Filipa Sousa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filipa Sousa
Naskiĝo 2-an de marto 1985 (1985-03-02) (39-jaraĝa)
en Albufeira
Ĝenroj pop-muziko
Profesio soloa kantistino
Aktivaj jaroj 2003 ĝis nun
Retejo www.filipasousa.com
Persona informo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://www.filipasousa.com/
vdr

Filipa Sousa (naskiĝis la  2-an de marto 1985(nun 1985-03-02) en Albufeira, Portugalio, do nun 39-jara) estas portugala kantistino. La artistino reprezentis Portugalion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, sed ne pasis tra la duonfinalo.

Filipa debutis en 2003, kiel membro de la protugala muzikgrupo Al-Mouraria. Samjare ŝi partoprenis en la nacia kantokonkurso Operação Triunfo ("projekto triumfo"), atinginte la rondon de la lastaj 30 partoprenantoj. En 2007 ŝi repartoprenis, atinginte la rondon de la lastaj 15 partoprenantoj, kaj ricevis pli da publika atento. Sekvajare, do en 2008, ŝi gajnis la publikan konkuron ‘Grande Noite de Fado’ ("granda nokto de Fado" - Fado estas tradicia portugala kantostilo) en la regiono Algarve, la marborda plej suda parto de Portugalio.