Miklós Perényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miklós PERÉNYI [miklOŝ perEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Perényi Miklós estas hungara violonĉelisto, komponisto kaj altlerneja instruisto. Lia fratino estis violonisto Eszter Perényi.

Miklós Perényi en 2018

Miklós Perényi naskiĝis la 5-an de januaro 1948 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Perényi devenis el muzikema familio. Li studis tre frue en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt kaj li komencis sian karieron en 1957. Baldaŭe li plulernis en Salzburg, Luzern kaj Romo. En 1963 li atingis la duan lokon en konkurso de vilonĉelistoj. Ekde 1974 li instruas en la Muzikarta Altlernejo. Krom la koncertadoj li ankaŭ komponadas. Li ricevis premiojn Kossuth en 1980 kaj 2007, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. En 2002 li ricevis premion Chevalier de l’orde des Arts et des Lettres en Francio.

Lia repertuaro estas de la baroko ĝis la nuntempo.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio