Josh White

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josh White
Persona informo
Naskonomo Joshua Daniel White
Aliaj nomoj Pinewood Tom • Tippy Barton
Naskiĝo 11-an de februaro 1914 (1914-02-11)
en Greenville
Morto 5-an de septembro 1969 (1969-09-05) (55-jaraĝa)
en Manhasset, Nov-Jorkio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kantaŭtoromuzikistogitaristoaktoro • diskografa artisto
vdr

Joshua Daniel White, pli bone konata kiel Josh White (naskiĝis la 11-an de februaro 1914 en Greenville, Suda Karolino; mortis en 1969 je Novjorko, Novjorkio) estis nigrula gitaristo de bluso kaj preĝokanto, kiu ankaŭ ludis kaj kantis popolmuzikon. Lia samnoma filo Josh ankaŭ fariis konata kiel sociale engaĝiĝinta kantisto, gitaristo kaj aktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en la plej orienta parto deSuda Karolino en Usono, Josh White forlasis en la aĝo de sep jaroj sian sespersonan familion. Decidige por tio estis la lin ege stampanta travivaĵo, ke blankulaj oficistoj batadis ĝismorte lian patron, ĉar tiu ĉi prokrastis reguligi fakturon.

Malmildeco kaj maljusteco de la rasa apartigo en Usono restis tamen daŭre ĉefaj motivoj en la infaneco de White. Servante blindajn, maljunajn, nigrulajn kantistojn kiel blindulo-knabo, kantisto kaj tamburinludanto (inter ili James „Man“ Arnold, Blind Columbus Williams, Blind Archie Jackson, Blind John Henry Walker, Blind Blake, Blind Joe Taggart kaj Blind Lemon Jefferson), li perlaboris kaj vojaĝis je tio tra Usono. La ĉiutagon de subnutrita White karakterizis ekzekutmurdoj, persekutado fare de Ku-Kluks-Klano kaj rasismo. Tamen tiutempe li profitis muzike: Dum la noktoj, kaŝite en la kampoj, li ekzercis kaj komponis kantojn por sia gitaro. En la aĝo de 12 jaroj li surdiskigis kelkajn duopaĵon en Ĉikago kun la blinda stratkantisto Joe Taggert.

En 1932 li subskribis sian unuan sondiskokontrakton kun ARC en Novjorko. Per la socikritikaj tekstoj de siaj kantoj kaj la selektaj diskokovriloj li trafis la celon. Du titoloj de la unua disko surprize bone sukcesas: St. James Infirmary Blues kaj Strange Fruit. Ĉi-lasta direktiĝas kontraŭ la ekzekutmurdoj de nigruloj.

Josh White kaj Mary Lou Williams, proks. oktobron de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

En 1939 li prezentis kune kun Paul Robeson en la spektaklo John Henry. Dum la Dua Mondmilito li kantis por la usona militpropaganda oficejo. En 1941 li muzikis kiel unua nigrulo antaŭ Franklin D. Roosevelt en la Blanka Domo. Unuan fojon li prezentis en 1942 kiel nigrulo en hoteloj antaŭe malpermesitaj por nigruloj. Kiel unua li transpaŝis en 1944 la vendolimon de unu milionoj da sondiskoj per One Meatball, poste li koncertvojaĝis tra Usono.

La kariero de White unuafoje suferis malsukceson en 1950, kiam iamaj agentoj de FBI publikigis lian nomon en la pamfleto Red Channels. En ĉi tiu ili surlistigis 151 artistojn, suspektante ilin apartenajn al revoluciaj organizaĵoj. White estis prezentinta dum la militjaroj je eventoj subvenciitaj de komunismaj partioj kaj apartenis en la 1940-aj jaroj al rondo el politike engaĝiĝintaj popolmuzikistoj proksimaj al la komunisma partio , kun kiuj li interalie kunlaboris ĉe la ensemblo Almanac Singers. Post multaj pridemandadoj antaŭ la Komitato pri Mal-Usonaj Agadoj kaj pravigoj antaŭ la publiko li baldaŭ daŭrigis sian muzikistan karieron.

En 1969 Joshua Daniel White mortis je la aĝo de 54 jaroj pro sia kormalsano.

Estimo[redakti | redakti fonton]

Verkisto Elijah Wald publikigis la biografion de Josh White sub la titolo Josh White Society Blues. Liaj entuziasmuloj intertempe nomas lin „patro de la usona popolmuziko“. La usona poŝto honoris en 1998 lian kontribuon al la muziko kaj al la paco per publikigo de 32-cenda poŝtmarko kun lia portreto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]