Stanisław Kierbedź

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Kierbedź
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1810 (1810-03-10)
en Naudvaris
Morto 19-an de aprilo 1899 (1899-04-19) (89-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Loĝloko Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Alma mater Juozo Balčikonio gimnazija • Universitato Vilno
Familio
Infano Eugenia Kierbedź
Okupo
Okupo inĝeniero • konstruinĝeniero
vdr
La tombo de pola inĝeniero Stanisław Kierbedź en Tombejo Powązki en Varsovio
Varsovio, la konstruado de la ponto de pola konstruisto Stanisław Kierbedź, 1862
La ponto sur la rivero Neva, de pola konstruisto Stanisław Kierbedź, fera, 7-pilier-ligila, 1900

Stanisław Walerianowicz KIERBRDŹ (ruse: Станислав Валерианович Кербедз), blazono Ślepowron (naskiĝis la 10-an de marto 1810 en Nowy Dwór, proksime al Poniewież, mortis la 19-an de aprilo 1899 en Varsovio, entomigita en la Tombejo Powązki en Varsovio) – pola konstruisto, generalo-majoro, inĝeniero, efektiva sekreta konsilisto.

Infaneco[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en biena familio en Distrikto Panevėžys en Ĵemajtio (gubernio de Kovno). Lernato de pianoj en Poniewież, en 1826 finis klasikan gimnazion en Kovno. En la jaroj 1826-1828 studis matematikon kaj fizikon en la Vilna Universitato.

Didaktika agado[redakti | redakti fonton]

Post diplomiĝo forveturis al Sankt-Peterburgo kie en 1831 finis Korpus-Instituton de Inĝenieroj pri Komunikado, en kiu poste kiel helpisto de profesoro lekciis (en la jaroj 1837-1849) konstruadon kaj praktikan mekanikon. De 1834 lekciis pri tiuj stud-objektoj por oficiraj de la Ĉefa Lernejo Milit-Inĝeniera.

Ekde junio 1837 ĝis septembro 1838 vojaĝis kun profesoro D. Melnikov vizitante eŭropajn altlernejojn. Li estis en Germanio, Aŭstrio, Svislando, Francio (kurso en Parizo en Ecole des Ponts et Chaussèes), Anglio (okupoj en British Association for the Advancement of Science w Newcastle), Belgio kaj Nederlando.

Post la reveno daŭrigis sian agadon de lekciisto en Min-Instituto, Ĉefa Lenejo de Kampaj Inĝenieroj kaj en Mara Korpus-Lernejo. En la jaroj 1841-1843 lekciis ĝeneralan mekanikon en la Peterburga Universitato.

Lige kun cixam pli granda engaĝigo en praktika utiligo de siaj scioj li finis didaktikan agadon en 1849.

Eksterprofesia agado[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ tio, ke Kierbedź atingis altajn postenojn, li neniam forgesis sian devenon. Lia domo en Peterburgo estis centro de pola diasporo kaj en profesia fako elektis kunlaborantojn de la pola deveno.

Post profesia kariero li iĝis prezidanto de la varsovia Homeopatia Societo, al kiu postlasis sian valoran bibliotekon. Teknikan librokolekton ankoraŭ dum la vivo donacis al Lvova Politekniko.

Al sia malsana je tuberkulozo frato Hipolit aĉetis en Italio bienon (Senigallia apud Ankono).

Stanisław Kierbedź estis dufoje edziĝita: kun Paulina Montrymowicz kaj kun Maria Janowska, kun kiu havis kvar filojn: Michał, Stanisław, Walerian kaj Mikołaj kaj du filinojn: Eugenia kaj Zofia.

Enteriga ceremonio de Stanisław Kierbedź okazis la 24-an de aprilo 1899 en Tombejo Powązki en Varsovio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Stanisław Szenic, Cmentarz Powązkowski 1891-1918. Zmarli i ich rodziny (Tombejo Powązki 1891-1918. Mortintoj kaj iliaj familioj), Państwowy Instytut Wydawniczy 1983, ISBN 83-06-00921-5
  • Bolesław Orłowski Polacy światu (Poloj por la mondo), Nasza Księgarnia, Warszawa 1987