Jurgis Matulaitis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jurgis Matulaitis
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1871 (1871-04-13)
en Lūginė
Morto 27-an de januaro 1927 (1927-01-27) (55-jaraĝa)
en Kaŭno
Mortokialo apendicito
Tombo Church of St. Michael the Archangel, Marijampolė
Lingvoj litova
Ŝtataneco PollandoLitovio
Alma mater gimnazio de Marijampolė • Q9380911 • Imperia Romkatolika Teologia Seminario de Sankt-Peterburgo • Catholic University of Applied Sciences Freiburg
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Jurgis MATULAITIS (naskiĝis la 13-an de aprilo 1871 en Marijampolė, mortis la 27-an de januaro 1927 en Kaunas) estis litova ĉefepiskopo. Li estis la fondinto de la Kongregacio de Fratinoj de la Senmakula koncipiĝo kaj de Servistinoj de Jesuo en eŭkaristio. li estis beatigita fare de papo Johano Paŭlo la 2-a la 20-an de majo 1990 en Romo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jurgis Matulaitis naskiĝis la 13-an de aprilo 1871 en la malgranda vilaĝo Lūginė, 2 kilometrojn norde de la urba teritorio de Marijampolė kaj nun parto de la urba komunumo samnoma; li estis la lasta el ok infanoj. En 1889, pro la morto de siaj gepatroj, li translokiĝis al Pollando. Ankaŭ tiam li ŝanĝis sian nomon al Matulewicz - Jerzy Bolesław Matulewicz-Matulaitis.

En la aĝo de 3 jaroj perdis la patron, kaj kiam estis 10-jaraĝa mortis la patrino. Prizorgis lin pliaĝa frato Jan. li frekventis gimnazion en Marijampolė. Tie ekmalsanis je osta tuberkulozo, diagnozitan nur decembre 1899 en Kreuznach. Plu lernis en Kielce kaj Varsovio. 20-jaraĝa eniris Animzorgan Seminarion en Kielce. En Imperia Rom-Katolika Animzorga Akademio en Peterburgo akiris titolon de magistro pri morala teologio kaj la 20-an de novembro 1898 ordiniĝis por la Kongregacio de Polaj Mariistoj (Kongregacio de Mariistaj Patroj de Senmakula koncipiĝo de la Tre Sankta Virga Maria), Kongregacio kies Ĝenerala Superulo li fariĝis en 1911. Unu el liaj celoj estis interalie klopodi reakiri por la Eklezio la posedaĵojn kiujn la ŝtato estis konfiskinta de ĝi. En svisa Friburgo, julie 1902, akiris diplomon de doktoro pri dogma teologio.

En la jaroj 1902-1904 instruis en la Seminario en Kielce. Pro la malsano folasis ĝin translokiĝante al Varsovio. Kunlaborante kun pastro Marceli Godlewski disvolvis socian agadon. En la jaroj 1905-1907 estis nomumita al la Animzorga Akademio kiel gvidanto de la katedro pri sociologio.

Jurgis Matulaitis iĝis konsekrita Episkopo de la Ĉefepiskopujo de Vilno en 1918, posteno kiun li forlasis en 1925 por povi reveni okupiĝi pri la Kongregacio. Tiam la Papo Benedikto la 15-a nomumis lin titulara-ĉefepiskopo de Adulis. Li translokiĝis al la sidejo de la Kongregacio en Romo kaj li laboris por la konsisto de kvin novaj ĉefepiskopujoj en Litovio: post lia morto la projekto estis aprobita de la Apostola Seĝo en 1929.

En 1926, en Usono li vizitis 92 paroĥojn.

Jurgis Matulaitis mortis pro apendicito la 27-an de januaro 1927. Li estis entombigita en la kripto de la katedralo de Kaŭno en Litovio. En 1934, lia korpo estis transigita al la preĝejo de Marijampolė.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

La 27-an de januaro 2006 en Varsovio ĉe la str. Wileńska 69 estis malfermita Memor-Salono al beatigita Jerzy Matulewicz episkopo. La unua ekspozicio montras objektojn apartenantajn al li el la periodo de lia episkopeco en Vilno (Litovio), kiuj konserviĝis en Pollando. Ili posedas valoron de relikvoj de la 2-a grado.

En Kielce, Pasłęk kaj Konin troviĝas preĝejoj sub voknomo de beatigita Jerzy Matulewicz.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]