Hina Rabbani Khar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hina Rabbani Khar
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1977 (1977-11-19) (46-jaraĝa)
en Multano
Lingvoj urduo
Ŝtataneco Pakistano
Alma mater Lahora Universitato de Mastrumada Scienco • Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst
Familio
Patro Ghulam Noor Rabbani Khar
Frat(in)o Raza Rabbani Khar
Edz(in)o Firoze Gulzar
Okupo
Okupo diplomatopolitikisto • entreprenisto • ekonomikisto
vdr
Hina Rabbani Khar (2006)

Hina Rabbani Khar (19-an de januaro 1977 en Multan) estas ministrino pri eksteraj rilatoj de Pakistano. Ŝi oficas kiel plej juna registarano kaj unua virino kaj de Pakistano en tiu pozicio ekde februaro 2011.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hina Rabbani Khar venas de la tribo Kharral. Ŝia patro Ghulam Noor Rabbani Khar estas grandbienulo en la provinco Panĝabio. Jam ŝia avo Mohammed Yar Khar kaj la praavo Malik Gulam estis riĉaj grandbienuloj. Ŝi estas la nevino de politikisto Mustafa Khar.

Ŝi studis ĝis 1998 en la Lahore University of Management Sciences (LUMS). Ŝi akiris majstrogradon en 2001 pri manaĝado ĉe University of Massachusetts. Ŝi geedziĝis kun Feroze Gulzar, filo de industriisto, kiun ŝi ekkonis en LUMS.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Khar startis sian politikan karieron dum regada periodo de Pervez Musharraf. Kiam ŝia patro en 2002 ne rajtis plu kandidatiĝi por la nacia asembleo de Pakisto - pro mankanta eduka grado - ŝi ekkandatiĝis kiel membro de la PML-Q (muslima ligao). Ŝi igis membro de la nacia asembleo kaj ŝtata sekretarino en ekonomia statistika ministerio.

En 2008, Khar sukcese kandidatiĝis en kadro de la opozicia PPP. Ŝi erzervis sian pozicion kiel ŝtata sekretarino sub la nova prezidento Asif Ali Zardari. Post abdiko de Ŝaĥ Mahmud Qureshi, ŝi iĝis en februaro 2011 komisiita ministrino pri ekteraj rilatoj en rango de ŝtata sekretarino. La 19-an de julio 2011, ŝi iĝis oficiale nomumita je la posteno kaj ŝi ĵuris la 20-an de julio. Ŝi montras la belan, molan flankon de Pakistano al la ekstera mondo, sed la verajn, gravajn eksterpolitikajn decidojn plu faras la militistoj.