Richard Allen (episkopo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Allen
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1760 (1760-02-14)
en Filadelfio
Morto 26-an de marto 1831 (1831-03-26) (71-jaraĝa)
en Filadelfio
Mortis per amiotrofa lateralsklerozo vd
Tombo Pensilvanio vd
Religio Afrika Metodisma Episkopa Eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo pastoro • homrajta aktivulo • kuracisto • kirurgo • transplant surgeon vd
Laborkampo medicinokirurgio • transplantologio • nefrologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard ALLEN (n. la 14-an de februaro, 1760 – m. la 26-an de marto, 1831)[1] estis usona metodista pastro, edukisto kaj verkisto, kaj en 1816 la fonda episkopo de la Afrika Metodisma Episkopa Eklezio, la unua sendependa kristana konfesio de afrikdevenaj usonanoj. Li fondis sian unuan preĝejon, filie de la usona Metodista Eklezio, en 1794 en Filadelfio, Usono.

Frua vivo kaj liberiĝo[redakti | redakti fonton]

Richard Allen naskiĝis sklavo en 1760 ĉe la plantejo Sturgis en Delavario. Kun sia frato li ĉeestis kunvenojn de la loka Metodisma Societo, kiu bonvenigis kaj sklavojn kaj liberajn nigrulojn. Li jam aŭtodidakte lernis legi kaj skribi. Li konvertiĝis 17-jaraĝe al la Metodistoj.

Pastro Freeborn Garrettson, kiu liberigis siajn proprajn sklavojn en 1775, ekpredikis en Delavaro; li estis unu el multaj metodistaj ka baptistaj pastroj kiuj post la usona sendependiĝo instigis sklavposedantojn emancipi siajn proprulojn. Kiam Garrettson vizitis la plantejon Sturgis por prediki, "La mastro de Allen kortuŝiĝis pro tiu deklaro... ekkonsideris la penson ke teni sklavojn estas peke..." Sturgis baldaŭ konvinkiĝis pri la maljusteco de sklaveco, kaj donis al siaj sklavoj la ŝancon aĉeti sian liberecon. Richard Allen sukcesis eks-sklavigi sin en 1780.[2]

Geedzeco kaj Familio[redakti | redakti fonton]

Allen edziĝis al Sarah (n. 1764), kiun li ekkonis en 1800 en Filadelfio. Ili havis ses gefilojn: Richard, Jr.; James, John, Peter, Sarah and Ann.[3] Sarah estis aktiva ne nur en la hejmo, sed helpante al Allen en la preĝejo kaj organizante la virinojn eĉ en la tuta konfesio.

En Filadelfio Allen aktivis en la metodisma preĝejo de sankta Georgo, sed post nelonge malkontentiĝis ĉar la preĝejanaro decidis konstrui kromĉambron por aparte sidigi nigrulojn dum la Diservoj. Allen kaj alia nigrula predikisto, Absalom Jones, malŝatis la rasan apartigadon dum Diservoj, kaj en 1787 forkondukis la nigrulajn membrojn el S-ta Georgo. Ili formis nekonfesian societon por reciproka helpado, la "Free African Society" (Societo de Liberaj Afrikanoj). Finfine ili sukcesis trovi kaj aĉeti neuzatan terpecon, kie ili malfermis preĝejon en 1794. Nun okupate de Mother Bethel African Methodist Episcopal Church, tio estas la plej malnova terparcelo en Usono daŭre posedata de nigruloj.

Absalom Jones forkondukis grandan parton de la societanoj por formi alian preĝejon en la Episkopana Eklezio (la usona branĉo de anglikanismo); ĝi malfermiĝis la 17-an de julio, 1794, kiel la Afrika Episkopana Preĝejo de Sankta Tomaso. Absalom Jones ordiniĝis en 1795 kiel episkopana diakono, kaj en 1804 kiel pastro, la unua usona nigrulo tiel ordinita.

Allen kaj aliaj volis resti en Metodismo, kaj malfermis preĝejon en eksa forĝejo la 29-an de julio, 1794, nomante ĝin Bethel AME Church. Komence ili dependis de blankuloj-pastroj el la Metodisma Episkopa Eklezio. En 1799, Allen ordiniĝis kiel la unua nigrula metodisma pastro, ordinite de Episkopo Francis Asbury por rekoni lian gvidadon kaj predikadon, sed li kaj lia preĝejo ankoraŭ devis submeti sin al blankula kontrolado kaj superregado.

En 1816, Allen kununuigis kvar nigrulajn preĝejanarojn de la Metodisma Eklezio — en Filadelfio, Novĵerzejo, Delavaro, kaj Marilando — por fondi la sendependan konfesian organizaĵon de la Afrika Metodisma Episkopa Eklezio (AME), la unua tute sendependa nigrula eklezia organizaĵo en Usono. La 10-an de aprilo, 1816, Allen elektiĝis kiel la unua episkopo de AME. Tiu eklezio estas la plej malnova kaj plej granda formala organizaĵo de nigruloj en Usono.

Subtera fervojo[redakti | redakti fonton]

De 1797 ĝis sia morto en 1831, Richard kaj Sarah Allen funkciigis stacion de la Subtera fervojo por fuĝantaj sklavoj. Mother Bethel Church daŭrigis tian helpadon ĝis la Emancipiĝo. Dum kaj post la Enlanda Milito, la preĝejo ankaŭ helpis nigrulojn migrantajn el suda Usono al Filadelfio, por ke ili lernu kiel vivi en la urbo.

Negra Kunveno[redakti | redakti fonton]

En septembro 1830, reprezentantoj de la nigrulaj loĝantaroj de sep ŝtatoj kunvenis en Filadelfio por la unua Negra Kunveno (Negro Convention), la unua granda renkontiĝo de gvidantaj nigruloj. Allen prezidis. La Kunveno okazis por la kvereloj en Cincinatio en 1829, kiam blankuloj atakis nigrulojn. Post la kvereloj, 1 200 nigruloj forlasis tiun urbon por migri en Kanadon.[4] Rezulte, la Negra Kunveno diskutis la organizado de helpo por la elmigrintoj en Kanado, interalie.[5]

Morto[redakti | redakti fonton]

Allen mortis hejme la 26-an de marto.[6] Lian kadavron oni sepultis en tombo malsupre en la preĝejo.

Heredaĵo kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

La Episkopana Eklezio honoras Allen per festotago, 26-a de marto, en sia liturgia kalendaro.

References[redakti | redakti fonton]

  1. Bowden, Henry Warner. (1993) Dictionary of American religious biography, 2‑a eldono, Westport, Conn.: Greenwood Press, p. 15–16. ISBN 0313278253.
  2. Wesley, Charles H. Richard Allen, Associated Publishers, 1935. pp. 15–18
  3. "Sara Allen", Brotherly Love, PBS, accessed 14 Jan 2009
  4. Carter G. Woodson, Charles Harris Wesley, The Negro in Our History, Associated Publishers, 1922, p. 140 (digitized from original at University of Michigan Library, accessed 13 Jan 2009
  5. Wesley, Charles H., Richard Allen, Associated Publishers, 1935, pp. 234–238.
  6. Bishop Richard Allen. Jones Tabernacle African Methodist Episcopal Church website (2005). Arkivita el la originalo je 2008-11-21. Alirita 2009-03-26. “Bishop Richard Allen died at his home located at 150 Spruce Street on Saturday, March 26, 1831.”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-11-21. Alirita 2012-02-29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-11-21. Alirita 2012-02-29.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]