Randy Brecker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Randy Brecker
Randy Brecker en Kongsberg (2018)
Randy Brecker en Kongsberg (2018)
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1945 (1945-11-27) (78-jaraĝa)
en Cheltenham
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Cheltenham High School
Familio
Frat(in)o Michael Brecker
Edz(in)o Eliane Elias
Infano Amanda Brecker
Okupo
Okupo trumpetisto • komponisto • ĵazmuzikisto • muzikisto
TTT
Retejo http://www.randybrecker.com/
vdr

Randal Edward „Randy“ Brecker (naskiĝis la 27-an de novembro 1945 en Filadelfio[1], Pensilvanio) estas usona ĵazmuzikisto (trumpeto, flugilkorno). Li estas muzikistoj de la ĝenroj ĵazo, rokmuziko kaj ritmenbluso.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la lerneja tempo Brecker studis ĉe la Universitato de Indianao je Bloomington klasikan trumpetludon. En 1966 li iris al Novjorko kaj muzikis en 1968 interalie en la bandego de Clark Terry. Li ludis en 1970 kun Horace Silver, Stevie Wonder, Janis Joplin kaj Art Blakey. Randy Brecker estis en 1967 fonda membro de la rokĵaza bando Blood, Sweat & Tears same kiel en 1973 de la vojrompa kunfandomuzika bando The Eleventh House de Larry Coryell.

Kune kun sia pli juna frato Michael mortinta januaron de 2007, Jerry Dodgion, Larry Coryell, Hal Galper, Eddie Gomez, Mickey Roker k.a komence de 1969 ekestis lia unua albumo Score por diskeldonejo Blue Note. Kun Michael Brecker li fondis en 1975 la Brecker Brothers, kies unua albumo estis nomumita por kvar Gremioj. Krom en multaj studioprojektoj li muzikis en 1971/72 ankaŭ en la ĵazroka ensemblo Dreams (kun John Abercrombie, Billy Cobham kaj aliaj). Post kiam la fratoj Brecker disiris en 1982, li koncertvojaĝis kiel membro de la de Word of Mouth Big Band de Jaco Pastorius. Mallonge poste Randy Brecker ekkonis sian unuan edzinon, la brazilan ĵazpianistinon Eliane Elias. Kun ŝi li ofte kunmuzikis en la sekvaj jaroj kaj verkis kun ŝi albumon kun la nomo de ilia komuna filino.

En 1989 li koncertis kun Eric Clapton en la por semajn elvendita Halo Reĝo Alberto je Londono. En 1992 fratoj Brecker novformis sian bandon. Du jarojn poste ili muzikis por la albumo „Out Of The Loop“, por kiu ili ricevis du Gremiojn. Poste ili muzikis kiel unua moderna ĵazbando en Ĉinio antaŭ plenokupitaj koncertejoj en Pekino kaj Ŝanhajo. Kun sia frato li publikigis en 1999 la lumdiskon „Priceless Jazz“, kiu tamen malpli sukcesis.

Someron de 2001 Randy koncertaris kun sia frato Michael en Eŭropo per akustika versio de ilia bando, ĉefe kun titoloj de la lumdisko Hangin’ In The City. Kune kun sia frato kaj kun Leslie Mandoki li publikigis en 2002 kaj 2003 du albumojn. Lia lumdisko 34th N Lex, publikigita aprilon de 2003, enhavas dek unu novajn komponajojn kaj aranĝaĵojn de Randy Brecker. Ĝin kunverkis David Sanborn, Michael Brecker, Fred Wesley kaj Ronnie Cuber, kune kun la regula bando de Brecker kaj lia ekzino, la itala tenorsaksofonistino Ada Rovatti.

Li muzikis kun Billy Cobham, Bruce Springsteen, Charles Mingus, Horace Silver, Frank Zappa, Parliament, Jaco Pastorius.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Score (Blue Note, 1969)
  • In the Idiom (1986)
  • Live at Sweet Basil (1988)
  • Into the Sun (Concord, 1995)
  • Some Skunk Funk ((BHM, kun WDR Big Band Köln kaj Michael Brecker, 2003)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jen la indiko de lia hejmpaĝo. Foje ankaŭ la antaŭurbo Cheltenham estas indikata

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]