Balthus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balthus
Persona informo
Balthus
Naskiĝo 29-an de februaro 1908 (1908-02-29)
en Parizo
Morto 18-an de februaro 2001 (2001-02-18) (92-jaraĝa)
en Rossinière
Tombo Rossinière vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioPollando vd
Familio
Patro Erich Klossowski vd
Patrino Baladine Klossowska vd
Gefratoj Pierre Klossowski vd
Infanoj Stanislas Klossowski de Rola • Thadée Klossowski • Harumi Klossowska de Rola vd
Profesio
Alia nomo Klossowski de Rola, Balthasa, Count • Klossowski, Balthasar vd
Okupo pentristo • scenografo • desegnisto • ilustristofotisto vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en ParizoRomoRossinièreJapanio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Balthus ĝuste Balthasar Kłossowski de Rola (naskiĝis la 29-an de februaro 1908 en Parizo, mortis la 18-an de februaro 2001 en Rossinière en Svislando) estis franca pentristo kaj ilustristo pol-juddevena, kies verkoj dum lia vivo ektroviĝis en Luvro

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro, pola arthistoriisto Eryk Kłossowski blazono Rola, kiel la patrino Elżbieta Spiro, filino de sinagoga kantoro Sub Blanka Cikonio en Vroclavo, okupiĝis pri pentroarto. Ankaŭ lia onklo, Eugen Spiro estis pentristo. En 1914, post eksplodo de la unua mondmilito, familio Kłossowski translokiĝis unue al Germanio kaj poste al Svisio. Oficiale Balthus debutis jam en 1921 per ciklo de 40 desegnitaj per tuĉo bildoj, kiujn faris en la aĝo de 8 jaroj, pri aventuroj de kateto Micuo, kolektitaj en volumo, kiun eldonis kaj enkondukan vorton skribis Rainer Maria Rilke.

En 1924 Balthus revenis al Parizo, kie komencis artismajn studojn. Lia unua ekspozicio okazis en pariza galerio. La pentroarto de Balthus estas originala kaj eskapas klasifikadon. Li konservas realismon, sed interejoj kaj pejzaĝoj pentritaj de li proksimas al superrealismo. Li tamen ne volis esti asociata kun tiu ĉi movado. Propradire li aliĝis al neniu grupo aŭ skolo. Ofta motivo de liaj verkoj estas katoj kaj junaj knabinoj. Krom bildoj Balthus kreis ankaŭ librajn ilustraĵojn kaj la teatrajn.

La chambre turque, mozaiko de Balthus, 1994-95.

Li konsideris sian pentradon profunde religia, kaj la fakton mem de la pentrado - preĝo. Tamen la unua ekspozicio vekis kontroversiojn. La aŭtoro klarigis, ke li montras staton de libereco kaj fido propra al infaneco, la staton de ĝoja senkulpeco.

Frato de Baltazar estis konata franca filozofo Pierre Klossowski.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]