Dinah Washington

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dinah Washington
Persona informo
Naskonomo Ruth Lee Jones
Aliaj nomoj Dinah Washington
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1924 (1924-08-29)
en Tuscaloosa
Morto 14-an de decembro 1963 (1963-12-14) (39-jaraĝa)
en Detrojto
Mortokialo trodozo
Tombo Burr Oak Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Wendell Phillips Academy High School
Okupo
Okupo kantisto • ĵazmuzikisto • kantoverkisto
vdr

Dinah WASHINGTON (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1924 en Tuscaloosa, Alabamo; mortis la 14-an de decembro 1963 en Detrojto, Miĉigano; fakte Ruth Lee Jones) estis usona kantistino de svingo, ritmenbluso kaj de popularmuziko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝia familio transloĝiĝis al Ĉikago, kiam ŝi aĝis tri jarojn. Jam frue ŝi kantis en la preĝeja ĥoro kaj membriĝis en la Salle Martin's Gospel Choir, kiu koncertis en la ĉirkaŭaĵo de Ĉikago. Kiam ŝi havis 15 jarojn, ŝi gajnis amatorkonkurson, kiu komencis ŝian profesian karieron. Ŝiaj laboroj tamen dupartiĝis: Unuaflanke ŝi direktis la preĝejan ĥoron, aliaflanke ŝi ludis pianon en klubejoj. En la aĝo de 18 ŝi transiris ekde gospelo al jazo.

En 1942 ŝi muzikis en la trinkejo Garrick Stage, kie ŝin aŭdis Joe Glaser. Tiu ĉi rekomendis ŝin al Lionel Hampton. Ekde 1943 ĝis 1946 ŝi kantis en lia bando; li ankaŭ instigis, ke ŝi ŝanĝu sian nomon en Dinah Washington. Sian unuan furorkanton ŝi lanĉis en 1943 per Evil Gal Blues, kiun Leonard Feather verkis kaj aranĝis por ŝi. Ŝin akompanis membroj el la bando de Hampton. La peco aperis je la mallongviva diskeldonejo Keynote Records. Dum ĉi tiu fazo ŝia kantmaniero fariĝis pli kaj pli ĵazeca, kion ankaŭ dokumentas sonregistraĵoj kun Lucky Thompson el la jaro 1945.

Post la pereo de Keynote ŝi transiris al diskeldonejo Mercury Records resp. ties gefrata eldonejo Emarcy. En 1947 ŝi surdiskigis unuafoje ritmenbluson. Sian unuan furorkanton laŭ la ranglisto de Billboard ŝi ekhavis junion de 1950 per la tiam populara kanto de Johnny Green I Wanna Be Loved. La venonta sukceso okazis decembron de 1954 per la kanto Teach Me Tonight de Gene De Paul kaj Sammy Kahn.

En 1955 ŝi verkis albumon kun la orkestro de Quincy Jones (The Swingin' Miss D), en 1957 ŝi koncertis je la Newport Jazz Festival. Simile kiel ankaŭ Ella Fitzgerald ŝiaj muzikproduktistoj verkigis ŝin ankaŭ albumojn nome songbook (kantaro); en 1957 ekestis Fats Waller Songbook, en 1958 ŝi surbendigis kantojn de Bessie Smith. Sian trarompiĝon ŝi travivis en 1959 per What a Diff'rence a Day Makes, kiu farigos ŝia plej fama titolo. Simile kiel je Nat King Cole aŭ je Ray Charles ŝia kantmaterialo ŝanĝiĝis pro la aranĝaĵoj al arta ĉeftendenco kaj al populara muziko. Ŝi ekzemple koncentriĝis pri baladoj kiel Unforgettable (1959) kun arĉinstrumenta akompano. En 1962 ŝi transiris al diskeldonejo Roulette, kie ŝin akompanis sondisko-orkestroj, tamen ŝi ne povis teni la artan nivelon de la sonregistraĵoj por Mercury. Mallonge antaŭ ŝia morto ankoraŭ ekestis rimarkindaj koncertregistraĵoj de tri radio-elsendoj el Birdland-Club, je kiuj ŝin akompanis interalie Joe Zawinul. Ŝi mortis la 14-an de decembro 1963 en la aĝo de 39 jaroj pro erara englutado de trodozo el dietpiloloj kaj alkoholo.

Dinah Washington estis akceptata en 2003 en la Bluso-Famohalo. Por Teach Me Tonight ŝi ricevis postmorte „Famo-Gremion“ (1999). Ŝi estis konata kiel Blusreĝino. En sia kantado ŝi kunfandis la malmolecon de la gospel-vokado kun la karesemo de la lerte fraziga, kultura baladokantistino. Ŝi influis per sia kantmaniero multajn postsekvajn artistojn kiel Nancy Wilson aŭ Diane Schuur.

Dinah Washington havis malkvietan privatan vivon kaj edziniĝis ok fojojn, interalie de 1957 ĝis 1959 kun ritmenblusa saksofonisto Eddie Chamblee, kiu ankaŭ kunverkis ŝiajn sondiskojn tiutempajn, kaj ekde 1961 ĝis 1962 kun la aktoro dek du jarojn pli juna, Rafael Campos. Ŝia lasta edzo estis la profesia uson-piedpilkisto Dick Lane, kiu ŝin ankaŭ trovis morta. La dissekcado rezultis mortan dozon da dormigiloj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Furorkantoj[redakti | redakti fonton]

  • Mad about the boy 1950
  • What a Diff'rence a Day Makes 1959
  • Unforgettable 1959 (USA Platz 17)
  • Baby (you've got what it takes) kun Brook Benton 1960
  • This Bitter Earth
  • A Rockin' Good Way kun Brook Benton 1960
  • September in the Rain 1961

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ken Bloom: The American Songbook - The Singers, the Songwriters, and the Songs - . Novjorko, Black Dog kaj Leventhal, 2005 ISBN 1-57912-448-8)
  • Richard Cook kaj Brian Morton: The Penguin Guide To Jazz on CD, sesa eldono, Londono, Penguin, 2002

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]