Andrzej Gwiazda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Andrzej Gwiazda
Andrzej Gwiazda.jpg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1935 (1935-04-14) (85-jara)
en Pińczów
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Politekniko de Gdansko
Okupo
Okupo inĝeniero • sindikatisto • politikisto
Information icon.svg
vdr

Andrzej Gwiazda [andĵej gwjazda] (naskiĝis la 14-an de aprilo 1935 en Pińczów) – pola inĝeniero-elektronikisto, sindikatisto, publicisto, aktivulo de opozicio en la periodo de la Pola Popola Respubliko, kunkreinto de Liberaj Sindikatoj de Marbordo kaj de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato Solidareco (Solidarność), li estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo.

En 2007 laŭ rekomendo de Juro kaj Justeco estis elektita de Senato en Kolegion de la Instituto pri Nacia Memoro.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

En 1999 estis distingita per la Medalo Polonia Mater Nostra Est. En 2000 iĝis Honora Civitano de Gdansko (Gdańsk). En 2006, pro eminentaj meritoj por Pollando, pro agado favore al demokratiaj ŝanĝoj kaj libera Pollando, Prezidento de Pollando prof. Lech Kaczyński distingis lin per la Ordeno de Blanka Aglo kaj poste nomumis al Kapitulo de la Ordeno. Andrzej Gwiazda foriris de ĝi en 2010, protestante i.a. kontraŭ dono de la ordeno al Adam Michnik.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]