Al Haig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al Haig
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1922 (1922-07-19)
en Newark
Morto 16-an de novembro 1982 (1982-11-16) (60-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Alma mater Oberlin College • Nutley High School
Okupo
Okupo pianisto • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo http://www.jazzdisco.org/haig/
vdr

Allan Warren HAIG (naskiĝis la 22-an de julio 1924 en Newark (Nov-Ĵerzejo); mortis la 16-an de novembro 1982 en Novjorko), estis usona ĵazo-pianisto kaj unu el la pioniroj de bibopo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1944 li muzikis komence kun Dizzy Gillespie, Tiny Grimes kaj Charlie Parker. Poste li apartenis ĝis 1946 al la bando de Gillespie kaj post tio al la bando de Parker. En 1947/48 li kunlaboris kun Eddie Lockjaw Davis, Ben Webster kaj Jimmy Dorsey. Kun Charlie Parker li koncertis majon de 1949 je la Internacia Ĵaz-Festivalo de 1949 en Parizo, antaŭ ol li inter la somero de 1949 kaj 1951 muzikis ĉe Stan Getz kaj kunverkis ties mitajn sonregistraĵojn por la diskeldonejo Roost. Miles Davis venigis lin en sian naŭopon, per kiu li faris la unuajn sonregistraĵojn por Birth of the Cool. Haig muzikis ankaŭ ofte ekster la ĵaza kampo. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj estis pli longaj fazoj da muzika neaktiveco; en 1954/55 li tamen kunlaboris kun Chet Baker, en 1956 kun Gillespie kaj en 1960 kun Perry Lopez.

En 1968 lia edzino Bonnie mortis je misteraj cirkonstancoj, tiel ke li staris murdosuspektato antaŭ la juĝejo. G. Rutan priskribis la proceson en sia libro Death of a Bebop Wife (Redwood, NY:Cadence Jazz Books, 2007).

Al Haig, kiu ludis reteneman stilon inspiritan de Bud Powell, validas kiel unu el la ĉefaj pianistoj el la bibopa periodo, kiu kunverkis epokfarantajn sonregistraĵojn, ekz. la registraĵon de Hot House (en 1945, kun Parker kaj Gillespie) aŭ kun Miles Davis Godchild (1949).

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Out Of Nowhere (kun C. Parker, 1948)
  • Highlights in Modern Jazz: Al Haig, 1949
  • The Song Is You (kun Stan Getz, 1950)
  • Opus Caprice (kun S. Getz, 1950)
  • Al Haig Trio , 1954
  • Al Haig Quartet, 1954
  • Al Haig Today!, 1965
  • Invitation, 1974
  • Summertime ( kun S. Getz, 1976)
  • I Remember Bebop ( kun S. Getz, 1977)
  • Ornithology, 1977
  • Inner City (1980)
  • Bebop Live, 1982

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]