsistis en mutili kaj agresi la kadavron per senkapigo kaj detruado de ĝia koro. Tiu ĉi praktikado furiozis iom en ĉiu Eŭropo kaj nur en la 1755 oni havis bremson dankon al la imperiestrino Maria Teresa kiu kun imperia leĝo malebligis ĝian aplikadon en la teritorioj regitaj de ŝi: jam tiu ĉi simpla malpermeso faris fini la epidemiojn de vampirismo.

Sed, la vampiroj daŭrigis esti objekto de la atentemo de la popolo: en la 1816, por ekzemplo, Prosper Merimée, la aŭtoro de Carmen, estis atestanto de kazo de vampirismo en Serbio, spektante al la elterigo kaj al la detruado de la kadavro, sed en la 1909, en Transilvanio, la kastelo de alia vampiro estis darata al la flamoj.

La anglaj epidemioj[redakti | redakti fonton]

Kiel jam dirita en la Unuiĝinta Reĝlando de la jarcento XII oni komenciĝis havi raportojn de kazoj de vampirismo. En ĉi tiuj unuaj raportoj oni referenciĝas al la estaĵo (ĝenerale mortinto reirita al la vivo) kiel al hirudo. Ekzemplo estas la multenombraj kazoj en Newburg, ĉioj raportitaj da iu Guglielmo de Newburg. Por ekzemplo, viro, sepultita en la antaŭtago de la ĉieliro, deiranta el la sekva nokto kaj dum tri sekvaj noktoj prezentiĝas al la edzino kaj ĵetiĝi sur ŝi, lasante ŝin senspira. Sed, la edzino, la trian nokton, faras renkonti sin preparata kaj organiziĝi kun grupo da amikoj, la kiu ĉeesto instigas la mortinton fuĝi kriantan. Dum la sekvaj noktoj la kompatinda mortinto komencas teruri la loĝantojn de la vilaĝo, ankaŭ en plena tago: en tio momento la loĝantoj petas konsilion al la religiaj aŭtoritatoj, kiuj proponas solvon:

La teologoj konfidas al la episkopo fari bruligi la korpon, sed ĉi tiu metodo ŝajnas al la prelato "tute nedezirinda kaj malkonvena". Li preferas skribi de sia pugno dekreton de absolvo por la mortinto. Malfermita la tombon, la korpo estas trovata nekoruptata "ekzakte kia ĝi estis la tago de la sepultado", kaj el tio momento la incidentoj finas komplete.

Multaj aliaj de ĉi tiuj aperoj realiĝas iom en la tuta Britio kaj ne ŝparas neniun: sufiĉe simple morti sen esti konfesita, kiel alia eminenta urbano de Newburg ke, falante el la tegmento de sia hejmo dum li provis la pruvojn de la perfido de la edzino, li daŭros teruri, post morto, la urbanojn. Lia korpo oni diras estus retrovata parte ŝvela kaj malkomponata, kun la prospera vizaĝo. Kiam ĉi tiu estis frapata, eliris de ĝi amason de varma sango, laŭ elmontro de la faro ke la mortinto havis nutrita sin kun la sango suĉata de multaj viktimoj. La korpo estis, do, elportata de la muroj de la vilaĝo por esti bruligota.

Serbio: vilaĝo de Medvedja[redakti | redakti fonton]

La kronikoj diras ke en la 1731 la vilaĝo de Medveda (Medvedja), en Serbio, estis atakata de la vampiroj, kaŭzante la morton de multaj personoj. Estis sendata por realigi la enketadojn la kuracista oficisto Johannes Fluchinger, kiu redaktis detalan raporton. Tiuj kiuj postvenas estas simplaj ekstraktoj, eltirataj el la raportaĵo en tria kovrilo de la numero 6 de Dampyr:

Mi kondukis la enketadon kun la konsultado de du aliaj kuracistaj oficistoj, kun la ĉeesto de la kapitano de la loka kompanio de hajduk (serba infanterio) kaj de la plej maljunaj hajdukoj de la vilaĝo. Kiuj raportis al mi tion kio postvenas: kvin antaŭ jaroj loka heiduko, Arnold Paole, frakasiĝis la kolon falante el ĉaro. La sama Paole, dum la vivo, diris esti mordita de vampiro, ĉe Gossowa en la serba Turkio. Por liberigi sin de la malica influo, li manĝis teron prenitan el la tombo de la supozata vampiro. Tamen, unu dudeko de tagoj post lia morto, iuj personoj diris ke Paole estis reirita por turmenti ilin kaj, fakte, kvar de ili mortis. La vilaĝanoj eltombigis Paolen kvardek jaroj post la sepultado kaj eltrovis lian korpon integran. Freŝa sango estis defluita el okuloj, nazo, oreloj, buŝo; ĉemizo kaj baro estis plenaj de sango; la ungoj de la manoj kaj de la piedoj estis rekreskitaj. El tio oni deduktis ke Arnold Paole estis vampiro kaj, konforme al la kutimo, estis plantata paliseton en la koron al li. En tio sama momento, li eligis fortan ĝemon kaj fluaĵo de sango elŝpruci el lia korpo. Poste, la kadavro estis ardata kaj reduktata en cindro. Tiel oni pretiĝi ankaŭ por la kvaroj murditaj de Paole. (...)
Dekvin antaŭ tagoj knabino nomata Stanacka vekiĝis en noktomezon kriante estis agresita de certa Milloe, kiu estis entombigita naŭ semajnoj antaŭe. (...)

La 12-an decembron 1731 la loĝantoj de Medvedja iris al la loka tombejo por eltombigi la korpojn kaj detrui la ĉiujn supozitajn ĉeestantajn vampirojn. Kun altega hororo de la oficisto, oni konstatis ke multaj korpoj estis en bona stato de konservo:

La kapoj de la vampiroj estis farataj haki de iuj preterflugaj ciganoj kaj poste bruligataj kun la korpoj. La cindroj estis ĵetataj en la riveron Morava.

Ĉi tiuj ŝirpecoj, reale, ŝajnas eltirataj el teruran novelon, kiam reale ili fontas el raporto de oficisto de la Aŭstrio-Hungario. La unika aĵo kion oni povas peti al ni estas kiom de veraj aĵoj havus skribita Fluchinger kaj kiom de romanecaj, transskribitaj por kaŝi kiu scias kian misvidan ŝakron.

