Buranovskije Babuŝki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buranovskije Babuŝki
Bazaj informoj
Deveno Buranovo, Udmurtio,  Rusio
Ĝenroj Pop-muziko, Popola muziko
Aktivaj jaroj 2010 - nun
Retejo www.buranovskiebabushki.ru
Membroj

Granja Ivanovna Bajsarova
Alevtina Gennadevna Begiŝeva
Zoja Sergejevna Dorodova
Galina Nikolajevna Koneva
Natala Jakovlevna Pugaĉova
Valentina Semjonovka Pjaĉenko
Jekaterina Semjonovka Ŝklajeva
Olga Nikolajevna Tuktarjova – arta direktoro
Jelizaveta Filippovka Zarbatova

vdr

Buranovskije Babuŝki (ruse Бурановские бабушки; udmurte Брангуртысь песянайёс, Brangurtısь pesjanajos; signifanta "Avinoj de Buranovo") estas rusa popol-pop bando konsistanta el ok plenaĝaj virinoj. Buranovskije Babuŝki reprezentis Rusion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, Azerbajĝano[1],[2]. La bando konsistas el ok avinoj, sed nur ses rajtas aperi sur la scenejo de Eŭrovido-Kantokonkurso. Ili devenas de la vilaĝo de Buranovo, Udmurtio, en la ĉevolga federacia regiono proksime de la Urala montaro. La bando plenumas la plejmultajn el siaj kantoj en la udmurta lingvo.[2]

Kanzonoj[redakti | redakti fonton]

Iliaj ceteraj registritaj kantoj inkluzivas: Yesterday, Let It Be (The Beatles), Smoke on the water (Deep Purple), Hotel California (Eagles), The Star Called Sun ("Zvezda Po Imeni Solnce", Kino), I Am Beautiful, Sneg-Sneĵok, Ĉiborio, Babuŝki-Staruŝki.

Eŭrovido-Kantokonkurso[redakti | redakti fonton]

La grupo antaŭe partoprenis en la Rusa selektado de Eŭrovido-Kantokonkurso 2010 per la kanto Dlinnaja-dlinnaja beresta i kak sdelat' iz nejo ajŝon ("Longa-longa betulŝelo kaj kiel fari el ĝi turbanon"), en kiu ili finis triarange.[3]

Ili faris alian provon por reprezenti Rusion partoprenante en la Rusa selektado de Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 per la kanto Party for Everybody (Festo por ĉiuj). La grupo fine gajnis, ricevante 38,51 poentojn, pli ol la antaŭa gajnanto Dima Bilan de Eŭrovido-Kantokonkurso 2008 kiu ankaŭ eniris la konkurson kun Julia Volkova, membro de t.A.T.u. per la kanto Back To Her Future kiu finis duarange, ricevante 29,25 poentojn. Ili reprezentis Rusion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, Azerbajĝano, kaj en ties finalo la 26-an de majo 2012 atingis la duan pozicion.[1][2]

La grupo diris en 2012 ke ili uzos ajnan gajnitan monon por konstrui preĝejon en Buranovo.[4]

Membroj[redakti | redakti fonton]

  • Granja Ivanovna Bajsarova (62-jaraĝa)
  • Alevtina Gennadevna Begiŝeva (56-jaraĝa)
  • Zoja Sergejevna Dorodova (71-jaraĝa)
  • Galina Nikolajevna Koneva (73-jaraĝa)
  • Natala Jakovlevna Pugaĉova (76-jaraĝa)
  • Valentina Semjonovka Pjaĉenko (74-jaraĝa)
  • Jekaterina Semjonovka Ŝklajeva (74-jaraĝa)
  • Olga Nikolajevna Tuktarjova (43-jaraĝa) – arta direktoro
  • Jelizaveta Filippovka Zarbatova (86-jaraĝa, ne partoprenas turneon)


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]