Jon Hendricks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jon Hendricks
Persona informo
Naskonomo John Carl Hendricks
Naskiĝo 16-an de septembro 1921 (1921-09-16)
en Newark
Morto 22-an de novembro 2017 (2017-11-22) (96-jaraĝa)
en Manhatano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Toledo • Scott High School
Familio
Infano Michele Hendricks
Okupo
Okupo kantistokantoverkisto • ĵazmuzikisto • muzikproduktisto • kantotekstisto • universitata instruisto
vdr

John Carl "Jon" HENDRICKS (naskiĝis la 16-an de septembro 1921 en Newark, Ohio) estas usona ĵazkantisto, poeto kaj frapinstrumentisto. Gazeto The Times nomis lin „James Joyce de Jive“. Li estis unu el la fondintoj de la kantensemblo Lambert, Hendricks & Ross.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En Toledo (Ohio) Jon Hendricks estis unuafoje aŭdebla kiel kantisto en publikaj radioelsendoj. Tie li kantis en la 1940-aj jaroj ankaŭ kun la fama ĵazpianisto Art Tatum kiel akompananto. En Toledo li studis literaturon kaj poste jursciencon ĉe la altlernejo. Mallonga renkontiĝi kun Charlie Parker, kiu lin kuraĝigis plue aktivi kiel ĵazkantisto, igis Hendrikson realigi siajn muzikajn planojn sur profesia nivelo. En 1955 li evoluigis en Novjorko kun Dave Lambert kantistan variaĵon de la fama saksofonensemblo „Four Brothers“ de Woody Herman kaj fondis kun Annie Ross la kantotriopon Lambert, Hendricks & Ross, kies tekstverkisto li fariĝis. Dum la sekvaj ses jaroj la triopo koncertvojaĝis kaj surbendigis abundon da ĵazpecoj, je kio ĝi laŭkantis la instrumentajn improvizaĵojn de aliaj ĵazmuzikistoj kaj trivoĉajn ŝtrofojn per submetitaj tekstoj. La albumo Sing a song of Basie de 1957, kiu ekestis el la plano, kantigi kantistojn la blovinstrumentajn tonmetaĵojn el pecoj de la Count Basie Orchestra, treege sukcesis. Ĉar Hendricks kaj Lambert (kune kun la kantotrejnistino Annie Ross) ne trovis taŭgajn kantistojn, ili mem elprovis tion. Tio estis la naskiĝhoro de ilia triopo, kiu ekzistis ekde 1958 ĝis 1964. Annie Ross forlasis la ensemblon en 1962 pro sankaŭzoj; ŝin anstataŭis Yolande Bavan.

Poste Hendricks kantis soliste, ĝis kiam li en 1968 prezentis kun sia novfondita ensemblo „Jon Hendricks and Company“, al kiu krom Annie Ross ankaŭ apartenis Georgie Fame, en Eŭropo kaj Afriko. Hendricks loĝis ekde 1968 ĝis 1973 en Londono kaj ofte gastis en la brita televido. Li aktoris en la brita filmo „Jazz is our Religion“ same kiel en la franca filmo „Hommage à Cole Porter“ (Cole Porter).

Post sia restado en Eŭropo li reekloĝis en Usono je San-Francisko kaj verkis por la gazeto San Francisco Chronicle kiel ĵazrecenzisto, sed ankaŭ kiel instruisto ĉe la Kalifornia Ŝtata Universitato je Sonoma kaj ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Berklio. Ankaŭ dum ĉi tiu tempo Hendricks verkis pluajn diskojn, kelkajn sole, aliajn kune kun sia edzino Judith kaj siaj filinoj Aria kaj Michele Hendricks. En 1999 li refoje prezentis kun Annie Ross. Lia kunmuzikado kun kantensemblo Manhattan Transfer en 1985 por la albumo Vocalese rikoltigis al li kvin Gremiojn. En 2003 li koncertaris kun „Four Brothers“, kantkvaropo, kiu konsistas krom el li el Kurt Elling, Mark Murphy kaj Kevin Mahogany.

„New Grove Dictionary of Jazz“ tekstas pri Hendricks: „Li estas tiel bona skatkantisto kaj tiel lerta je la imitado de instrumentosonoj, ke li superas per siaj kantimprovizaĵoj la luditajn solaĵojn de siaj kolegoj.“

Ĵazgravuloj[redakti | redakti fonton]

Dumpase de sia kariero Jon Hendricks kunverkis kun multaj ĵazgravuloj: Cannonball Adderley, Count Basie, Dizzy Gillespie, Art Blakey, Buck Clayton, Henry Grimes, Miles Davis, Thelonious Monk, Wes Montgomery, Wynton Marsalis, Bobby McFerrin.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1985 li ricevis kvin Gremiojn por lia albumo kun Manhattan Transfer "Vocalese"
  • Premioj Emmy, Iris kaj Peabody por la televida dokumentaĵo "Somewhere To Lay My Weary Head"
  • Lia teatraĵo "Evolution of the Blues" estis prezentata dum 5 jaroj ĉe Brodvejo en Novjorko

Filmo[redakti | redakti fonton]

  • 2010 - Blues March, reĝio: Malte Rauch

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]