Ne considerante la konjektojn, oni povas bone observi kiel multaj de la situacioj kaj de la atmosferoj de la vampira literaturo ne estas ekskluzivaj inventoj de la aŭtoroj, sed ofte simplaj adaptoj de la obskuraj atmosferoj kiuj oni spiris en la perdiĝintaj vilaĝoj de la Orienta Eŭropo.

La eŭropa folkloro[redakti | redakti fonton]

La legendo de la vampiro, aŭ de tio ulo el supernatura kaj fascina kiu, reirita en ia malsaĝa maniero el la morto, nutras sin de la viva esenco de la vivantoj estas tre vasta el la loĝantaroj de la mondo. En ĉi tio sekcio oni iras, sekve, fari pli aŭ malpli rapidan glitfilmadon el la variaj vampiroj de la mondaj legendoj.

En Grekujo[redakti | redakti fonton]

Poste estis, kun Romo, la pli grava lulilo ol origina mito de la vampiroj, en la moderna Grekio kaj en Makedonio la vampiraj legendoj estas ĉefe de slava origino, kiel estas de slava deveno la pli granda parto de la greka popolo. La plej disvastiĝanta vampiro estas la vrykolaka, aŭ brucolaca: ĝi estas ne-mortinto kiu ĉirkaŭevitas tra la vilaĝoj allogante per nomo la destinatajn viktimojn aŭ frapante al la pordoj de la hejmoj. Ĝi povas eniri en la domojn nur se eksplicite invitata de tiu kiu estas interne kaj nur ĉi tiel ĝi povas fari viktimojn el la vivantoj. Aldone, ĝis la komenco de la 20a jarcento estas ankaŭ vastaj en la insulo de Andros la kontraŭ-vampiroj ekspedadoj: ofte, fakte, la lokaj pastroj malfermis la tombojn de la suspektigaj vampiroj kaj efektivigis kun la palisumigo kaj la senkapigo de la kadavro.

En Germanujo[redakti | redakti fonton]

Première page du Tractat von dem Kauen und Schmatzen der Todten in Gräbern (1734), ouvrage de vampirologie de Michael Ranft
Titolpaĝo de germanlingva Traktaĵo de 1734 pri vampirologio de Michael Ranft.

La Germanujo, eminente gotika lando, prezentas densan varion de vampiroj kaj sango-suĉuloj:

  • la alp: vampiro dajmono de speco incubus, ĝi eniras en hejmon kun la aspekto de papilio kaj apogiĝas sur la brusto de kiu dormas;
  • la Blutsauger: sufiĉe normala vario de sango-suĉuloj (kio estas aldone la signifo de la nomo), sed sia korpo estas tute kovrata de haroj kaj ne prezentas kelkajn ostojn; siaj viktimoj iĝas ankaŭ ili sango-suĉuloj kiam ili manĝas la teron de la sepultado de la Blutsauger, de ilia ĉasisto;
  • la maramora, prezentata en la slavaj landoj, estas, reale, nura spirito kapabla alpreni variojn formojn, poste, elektita sia predo, ĝi devigas ĝin dormi por, poste, sufoki ĝin dum la dormo kaj suĉi al ĝi la sangon el la brusto;
  • finfine la Nachzehrer, la maĉulo de ŝvitotuko, la plej fama germana vampiro. Ĝi estas monstro sufiĉe netipa, speco de ghoul (manĝulo de kadavroj) kiu, ofte, ne forlasas eĉ ne la tombejon en kiu ĝi estas entombigata. Ĉefe, ĝi voras la kadavrojn de la proksimaj tomboj kaj, iam, ĝi sukcesas ankaŭ vori siajn samajn restaĵojn; krom al ĉi tio ĝi havas ankaŭ influo sur la vivantoj, kiuj komencigas perdi laŭgrade energion ĝis ke, kolektita sufiĉe viva esenco, la Nachzehrer eliras el sia tombo por moviĝi en la mondo de la homoj, disvastigante en ĝi la peston. Ĉi tio mito altiris la atenton de certa nombro de studemaj. Unu de la unuaj estis Philip Rohr, teologo, kiu en 1679 en la traktato De masticatione mortuorum sugestis ke malantaŭ tiu ĉi malpurega aktivo kaŝiĝis la blasfema aktivo de dajmono, Azazel por la precizeco. Sekve estis Michael Ranfitus, en 1725, okupiĝi de la argumento. Li proponas du teoriojn: unue racian eksplikon, sugestante ke la rumoroj el la tomboj kaj la disvastigo de la pesto estis por alskribi al la febra aktivo de la ratoj; poste li donis supozon iom pli supernaturan. Li, fakte, sugestis la esiston de vegeta animo, kiu pendflugis ankaŭ ĉirkaŭe la morto, kaŭzante la kreskon de la haroj kaj de la ungoj kaj, iam, ĝi estis kapabla damaĝi la vivantojn.

En Rusujo[redakti | redakti fonton]

La rusa vampiro por eminenteco estas la upyr: origina de la Ukrainio, sed disvastiĝinta en ĉiu eŭropa Rusio, ĝi havas aparte naŭzan aspekton, kun longaj hokdentoj kiuj rememoras tiuj de la prahistoria tigro kun sabraj dentoj, kaj ankaŭ pli rezistaj, se ĝi estas ebla. Eliritaj el la tombo, ili komencas ataki la familiojn kiuj vivas en izolitaj farmoj, unu al la fojo. La unuan nokton ili nutras sin de la infanoj, poste la restaĵo de la familio en ordo de aĝo ĝis alveni al la plej maljunaj membroj kaj al la ekstermado de la familio aŭ de la loĝantoj de la ĉirkaŭaĵoj. Temita ĉefe dum la vintro, kiam la izolo de la kolektivo de la stepo estis ankaŭ pli akcentata, se ĝi estis ebla, ĝi estis aktiva ĉefe dum la horoj kiuj iras el tagmezo al noktomezo, tolerinte bonege la lumo de la suno, ĝuste kiel la plej granda parto de la vampiroj de la popola tradicio (inter kiuj la pola upier, multa simila al la rusa upyr por la karakterizoj).

Murdi ĝin ne estas simplan aĵon. La lerta ĉasisto devas alfronti ĝin post la noktomezon, kiam ĝi estas en la ejo de sia ripozo, prisemi kun benita akvo la tombon kaj ĝian ĉirkaŭaĵoj, poste, planti al ĝi paliseton en la koron kaj senkapigi ĝin, farante atenton por fendi al li la koron en du kun nur unu frapo, ĉar unu sekundo konsentus al ĝi reiri en vivon kaj ataki, sen ebloj de savo, la malbonsortan ĉasiston.

