Gregorio la 5-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gregorio la 5-a
138-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Bruno de Karintio
Pontifiko de aprilo de 996
ĝis 18-a de februaro 999
Antaŭulo Johano la 15-a
Sekvanto Silvestro la 2-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 972
en Saksujo
Morto 18-a de februaro 999
en Romo
Mortokialo malario [#]
Tombo Vatikanaj Grotoj [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Dinastio Salioj
Patro Otto I, Duke of Carinthia [#]
Patrino Judith von Kärnten [#]
Gefratoj Henry of Speyer • Conrad I, Duke of Carinthia • Wilhelm I. von Straßburg [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gregorio la 5-a, antaŭe Bruno de Karintio (naskiĝis en 972 probable en Stainach en duklando Bavario; mortis la 18-an de februaro 999 en Romo), el la dinastio Salioj, estis papo de 996 ĝis 999. Li estas kelkfoje konsiderata la unua "germana" papo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de Oto, duko de Karintio kaj nevo de la imperiestro Oto la Granda (rego: 962 – 973), posteulo de papo Johano la 15-a, Gregorio la 5-a estis papigita dudek kvar jarojn aĝa. Antaŭe li estis kapelano de sia kuzo, la imperiestro Oto la 3-a, (rego: 996 – 1002) kiu apogis lian kandidatiĝon.

Agoj de Gregorio la 5-a[redakti | redakti fonton]

Politike tiu papo distingiĝis per sia adhero al la politiko de la Imperiestro, kies aŭtoritaton li garantiis en Romo: la saman jaron de sia elektiĝo li kronis (la 21-a de majo de 996) imperiestron la jam laŭleĝe elektitan Oton la 3-an.

Post kelkaj tagoj li kunvokis, kune kun la imperiestro, sinodon dum kiu estis reenoficigita Arnulfo ĉefepiskopo de Reims anstataŭ Gerberto (kiu samjare fariĝis papo Silvestro la 2-a post Gregorio). Roberto de Francio, kiu estis pretendinta en supozita rajto nomumi episkopojn, estis malaprobita.

Ĵus papigite, Gregorio la 5-a devis alfronti kontraŭpapan rivalon sin nomigita Johano la 16-a, alivorte Johano Filagato, kiu forfuĝigis Gregorion. Estis la nobela frakcio de romaj nobeloj gviditaj de la influega familio "Crescenzi", kiuj ne akceptis la kadidaton de la imperiestro Oto. Tio okazis tujpost la forigo de la imperiestro al Germanio: de kie tiu ĉi revenis la estontan jaron por eloficigi la uzurpanton kaj puni la ribelulojn. La uzurpanto estis kaptita kaj kruele mutilita kaj humiligita kaj, fine, sendita al la monaĥejo de Fulda en Germanio, kie mortis post kelkaj jaroj (1001); la manipulanto "Crescenzi Nomentano" estis pendigita (988) sur la muroj de la Kastelo de Sankta Anĝelo kien li provis milite rezisti. Lia korpo, senkapigita, estis plue pendigita sur la Monto Mario, dirita pro tio "Mons Malus" (monto de la malbono) ĉe romanoj sed tuj post "Mons Gaudii" (monto de la ĝojo) ĉe la fideluloj de Oto.
En 998, Gregorio sendis al kortego de Ukrainio de Vladimiro la 1-a de Kievo ambasadon: de tiu dato komenciĝis la vasta akcepto de kristanismo en tiu lando.

Gregorio la 5-a distingiĝis pro la multaj privilegioj konceditaj al famaj monaĥejoj

Gregorio la 5-a mortis abrupte, kaj ne sen suspektoj de perfido, la 18-an de februaro de 999, aĝante nur dudek sep jarojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Karl Mittermaier, Die deutschen Päpste. Benedikt XVI. und seine deutschen Vorgänger, 2006
  • Karl Mittermaier, Die deutschen Päpste. Benedikt XVI. und seine deutschen Vorgänger, 2006
  • Richard P. McBrien, Lives of the Popes: The Pontiffs from St. Peter to Benedict XVI, (HarperCollins Publishers, 2000), 138.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]