Muzeo Vostell Malpartida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Vostell Malpartida
muzeo [+]

LandoHispanio
RegionoEkstremaduro
SituoMalpartida de Cáceres
- koordinatoj39° 25′ 19″ N, 6° 30′ 15″ U (mapo)39.42191366932-6.5041531942724Koordinatoj: 39° 25′ 19″ N, 6° 30′ 15″ U (mapo)

Estiĝo1976
Konsekro1976

Map
Muzeo Vostell Malpartida

Vikimedia Komunejo:  Vostell Malpartida Museum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
¿Por qué el juicio entre Pilatos y Jesús duró sólo dos minutos? (Kial la juĝo inter Pilato kaj Jesuo daŭris nur du minutojn?, 1996. Muzeo Vostell Malpartida, (Malpartida de Cáceres)

La Muzeo Vostell Malpartida estas situanta ĉe la Natura Monumento Los Barruecos, ĉe la hispana vilaĝo de Malpartida de Cáceres, Ekstremaduro, Hispanio. La Muzeo Vostell Malpartida loĝigas verkojn de la artisto plastika Wolf Vostell kaj la kolekton Fluxus-Donacaĵo Gino Di Maggio.

Wolf Vostell[redakti | redakti fonton]

La Muzeo Vostell Malpartida (MVM) estis fondita oktobre de 1976 fare de Wolf Vostell (1932-1998), artisto hispangermana de rekona prestiĝo tutmonda, fundamenta figuro de la nuntempa arto kaj persono ge ligata al Ekstremaduro ekde la 1970-aj jaroj.

Uzanto de la teknikoj de la Kontraŭkolaĝo kaj de la Happening eŭropa kaj pioniro de la Videoarto, kunfondinto de la internacia arta movado nome Fluxus, Vostell markis ĉiam sian produktadon per elstara originaleco, pekuliaro ankaŭ propra de la muzeo kiu uzas lian nomon.

Barruecos[redakti | redakti fonton]

Kiam en 1974 la artisto ekkonis la naturan monumenton Barruecos proklamis la zonon kiel “natura artoverko”. Ekde tiam li ekhavis ideon krei tie muzeon kiel esprimejo de arto de avangardo, unika en sia ĝenro, renkontiĝejo de arto, vivo kaj naturo. La ĉefa sidejo de la MVM staras ĉe la antikvaj konstruaĵoj de la Lanlavejo Barruecos. Ties riĉa historio, kaj ŝlosiloj de la grava fenomeno de nomada brutobredado, montriĝas didaktike kaj distre ĉe la Interpretejo de Brutobredaj Vojoj kaj Historio de la Lanlavejo de Barruecos, kiu estas ankaŭ integrata en la muzeo. La MVM etendiĝas ankaŭ al natura loko Barruecos, kun kelkaj artaĵoj kaj etos-skulptaĵoj subĉielaj: nome VOAEX (Viaje de (H)Ormigón por la Alta Extremadura) de 1976 kaj El Muerto que tiene Sed (soifa mortinto) de 1978. Alia grava parto de la Muzeo Vostell Malpartida estas la konstanta kolekto de Konceptaj Artistoj hispanaj, portugalaj kaj polaj, kiu enhavas 60 verkojn de 48 artistoj el tiuj ŝtatanecoj kiuj ekde la komenco de la muzeo en 1976 estis space ligataj al tiu ĉi.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Panorama bildo de la muzeo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]