La belorusa upyr, ankaŭ konata kiel upor, havas ankaŭ la povon ŝanĝi formon, tipa de la likantropoj de la greka-romana tradicio.

Finfine, la legenda kaj romantika vurdalak, protagonisto de multaj nigraj fabeloj, ofte prezentata kiel fascina sed mortiga fraŭlino.

Sur la bordoj de la Balta Maro[redakti | redakti fonton]

La popoloj kiuj vivas en la bordoj de la Balta Maro havas el sia legendaj figuroj la wieszcz, specio de vampiro-sorĉisto: fakte, oni pensas ke sorĉistinoj kaj sorĉistoj, tuj kiam mortitaj, transformis sin en wieszczy (pluralo de wieszcz). Ili estas rekoneblaj per la ruĝa vizaĝo kaj la dismalfermita maldekstra okulo.

Unue la wiescz nutras sin kun sia sama korpo, poste, sorĉe reakiritaj denove la forto, la monstra estaĵo ekstermas unue la brutaron, poste, sian familion kaj, finfine, la tutajn loĝantojn de la regiono suĉante al ili la sangon el la koro. Por eviti ĉi tiujn masakrojn, la parencoj de la suspektiga vampiro entombigas lian korpon kun briko sub la mentono, kiel do reteni al li blokita la makzelon.

Simila al la wiescz estas la erestuneretica: ĝi estas virino kiu vendis la animon al la diablo kaj kiu reiras post la morto kun la formo de vampiro, kun la aspekto de maljuna mizerulino. De rusa origino, ĉi tiu tipo de vampiroj rekuniĝas en izolitaj lokoj por celebri ilian sabatorgio kaj iras en letargio dum la vintro. Ili estas kapablaj murdi la vivantojn nur rigardante ilin en vizaĝo kun ilia malica okulo: la sama sorto okazas al kiu, malbonsorta, finas en la loko kie ili estas en letargio.

Laste, la bulgara ustrel, daŭre apartenanta al la familio de la wieszcz, sed estas nenociva laŭ la homaj estaĵoj. Sia unika predo estas, fakte, la brutaro. Ĝi estas, simple, ĵusnaskito mortinta antaŭ ricevi la bapton, kaj povas esti facile malproksimigata utiligante la fajron. Tuj kiam izolita en la stepo, ĝi estas destinata malfortiĝi kaj, poste, fini predon de la lupoj.

Paŭzante en Bulgario, oni trafas en la ubour, originita el la kadavro de personoj forpasintaj de violenta morto. Ilia korpo, post la forpaso, komencas pufiĝi en hororo maniero, ĝis iĝi hidan senforman kaj gelatenan mason plejparte komponita de sango. Kvardek tagoj post la sepulto, la skeleto komencas reformiĝi kaj poste, ĉirkaŭ al ĝi, rearanĝiĝas la karnoj, kiuj reprenas la aspekton kiun la forpasinta havis dum la vivo. Estas nur kelkaj diferencoj: la nazo kun unu sola naztruo kaj la mortiga entirebla lango, sur kies pinto estas lokata akra pikilo kiu necesas al la ubour por suĉi la sangon de ĝiaj viktimoj.

Por murdi la ubour la bulgaraj popoloj vokas profesiisman mortiginton, la vampirdzhija. Li unue plenigas la baron de la ubour kun certa kvanto de venenaj herboj tra truo en la supro de la tombo, poste traboras ĝia korpo kun akra branĉo kaj alprenas la gason kiu el tiu ĉi eliras en botelo, por poste doni al ĝi fajron. Ĉi tio ĉar oni pensas ke ĉi tia mortiga miasmo estus, reale, la animo de la vampiro.

En la Balkana duoninsulo[redakti | redakti fonton]

La vampiro por eminenteco, sed, estas la dampyr. Naskita el la serba cigana tradicio, ĝi naskiĝas kun la unio de homa virino kun vira vampir, la unika vampiro de la popola tradicio kiu ne estas sterila. La vampir estas ankaŭ nevidebla vampiro kaj la unika kiu povas vidi ĝin, per speciala interna vido, estas precize la dampyr, kiu tial estis ofte okupata en bataloj korpo al korpo kontraŭ malamikoj nevideblaj al la homa okulo. Alia sia kontraŭulo estas la lampir, bosnia vampiro alportanto de pestepidemioj, kaj venkobatita de la dampyr per komplikaj ŝamanaj ritoj.

Konfirme, poste, de la ĉirkaŭaĵo de la due figuroj de la vampiro kaj de la likantropo, estas serio de vampiroj kiel la serba vukodlak, la slovena volkodlak, la hungara farkaskoldoi, la dalmata kozlak kaj la istria kudlak.

Sed, el tutaj ĉi tiuj, elstaras la kudlak, speciala specio de vampiro-sorĉisto dotita de magiaj povoj el kiuj la donaco ŝanĝi formon kaj alpreni la aspektojn de animalo, kun la limigo, sed, havi ĉiam kaj ĉiukaze la nigran felon, simbolo de la absoluta Malbono kaj de la fortoj de la Tenebroj al kiuj ĝi apartenas. Sia natura kontraŭulo estas la kresnik, reprezentanto de la Bono kaj de la fortoj de la Lumo: ankaŭ ĝi havas la povo transformi en animalo, sed kun la felo de blanka koloro.

En Hungario, krome, la vampirliderc nadaly havas en la talbó sian nepacikeblan ĉasiston, kiu por murdi ilin plantas al ili najlon en la tempion.

Alia ŝanĝantaformo estas la mullo de la cigana tradicio. Kun la homa aspekto, malgraŭ kelkaj nepercepteblaj misformoj, ne havas skeleton: ĉi tio karakterizo permesas al ĝi ŝanĝi facile formon, ankaŭ se sia preferata aspekto estas tio de granda nigra lupo. Ĝi estas, tamen, tre aparta vampiro: tiel la masklo kiel la femalo de la mullo estas puŝata de forta seksa deziro, kuniĝante ofte kun la vivantoj kaj portante sian partneron al la morto pro elĉerpiĝo. La virino kiu transvivas al tia tour de force, daras al la lumo ankaŭ ŝi dampyr, unika kapabla murdi la mullo, kiu, tamen, estas destinata al mallonga vivo. Fakte, pri caŭzo de la terura streĉo al kiu ĝi submetas sian korpon senigitan de ostoj, ĝi estas destinata, dum la arko de unu jaro, likviĝi en hida ŝlimo.

Rumanujo: lando de vampiroj[redakti | redakti fonton]

Grafo Drakulo ludita de Béla Lugosi en la filmo de 1931 nome Dracula.

Ankaŭ se Rumanujo estas eĝita, en la popola imagaro, la landon de la vampiroj por eminenteco ĝuste dankon al la romano de Stoker, efektive ĝi nombras, tiom kiom multaj aliaj eŭropaj landoj, bonan nombron de vampiroj kaj vampiraj legendoj.

La vojaĝo el romaniaj vampiroj komencas kun la moroii, vivantaj vampiroj kiel la italaj strie: reale, sorĉistinoj kaj sorĉistoj kiuj deprenas la sangon al la aliaj vivantaj estaĵoj per specialaj magiaj ritoj. Post la morto, ili iĝas strigoi: ili havas sango-ruĝan harojn, helajn bluajn okulojn kaj nu du korojn en la brusto, igante tial malfacilan la tradician mortigon per enpikata paliseto.

La murony, poste, estas modifo pri la temo de la strigoii tipa de la Valaĥio: ĝi estas ŝanĝantaformoj, kiuj povas transŝanĝi en nigraj katoj aŭ grandega venenaj araneoj. Ankoraŭ en Valaĥio oni povas trafi en la priculic, kiuj nokte alprenas la aspektojn de grandegaj kaj minacaj nigraj hundoj, dume tage kaŝiĝas malantaŭ la formoj de fortaj kaj fascinaj junuloj.

Kiel la priculic, ankaŭ la varcolaci havas la eblon de alpreni homan formon. Tiu ĉi tre antikva figuro de la romania folkloro, la plej antikva por diri la veron, sed havas pli magregan kaj spektregan aspekton, kun la seka kaj faltoplenega haŭto; aldone, iliaj ŝanĝoj kapablas esti bone pli hororaj kaj teruraj (por ekzemplo ili estas kapablaj transformi sin en monstroj kun multaj buŝoj, aŭ en minacaj drakoj). Ili estas ankaŭ tre enradikiĝintaj en la lokaj mitoj: la eklipsoj, fakte, oni opinias, estus provokataj de la varcolaci, kiuj, somnambulaj, grimpas sur la radioj de la steloj kaj voras ilin, kvietigante ilian nesatigeblan malsaton.

La plej fama romania vampiro estas, sed, la nosferatu, aŭ nosferat: eternigita en la filmo de Friedrich Wilhelm Murnau (sed kiu estis versio de la romana de Stoker), estas ne-mortinto de specio incubus belega kiel aspekto kaj kun granda altiro por la belaj virinoj: ĝi turmentas la dormon de la vivantoj kaj povas ankaŭ gravedigi virinon kaj la frukto de tia koncipo estas kreitaĵo kiel ĝi sed pli malforta. La plej fama vampiro kaj la patro de ĉiuj vampiroj estas DRACULA, kies edzino sinmortigis antaŭ ol li reirus el la milito. La doloro de ĉi tio perdo estis tiel granda ke li rifuzis Dion kaj transformis en kreitaĵo kun homa aspekto sed malbonega, soifa de sango kaj kun nehumanaj povoj.

Vampiroj de Oriento[redakti | redakti fonton]

Kiel dirita, estas la Orienta Eŭropo havi influita abundan parton de la nunaj vampiraj mitoj, sed ankaŭ la Azio kaj la landoj nomataj kun la nomigo Oriento havis fundamentan gravecon pri la difino de la vampiraj mitoj kaj legendoj (kaj ne nur) modaj en la moderna mondo, precipe por la monstraj kaj harhirtigaj aspektoj, distingaj karakteroj de la orientaj vampiroj.

En Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Unu de la ĉinaj pli disvastiĝintaj kredoj rerigardas la multoblecon de la animo, oni opinias, fakte, kiel jam en la Antikva Egiptio, ke ĉiuj homaj estaĵoj havus plurajn animojn, ĉiuj kun malsamaj destinoj. Pri unu el ĉi tiuj oni pensas ke ĝi haltus en la kadavro: estas la p'o, la plej basa nivelo: se la vizitanta korpo ne estas komplete detruita kaj estas, eĉ, trovi sin elmetita al la radioj de la Luno, aŭ se eniras al kontakto kun la sango de kelkaj animaloj, la viva esenco de la p'o fortiĝas, donante originon al la chiang-shi. Ĝi estas spirito kapabla revivigi kadavrojn aŭ ĝi povas konstrui al si korpon komencante el putra materio kaj en malkomponiĝo: ĝi havas la ruĝajn okulojn, akrajn ungegojn, densan lanugon kaj la duonverdan haŭtkoloron tipan de la kadavroj. Ĝi povas flugi, transformi en nebulo, iĝi komplete nevidebla. Por detrui ĝin bezonas trovi la lokon de sia taga ripozo kaj doni fajron al la malkomponita korpo.

Apudita al la chiang-shi estas la kuei: ĉi tio raso de dajmonoj estas generita el la animo de tiuj kiuj en la vivo estis malbonaj. Ili havas la specialeco moviĝi ĉiam en rekta lineo, sed tuj ili turnas sin malantaŭe apenaŭ ili trafas obstaklon, ankaŭ simpla kiel bambua ventŝirmilo.

Parto de ĉi tiuj mitoj alvenis al ni ankaŭ dankon al la granda laboro de serĉo de Jan Jacob Maria de Groot, transskribita en la verko The Relìgious System of China (La religia sistemo de la Ĉinio): en tiu ĉi loko, por ekzemplo, li tradukas la nomon de la chiang-shi laŭvorte kiel korpo-fantomo, resumante jam en la nomo la esenco de tiu ĉi mito.

En Tibeto, finfine, la vampiroj estas prezentataj kiel teruraj kreitaĵo kun la okuloj punktitaj de sango kaj kun la verda buŝo, vorantoj de mortintoj kaj mastroj de la tombejoj.

