John Stubblefield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Stubblefield
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1945 (1945-02-04)
en Little Rock
Morto 4-an de julio 2005 (2005-07-04) (60-jaraĝa)
Mortokialo prostata kancero
Ŝtataneco Usono
Alma mater University of Houston C.T. Bauer College of Business
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • saksofonisto
vdr

John Stubblefield (naskiĝis la 4-an de februaro 1945 en Little Rock, Arkansas; mortis la 4-an de julio 2005 en Bronkso, Novjorko) estis usona ĵazatenorsaksofonisto kaj flutisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

John Stubblefield lernis infanaĝe ludi komence pianon kaj transiris poste al saksofono. Li transloĝiĝis al Ĉikago, kie li verkis fine de la 1960-aj jaroj en la rondo de AACM kun muzikistoj kiel Joseph Jarman aŭ Lester Bowie. En 1971 li transloĝigis al Novjorko, muzikis tie kun Charles Mingus kaj McCoy Tyner. En 1972 li kunverkis je la produktado de Anthony Braxton, Town Hall (Trio & Quartet) 1972, en 1973 li muzikis ĉe Abdullah Ibrahim (Africa Space Program) kaj en 1974 li mallonge estis en la bando de Miles Davis, kie li estas aŭdebla je la titolo Calypso Frelimo, publikigita sur la albumo Get Up With It. En 1976 li estis membro de la bando de Nat Adderley.

En la 1980-aj jaroj li tenis proprajn ensemblojn; ekde 1984 li verkis proprajn muzikalbumojn je propra nomo, plejparto por diskeldonejo Enja kun muzikistoj kiel Geri Allen, Cecil Bridgewater, Mulgrew Miller, Charnett Moffett, Hamiet Bluiett, Rufus Reid kaj Victor Lewis. En 1980 li kunverkis la produktaĵon Coup de Tete de Kip Hanrahan, en 1983 tiun de Impressions of Charles Mingus fare de la orkestro de Teo Macero. En 1988 li muzikis en la bandego de Julius Hemphill, en la bando de Jerry Gonzalez kaj kun Kenny Barron (Live at fat Tuesday's). En 1989 li kunverkis la albumon African River de Abdullah Ibrahim kaj muzikis kun Louis Hayes (Una Max).

En la 1990-aj jaroj li muzikis kun McCoy Tyner, Craig Harris (F-Stops), en 1994 denove kun Kenny Barron kaj Jerry Gonzalez, en 1997 kun Larry Willis. Ekde 1993 li regule revenante kunverkis projektojn de la Bandego Mingus.

John Stubblefield mortis pro prostata kancero.

Richard Cook komparas lian stilon kun tiu de David Murray.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Confessin' (Soul Note, 1984) kun Cecil Bridgewater
  • Bushman Song (Enja, 19876) kun Geri Allen
  • Countin’ the Blues (Enja, 1987) kun Hamiet Bluiett
  • Morning Song (Enja, 1993) kun George Cables

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]