Sergej Kovaljov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergej Kovaljov
Persona informo
Сергей Адамович Ковалёв
Naskiĝo 2-an de marto 1930 (1930-03-02)
en Seredina-Budao
Morto 9-an de aŭgusto 2021 (2021-08-09) (91-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo tombejo Donskoje vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater MSU Faculty of Biology vd
Partio Rusa Unuiĝinta Demokratia Partio “Pomo” • Democratic Choice of Russia vd
Profesio
Okupo politikisto • homrajta aktivulo • biofizikisto vd
Laborkampo homaj rajtojpolitikobiofiziko vd
Aktiva en Moskvo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sergej Kovalov (ruse Сергей Адамович Ковалёв; naskiĝis la 2-an de marto 1930 en Seredina-Budao, Sumia distrikto, Ukraina SSR, Sovetunio — mortis la 9-an de aŭgusto 2021 en Moskvo, Rusio) – estis rusa biofizikisto, soveta disidento kaj aktivulo pri homaj rajtoj.

Komenco de la kariero kaj arestigo[redakti | redakti fonton]

En 1932 la familio de Kovalov translokiĝis al vilaĝo apud Moskvo. En 1954 li finis studojn ĉe la Moskva Ŝtata Universitato. Kiel biofizikisto li estis aŭtoro de pli ol 60 sciencaj publikaĵoj. De la duono de la 50-aj jaroj kontraŭstaris al eraraj teorioj de Trofim Lisenko, oficiale apogata de la Komunista Partio de Sovetunio.

En 1969 li fondis la unuan en Sovetunio organizaĵon pri la defendo de homaj rajtoj – Iniciatan Grupon por Defendo de Homaj Rajtoj en Sovetunio. En posta periodo lia sorto ligiĝis kun disidentaj movadoj en Litovio. Kovalov aktive publikigis en samizdato por moskva Kroniko de Preterpasantaj Eventoj kaj Kroniko de la Katolika Eklezio en Litovio.

Li estis arestita la 8-an de decembro 1974 en Vilno. Oni azkuzis lin pri "propagando kaj kontraŭsoveta agitado" laŭ artikolo 70-a de la Puna Kodekso de Sovetunio. Sep jarojn pasigis en gulagojn en la permja regiono kaj en malliberejo en Ĉistopol, sekvajn tri en interna ekzilo apud Kolima. Post reveno li setlis en Kalinin (nun Tverj).

Perestrojko[redakti | redakti fonton]

Dum la tempo de perestrojko, iniciatita de Miĥail Gorbaĉov, oni permesis al Kovalov reveni Moskvon, kion profitis en 1986. Li daŭrigis sian agadon fondinte kelke da signifaj organizaĵoj kaj humanecaj iniciativoj:

  • Asocio favore al defendo de la homaj rajtoj,
  • Memorial dediĉita al memoro kaj rehonorigo de viktimoj de politikaj reprezalioj en Sovetunio. Sergej Kovalov de 1990 estis ĝia vicprezidanto.
  • Moskva filio de la Amnestio Internacia.
  • Membro de organiza komitato de Internacia Humaneca Seminario (1987).
  • Kunkreo de gazetara klubo Glasnost.

En 1989 Andrej Saĥarov rekomendis lin kiel kunprezidanton de la Projekta Grupo de Homaj Rajtoj ĉe Internacia Fondaĵo Por Protekto kaj Evoluo de la Homaro – poste alinomita kiel Rusa-Amerika Grupo de Homaj Rajtoj.

Multfoje li estis avertanta kontraŭ Vladimir Putin kaj opinianta, ke la nuntempa Rusio estas perfektigita Sovetunio.

Premioj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

Pro firma defendo de homrajtoj estis nomumita al Nobel-premio pri paco en la jaroj 1995, 1996 kaj 2004. Li ricevis pli ol 10 altajn distingojn kaj internaciajn premiojn, kiel: Honora legio, Ordeno de la Kruco de Terra Mariana kaj Honora doktoreco de Varsovia Universitato, krome ĉeĉenajn, ĉeĥajn kaj litovajn distingojn. Interalie li estis la unua, kiu en 1994 ricevis la tiujare fonditan premion Homo Homini el Prago.