En Japanio[redakti | redakti fonton]

La vampirmito ne estas tre disvastigita en Japanio, krome, ekzistas ne preciza ekvivalento de la eŭropa vampiro, kvankam similaj mitaj estaĵoj ekzistas en japana folkloro.

La kaŝa (en la japana: 火車 aŭ 化車) estas jokajo tio ŝtelas la kadavrojn de la personoj kiuj mortis pro akumulado de malbonaj agoj. Li ofte estas priskribita kiel humanoida kat-simila demono kun la kapo de kato aŭ tigro kaj brulanta vosto.

La nure-onna (en la japana: 濡女) estas duon-serpento, duon-virina monstro kiuj pluvivas konsumante homan sangon.

En Malajzio[redakti | redakti fonton]

La Malajzio, naskiĝloko de la Tigro de Mompracem kaj vizitanta loko de multoj de la ĉefverkoj de Emilio Salgari, prezentas ankaŭ riĉan vampiran folkloron.

Oni komencas la kurtan glitfilmadon kun la langsuir, virinoj mortintaj por akuŝo kiuj, iĝintaj vampirinoj, akiras la aspektojn de belegaj kaj mortigaj fraŭlinoj, kapablaj flugi, kun longegaj ungoj kaj ankaŭ pli longaj haroj. Ili suĉas la sangon de la infanoj dankon al fendo kiu ili havas en la bazo de la kolo. Por venkobati ilin oni necesas tondi al ilin la ungojn kaj kovri la sangon-suĉa fendon kun samaj iliaj haroj. Finfine, por malebligi al virino mortinta por akuŝo iĝi langsuir, oni plenigas ŝian buŝon kun pecetoj de vitro kaj oni trapikas kun la kudriloj ŝiajn manplatojn. La sama traktado okazas al la filo naskita mortinta, por eviti ke li transformiĝas al vampiro, la pontianak, aŭ mati-anak.

Mortigaj estas ankaŭ la pennangalan, flugaj kapoj kun en la kolo koliero farita kun animalaj intestoj el la kiuj defluas mortalan sangon: por defendi sin de la iliaj atakoj, la loĝantoj de la vilaĝoj metas sur iliaj domoj la branĉojn de dorna planto tiel ke la mortigaj intestoj restus alhokataj tie.

De ŝamana speco (tre simila al la vuduaj pupoj) estas la polong, kiuj devas esti kreitaj parigitaj kun la pelesit. Ambaŭ estas etaj kreitaĵoj, ne pli grandaj ol la pinto de la etfingro, la kiuj rolo estas tio murdi la propran malamikon. Unue intervenas la pelesit, kiu faras en la korpo de la viktimo, kun sia borileta vosto, la truon en kiun iros por ekloĝi la polong. En ĉi tio momento la polong komencas sian laboron suĉi la sangon de la vizitanta korpo. Ĝi estas kreita kun kompleksa ŝamana rito: estas verŝita la sango de murdita persono en la internon de ampolo kun la mallarĝa kaj longa kolo, poste oni ludas kelkajn vokojn. Post kelkaj tagoj, kiam el la ampolo oni aŭdas strangan trilon, tiam ĝi volas diri ke la polong estas preta kaj oni tuj necesas doni al ĝi sangon por ke ĝi povus kreski sana kaj forta por sia misio: ĝenere la unua porcio estas donita de la sama sorĉisto per fingro de sia mano.

En Kamboĝo[redakti | redakti fonton]

En Kamboĝo, la Ab (ĥmere: អ឵ប) estas aŭ juna aŭ maljunulino kiu dekroĉas ŝian kapon dum la nokto tra fenestroj de domoj serĉantaj pulmojn, korojn kaj sangon de mortaj aŭ vivantaj bestoj kaj revenas al ŝia korpo en la tago.

En Hindio[redakti | redakti fonton]

Multaj teorioj volus la Egiptio kiel lulilo de la civilizo. Multaj aliaj sed emas por azia naskiĝo de la hodiaŭa kulturo. En ĉi tio kazo unu de la eblaj uliloj estas la Hindio, kiu certe havas antikvegan mitologion kaj, en la kazo de la vampiroj, probable la plej antikva. Multaj fakistoj, fakte, opinias ke la hindia mitoj estus tiuj originaj ne nur por tio kio rerigardas la superstiĉojn kaj la religiajn kredojn, sed ankaŭ por la specifa kazo de la vampiro.

Ĉi tiuj unuaj figuroj estas tre similaj al dajmonoj, ofte tiel timitaj por dediĉi al ili la konstruon de votaj temploj en kiuj oferdoni al ili en buĉo animalojn por kvietigi ilian malsaton kaj eviti ke ili persiste furiozus sur la vilaĝoj. Ĝi estas la kazo de la bhuta, la plej konata hindia dajmono-vampiro, nokta estaĵo kiu tage havas la eblon ripozi sin sur la luliloj pendantaj el la plafono kiu ĝi trovas en la temploj kaj en la kapeloj dediĉata al ĝi.

La plej teminda kaj antikva hindia vampiro estas, sed, la rakshasa, la kies unuajn postsignojn oni povas trovi en la antikvaj Rigvedo, laŭ kiuj la sama homo naskiĝis el la sango de estaĵo aŭ praa dio nomita Parusa, simila al la kelta giganto Ymir, kiu sed donis originon al la maro. La rakshasa estas, do, ŝanĝantaformo, kapabla iĝi lupon aŭ ankaŭ belegan virinon, sed la kies origina formo estas tio de hela luma kreitaĵo kun lazura haloo ĉirkaŭ la gorĝo kaj zono de sonoriletoj ĉirkaŭ la talio, kun la korpo ĉiam makulata de sango. Ili flugas kaj nokte rifuĝas sur la arboj: dum la vivo ili estis viroj kiuj iĝis dajmonojn ĉar nutris sin kun la cerbo de siaj similuloj.

Al ili aldoniĝas la baital, aŭ vetala, kiuj ripozas pendantaj al la arboj kun la suba kapo, estas kapablaj animi la kadavrojn kaj paŝas el la homoj serĉadante predojn sub la vestoj de pilgrimuloj aŭ de maljunaj virinoj. Ili konsideras la samaj sijn kiel la reĝoj de la hindiaj vampiroj kaj tial ofte prezentas sin kun okultiraj vestoj kaj manprenas brilantan spadon.

Kun ĉi tiuj figuroj, la vedaj tekstoj citas ankaŭ la voranto de kruda karno, la kravyad, konita ankaŭ kiel yaksha. Temata por la rapideco de siaj atakeliroj, ĉi tio vampiro, hodiaŭ konata kiel pisacha, alprenis ankaŭ kelkaj benvolemaj krakteroj: simila al kaprica dio, ĝi povas disdoni favorojn al tiuj kiuj faras oferojn de sia plaĉo. Kiam, fakte, persono suferas de nekuracebla doloro, ĉiuj noktoj li iras en vojforkon kun oferoj de nutraĵo kun la espero ke aperus la pisacha kaj ĝi donus al li facilan resaniĝon. Se, sed, la oferoj ne estas de sia plaĉo, ĝi nutros sin rekte el la korpo de la kvestisto. ( Tiu ĉi legenda figuro memorigas la vuduan legendon de Papa Legba, sinjoro de la vojforkoj, ankaŭ ĝi kaprica dajmono kiu disdonas siajn favorojn aŭ la morton al kiuj petas sian servojn)

Finfine, restas citi la jigarkhwar, vampiro-sorĉistino de la regiono de la Sind, kiu kun siaj magiaj artoj povas alporti damaĝon al la homaj estaĵoj. Por nuligi ŝin, oni necesas marki al ŝi kun la fajro la tempiojn, plenigi al ŝi la buŝon kun salo kaj teni ŝin kun la suba kapo por kvardek tagoj.

Abunda parto de ĉi tiuj legendoj alvenis al ni ankaŭ dankon al la faro de la verkisto kaj esploristo Richard Francis Burton, rekunigitaj en la kunveno Vrikam the Vampire.

Ni ne forgesas, poste, ke la Hindio estas la lando de la tugs kaj de la diino Kalì, la sangavida kvarhoma dio kiu prezentas en si signojn de vampirismo kaj kanibalismo.

La araba mondo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la araba mondo, konsiderata la ĉefa punkto de trairo kaj interŝanĝo el la okcidentaj mitoj kaj orientaj tioj, prezentas sian vampiran mitologion. En Mil kaj Unu Noktoj, fakte, ne estas raraj la rakontoj en kiuj monstroj, dajmonoj kaj aliaj teruraj kreitaĵoj infestas la tombejojn kaj garnizonas la dezertajn vojojn, atakante la solecajn vojirantojn por trinki la ilian sangon.

Kaj pleje en Turkio, sed ankaŭ en Persio kaj en Arabio estus tre disvastiĝinta la timo de la gula, vera kaj propra ghoul, pli ol vampiro. Ĝi estas, fakte, dajmono kapabla flugi kaj kiu preferas la tombejojn kiel loko de ago: pura spirito, pli ol suĉi la sangon de siaj viktimoj, preferis senigi ilin de ilia vivo. Tiu ĉi ĉar en ĉi tiuj landoj la viva elemento ne estas tiel la sango (fakte la arabaj popoloj estas kutimaj sensangigi la karnon antaŭ konsumi ĝin), kiel tiu kiu povus identiĝi kiel animo.

Pri vuduo kaj aliaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

La Afriko, la plej primitiva kontinento hodiaŭe en absoluto, se oni ekskludas kelkajn tribojn en la koro de la Aŭstralio, lando de origino de la vuduaj ritoj kaj de kelkaj de la plej teruraj legendoj konataj al ni, ligas en strikta maniero la miton de la vampiro kun la ŝamanaj kaj sorĉaj ritoj: ofte, fakte, la afrikaj ŝamanoj estas kutimitaj fari la nekrofagion, la kanibalismon kaj la vampirismo, en certa maniero tutaj ŝanĝoj de la sama mito. En ĉi tiuj zonoj, kutime, oni rilatas al la vampiroj kiel al iliaj familianoj, aŭ tiuj demonaj kreitaĵoj kiuj servas la sorĉistojn kaj estas la kurieroj kiuj tenas en kontakto ilin kun la fortoj de la malbono. Ofte ili estas animaloj, kiel la katoj aŭ la korvoj en la mezepoka tradicio, aŭ serpentoj kaj gigantaj kraboj, en la afrika tio, kiel por ekzemplo la nkala. Poste estas la nyalumaya, ligna skulptaĵo magie animita, kaj la khidudwane, promenanta kadavro al la ordonoj de la sorĉistino kiu disdonis al ĝi tio simila-vivo.

La samaj sorĉistinoj, poste, kun specialaj ensorĉoj, estas kapablaj ĵeti en en aeron ilian astran korpon kaj ŝteli, dum la nokto, la vivan esencon al sensciaj viktimoj: de tempo al tempo eksidas sur la tegmento de lia kabano por eksuĉi al li la koron. El ĉi tiuj specialaj sorĉistinoj estas la obayifo, konsiderata la plej timinda vampiro el ĉiuj, kiu suĉas la sangon de la infanoj kaj trairas egajn distancojn detruante la rikoltojn renkontitaj dum sia hazarda vagado.

La kongregacioj de sorĉistinoj estas kutimaj rekuniĝi en specialajceremonioj (konataj en la eŭropa tradicio kiel sabatorgio) dum kiuj, alterna vice, ili trinkas la sangon el granda pokalo, la baisea, por plialtigi sian povo per tio entenita en la ruĝa likvaĵo. La sorĉistoj de la Gvineo, poste, estas kapablaj veki la mortintojn, farante iĝi al ili ilian sklavojn: nomataj isithfuntela, ili estas similegaj al la zombioj de la haitiaj sorĉistoj kaj estas kapablaj hipnotigi iliajn viktimojn kun la simpla rigardo. Por eviti problemojn kun la libera arbitreco, la sorĉistoj plantas en la cerbon de iliaj sklavoj pintajn najlojn. Ĉiam en la temo de la zomboj, oni devas citi la mutala, kiuj ne estas alia se ne la malbona parto de la animo de la mortintoj kiu ne sukcesas trovi pacon. Ili vagas en la reĝolando de la vivantoj treniĝante kun la forto de la solaj brakoj, havante la formon de putra kadavro sen gamboj. Dum la nokto ekposedas de la vivo esenco de siaj viktimoj ŝirante al ili la harojn. De tempo al tempo okazas poste ke iu ne sukcesus vere morti kaj ke, malgraŭ la sepultado, ĝi releviĝus kaj komencus el la kabanoj de la vilaĝo. Konata kiel wusangu, ĝi estas senmortinto kiu ne sukcesas trovi pacon, sen sed neniam noci al neniu, escepte de siaj ĝemoj kaj sia kronika amnezio. Ja pli danĝera estas sed la loango, maltrankvila spirito de forpasinta sorĉisto, kiu ĉirkaŭvagas sen ĉeso el la erbaroj al la serĉo de sango de suĉi el homaj aŭ animalaj viktimoj, sen troaj distingoj.

