Ferenc Wathay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc WATHAY [vatai], laŭ hungare kutima sinsekvo Wathay Ferenc estis hungara soldatestro, pentristo kaj komponisto.

Skulptaĵo pri Ferenc Wathay en Székesfehérvár

Ferenc Wathay naskiĝis la 24-an de septembro 1568 en Vág (vilaĝo). Li mortis post 1609 ?

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Wathay frekventis lernejojn en Németújvár kaj en Sopron. En 1584 li komencis sian soldatan karieron en Tihany, poste en Pápa, Csesznek kaj Győr. En 1588 li vundiĝis. En 1592 li ekhavis la rangon leŭtenanto, poste servis en Sárvár, Pápa, Veszprém (urbo) kaj en Győr. En 1602 li estis vicestro de fortikaĵo de Székesfehérvár, kiun la turkoj sukcese sieĝis, sekve vunde li estis militkaptito. Poste li rifuĝis, sed la turkoj trovis lin. En 1606 li liberiĝis pro ŝanĝo de kaptitoj. En 1609 li estris fortikaĵon de Csesznek. Pri la sekvaj jaroj plene mankas informoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Wathay-kódex 28 kantoj kun membiografio kaj pentraĵoj

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio