Kurt Elling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurt Elling
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1967 (1967-11-02) (56-jaraĝa)
en Ĉikago
Loĝloko Rockford
Ŝtataneco Usono
Alma mater University of Chicago Divinity School • Universitato de Ĉikago • Gustavus Adolphus College • Rockford Lutheran High School
Okupo
Okupo kantistokantoverkistokomponisto • ĵazmuzikisto
Verkoj Close Your Eyes
The Messenger
TTT
Retejo http://www.kurtelling.com/
vdr
Kurt Elling

Kurt August ELLING (naskiĝis la 2-an de novembro 1967 en Ĉikago) estas usona kantisto (baritono) de ĵazo el Ĉikago.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Elling ricevis muzikan edukadon ĉe renomaj institutoj kiel Altlernejo Gustavus Adolphus en St. Peter (Minesoto) kaj la Lernejo Divinity de la Universitato de Ĉikago. Al lia reliefigita intereso pri literaturo estas ŝuldata ankaŭ la arta rekonilo de Elling: liaj postulemaj tekstoj por „malfacilaj“, ofte sufiĉe nekanteblaj komponaĵoj de modernaj ĵazinstrumentistoj kiel John Coltrane, Wayne Shorter kaj Vince Mendoza ege imponis recenzistojn.

Elling impresas sian publikon ankaŭ per stila varieco de siaj koncertojn kaj studioproduktaĵoj. Li prezentas kaj biboptemojn laŭ la stilo de Mark Murphy kaj bluson kaj beatpoezion. Li ligas je sia interpretado de klasikaj ĵazaj normkantoj elementojn de falseto-kantado kun abstraktaj kantimprovizadoj. Tipa ekzemplo por tio estas lia versio de My Foolish Heart (sur Live in Chicago, 2000), en kiu Elling konektas ĉi tiun bone konatan ĵazbaladon kun vasta modala kantimprovizado pri teksto de la hispana mistikisto Johano de la Kruco.

Konstantaj membroj de lia triopo estas pianisto Laurence Hobgood kaj kontrabasisto Rob Amster, dum kiam la persono de la frapinstrumentisto dum la lastaj jaroj ofte ŝanĝiĝis. Ekde sia ekzisto la bando verkis plurajn tutmonde sukcesajn lumdiskojn por la renoma diskeldonejo Blue Note Records, ekde 2007 ankaŭ por Concord Music Group. Je la recenzistaj enketoj de la revuoj Down Beat kaj Jazz Times Elling plurfoje venkis en la kategorio „kantisto“. Intertempe li estas ankaŭ membro de la National Academy of Recording Arts and Sciences, la institucio, kiu ĉiujare disdonas Gremiojn. La Gremion de 2010 por la plej bona kantalbumo li ricevis por Dedicated To You: Kurt Elling Sings The Music Of Coltrane And Hartman.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumo verkitaj ĉe Blue Note:

  • 1995 - Close Your Eyes
  • 1997 - The Messenger
  • 1998 - This Time It's Love
  • 2000 - Live In Chicago
  • 2000 - Live In Chicago Out Takes
  • 2001 - Flirting With Twilight
  • 2003 - Man In The Air

Albumo verkitaj ĉe Concord Music Group:

  • 2007 - Nightmoves
  • 2009 - Dedicated To You
  • 2011 - "The Gate"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]