Alia interesa familiano, eĉ pli fortega ol la sorĉistino kiu devus kontroli ĝin estas la impundulu, kiu vivas en la regiono de la Capo. Ĝi prezentas sin al la sorĉistino sub la aspektoj de ĉarma junulo, por iĝi ŝian amato: reale, li estas vampiro foifa de sango, kiu instigas la sorĉistino inviti sin dum la nokto murdi por eviti esti murdata al sia vico. Se ĝi murdas de sia iniciato, ĉi tiu kreitaĵo estas nomata ishologu. Egelaj estas la asanbosam de la Ganao: de humanoida aspekto, ili vivas en la partoj pli profundaj de la arbaroj kaj estas dotataj de duregaj dentoj kaj hokoj en la subaj membroj, kiujn ili utiligas por kapti la vojirantojn kaj porti ilin en iliajn rifuĝejojn suprajn la arboj, kie poste estas vorotaj kun komforto.

Finfine, ĉe la Bantuoj, la Obangoj kaj Keakoj oni trovis rimedon kontraŭ ĉi tiuj teruraj malbonoj: fakte, ĉi tiuj popoloj elterigas la korpojn de tiuj kiuj estis suspektitaj havi farita dum la vivo la sorĉarton por sentripigas ilin publike; el ĝiaj visceroj, aŭ eliros sia familiano, sub la formo de nigra birdo, rato aŭ pipistrelo, kiun oni provos tuj elimini, aŭ estos trovata malignan elkreskaĵon, nomata ko'du. La korpo de la vampiro, sed, estas bruligata dum nokto sen luno aŭ najlato al la grundo.

La novaj mondoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la kontinentoj kiuj por la eŭropanoj estas de freŝa eltrovo, Ameriko kaj Oceanio, havas ilian antikvajn tradiciojn, pli multe transigitaj al ni el la legendoj kaj el la mitologioj de la triboj antaŭ-ekzistintaj al la eŭropaj koloniadoj.

Por ekzemplo, el la denaskuloj de la Nordameriko, eĉ kiuj estis tre disvastiĝanta la figuro de la vampiro, estis disvastiĝanta la legendo de la wendigo, kiu, kiel aliaj monstroj kaj similaj dajmonoj, estis konsiderata voranto de korpoj, cerboj kaj animoj de homaj estaĵoj: karakterizoj, ĉi tiuj, tipegaj de la vampiroj de la mitoj de la amerika denaskuloj, kiuj ofte figuris tiojn ĉi monstrojn kun lonĝa nazo kiu, enigita en la orelon de la malbonŝanca, necesis por suĉi al li la cerbon. Subenirante pli sube oni alvenas en Meksiko, kie la vampira mitologia produktis la llorona (ploranta virino), konsiderata de kelkaj spertuloj miton de eŭropa importado, dume el aliaj kiel devenita el terura vampira dajmonino timita el la antikvaj aztekoj: ŝi estas virina fantomo blanka vestita kiu estas kapabla fascini viron kun la vido kaj porti lin tiel al la morto.

En Haitio, la Loogaroo estas la rezulto de kombinaĵo de kredoj, ĉi-kaze franca demonologio kaj afrika voduo. La vorto Loogaroo eble venas de korupto de la franca loup-garou ("homlupo") kaj estas ofta en maŭricia kulturo. Tamen, la rakontoj pri la Loogaroo estas ĝeneraligitaj tra la Karibaj Insuloj kaj Luiziano en Usono.

Ĉiam en Mekzikio estas la tlaciques, kiuj transformiĝas en fajraj buloj aŭ en sovaĝaj meleagroj, kaj la civitateo, sorĉistino-vampiroj, de certa azteka origino, vestitaj kun tukoj, maljunaj kaj skeletaj, kiuj atakas la infanojn en la kruciĝoj.

En Ĉilio oni timas vampiron kun la aspektoj de bela virino nigra vestita, kiu havas en unu mano ruĝan skarpon kaj en la alia tranĉilon, kiun ŝi utiligas por ponardi la koron de la viktimoj kaj el ĉi tie trinki ilian sangon. Al ĉi tiu vampiro flankumas la pihuchen, alohava serpento kapabla suĉi la sangon en distanco, kaj la chucho, homa kapo kun grandaj oreloj kiuj necesas al li kiel flugiloj.

En Kolombio estas la Patasola ("unu gambo"), ina monstro kiu enloĝas la ĝangalojn kaj ekaperas al viraj ĉasistoj aŭ hakistoj. La Patasola kutime aperas en la formo de bela kaj deloga virino, tiam logas ilin profunde en la ĝangalon, ŝi daŭrigas riveli sian veran aspekton kiel unugamba estaĵo kun volupto por homa karno kaj sango.

En Aŭstralio oni trafas, poste, kun la mrart, vampiroj kiuj infestas la dezertojn, dume en Nov-Gvineo la papuanoj opinias ekstreme danĝera liki ankaŭ nur unu guton de sango, ĉar ĝi estas jam pli ol sufiĉa por konsenti al sorĉisto magie kontroli la posedanton de tio sango kaj porti lian ankaŭ al la morto. Finfine, por malebligi la revenon de la mortintoj el la tombo, ĉi tiuj popoloj estas kutimaj rompi la gambojn al la kadavroj aŭ meti sur ilia korpo pezajn ŝtonojn.

La literaturaj vampiroj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo The Vampyre.
desegno reprezentante vampiron

La vampiro, tio nobla kaj fascina figuro, turmentata kaj senkompata dum la sama tempo, kiu hodiaŭ ni konas, reale estas literaturan inventon, reinterpreton de la mito antaŭe elstudita. Ĝia naskiĝo estas ankaŭ facile datebla, kaj rekondukas al la Januaro de la 1816 kiam, eĉ la lago de Ĝenevo grupo de junuloj rekuniĝis por pasigi iom da tempo el amikoj, en malsama maniero de la kutima routine. La grupo, nun jam konata, estis komponata de Lord Byron, la jam fama poeto, Percy Bysshe Shelley, ankaŭ li poeto, la doktoro John Polidori, persona kuracisto de Byron, kaj la amantinoj de la du poetoj, Claire Clairmont kaj Mary Wollstonecraft. La grupo, inspirita, por tio kio oni diras, el la legado de la Fantasmagoriana, kolekto de fantastaj rakontoj trovita en la biblioteko de Villa Diodati, kie ili rekuniĝis, kaj el la vizito Matthew Gregory Lewis, aŭtoro de la renoma gotika romano La Monaĥo, decidas sin reciproke defii en la realiĝo de terura verko, tiel ĝi estus rakonton, kiel romanon aŭ poemon.

Sed, ekzistas ankaŭ legenda versio kiu aldoniĝas al ĉi tiuj faktoj: la grupo, fakte, decidas antaŭe diskuti de releviĝo, mortintoj kaj vampiroj kaj, nepre, finas kun legi la poemon de vampira temo Christabel de Coleridge. Dum la legado, Shelley ŝajnas fali en tranco, sonĝante, kun malfermitaj okuloj, teruran vampirinon, lamio simila al la Christabel de la poemo, skuiĝante el la vizio ĵetante sangofrostigan krion. Ĉi tiu epizodo donis al Byron la ideon ĵeti la konkuron, el kiu, kiel jam estas haro al ĉiuj, eliris du gajnintojn: Polidori kaj Wollstonecraft.

Dum Shelley provis transskribi sian inkubon (afero kiun, poste, li forlasis), Mary naskis, en malluman kaj ŝtorman nokton, la famega Frankenstein, tre probable inspirita el la parolo kondukita kun Polidori. La bona doktoro, el sia kanto, kiel Byron, konklude, dediĉis sin al la vampirojn. Reale Polidori, tutunue, ĵetiĝis pri gotika rakonto la kiun unuan provaĵon li estus sekve utiligonta por futura rakonto, Emestus Berchtold aŭ la moderna Edipo. Li trafis, sed, en la provaĵo de Byron, kiu provis ekkonstrui rakonton pri aristokrata vampiro, diboĉema kaj donjuano, kiu komencis turmenti, post mortinta, sian junan amikon. Dume la poeto forlasis ĉi tiun rakonton, Polidori sukcesis eltiri el ĝi la unuan veran romanon pri la vampiroj, la fama La Vampiro, la kiu protagonisto, Lord Ruthven, estis repremata sur la sama Byron, dume la rilato kun la sia juna amiko repremis la rilaton de amo-malamo, kiun Polidori havis kun sia paciento-amiko.

La vampiro en la bildstrioj[redakti | redakti fonton]

Aldone al la literaturo, ankaŭ la mondo de la bildstrio kaj de la animado interesiĝis pri la mito de la vampiro. Certe la Dracula de Stoker servis kiel modelo en la granda maso de produktoj kiuj povas esti cititaj, ekde la persona interpreto kiun faras de ĝi la itala artisto Guido Crepax en Conte Dracula (ed.Rizzoli - Milano Libri). La eldonisto kiu tamen plej longdaŭre eldonis la aventurojn de la vampiro estas Marvel Comics. Poste estis la vico de Star Comics kun The Tomb of Dracula (La Tombo de Dracula), kiu poste inspiris la adapton de la filmo de Coppola, Dracula de Bram Stoker.

Marvel Comics tamen prezentis ne nur la aventurojn de Dracula, sed en sia universo prezentas ankaŭ netipan vampiron: Morbius, kiu ricevis ankaŭ sian plenan serion. Morbius, tio estas, d-ro Michael Morbius, vere estas vivantan vampiron: li, fakte, por kuraci maloftan malsanon de la sango kiu lin trafis, alprenas la sangon kemie traktitan de vampiraj vespertoj. Alia netipa vampiro de domo Marvel estas, finfine, Blade, protagonisto de la samnoma filmo: la knabo, fakte, ne estas vera vampiro, nek li povas esti konsiderata dampyr, sed li estas filo de virino mordita el vampiro dum ŝi estis graveda je li. Eksciante pri siaj originoj, Blade decidis batali kaj murdi la specon de la vampiroj por venĝi la morton de la patrino.

Ĉe eldonejo DC Comics la plej grava serio pri la vampiroj estis Crimson de Humberto Ramos, kie oni rakontas pri la defio de vampiro antaŭdestinita savi la mondon el la tago de la juĝo kaj malhelpita de tuta lonĝa serio de malamikoj, unuavice el ĉiuj la frakoj kaj la likantropoj.

Por fini la glitfilmadon de la usonaj eldonistoj necesas pasi tra la sendependaj: oni komencas kun Dark Horse Comics kiu prezentis la volumon La malbeno de Dracula, sen forgesi Spawn de Todd McFarlane, kiu ofte devas rilati kun vampiroj kaj likantropoj. Fina citaĵo por la Chaos Comics de Brian Pulido, kun sia vasta gama de hororaj bildstrioj, kies pinto de diamanto estas Lady Death.

Vampirineto kaj la aliaj[redakti | redakti fonton]

Kaj ĝuste Lady Death konsentas enigi interesan fluon en la vampiran bildstrion kiu vidas en Italio ion eminenta: kiel bone oni povas intuicii, eĉ el siaj komencoj, la literatura vampiro transportis kun si latentan erotikan ŝarĝon kiu, antaŭe aŭ poste, estus iĝita evidenta. Tiel la kinejo, kiel la bildstrio ekvidis ĉi tiun malgatan aspekton kaj reagis prompte proponante specifajn produktojn en kiuj la vera protagonisto estas vampirino, kiu faras kun la vivantaj maskloj tion ĉion kion ŝi volas. La gravulo pli konata de ĉi tiu ĝenro estas Vampirineto, elpensita en 1969 de Forrest Ackerman kaj proponita de la Warren Publications kaj, en freŝdataj jaroj, de la Harris Comics. Deveninta el alia planedo (kiun oni malkovros poste esti reale regiono de la Infero), ŝi estas devigita, por supervivi, nutri sin de la homa sango kaj komencas ĉirkaŭiri en la noktajn terenojn kun ruĝa kostumo reduktita al la minimumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Plia legaĵo[redakti | redakti fonton]

Prolongeau, Hubert. La volupto de la sango. 'Le Monde Diplomatique', februaro 2017

Piednotoj[redakti | redakti fonton]