Hayes Alvis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hayes Alvis
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1907 (1907-05-01)
en Ĉikago
Morto 29-an de decembro 1972 (1972-12-29) (65-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • talent manager
vdr

Hayes Alvis (naskiĝis la 1-an de majo 1907 en Ĉikago; mortis la 29-an de decembro 1972 en Novjorko) estis usona ĵaza kontrabasisto kaj tubjisto de svingo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Hayes Alvis komencis sian profesian karieron kiel frapinstrumentisto, sed transiris poste al kontrabaso kaj tubjo, kiam li en 1927/28 laboris ĉe Jelly Roll Morton. Lia kariero komencis en la frapinstrumentistaro de la ĉikaga bando Defender Boys Concert Band apud Lionel Hampton kaj Sid Catlett. En 1928/30 li ankaŭ ludis tubjon ĉe Earl Hines kaj aranĝis ankaŭ por ties bando (ekzemple „Blue Nights“). En 1931 li transloĝiĝis al Novjorko kaj laboris ĉe Jimmie Noone en la Mills Blue Rhythm Band ekde 1931 ĝis 1934, por kiu li ankaŭ organizis la koncertvojaĝojn. Tre frua kontrabasa solaĵo de Alvis estas aŭdebla sur sonregistraĵo el 1932 („Rhythm Spasm“). Alvis ludis en ĉi tiu ensemblo foje ankaŭ baritonsaksofonon. Ekde 1935 ĝis 1938 Alvis estis membro de la Orkestro Duke Ellington,[1] kie li kunlaboris kun la amika kontrabasisto kaj tubjisto Billy Taylor.

Post sia tempoe ĉe Ellington li mallonge tenis propran bandon kune kun Freddy Jenkins, kun kiu li en 1938 prezentis en la revuo Blackbird. Post tiam Alvis muzikis en la bando de Benny Carter, en 1939 ĉe Joe Sullivan kaj en la ĉiustelularo All-Star Jam Band de Leonard Feather same kiel en 1940/41 ĉe Louis Armstrong (en kies ensemblo li anstataŭis Pops Foster). Ekde 1942 ĝis 1945 li ludis en armebando direktata de Sy Oliver. Post la Dua Mondmilito li laboris ĝis 1947 ĉe Dave Martin, post tiam li multjare estis dommuzikisto en la novjorka ĵazklubejo Cafe Society. Post profesiado ekster la muzikmondeto, kiam li entreprenis vendejon por ĉambrornamaĵoj kaj laboris kiel maristo, li re-eniris en la 1950-aj jaroj en la ĵazmedion, muzikante en diversaj svingaj kaj diksiland-revivigaj bandoj, ekzemple ĉe Wilbur De Paris. Dum la fruaj 1970-aj jaroj li muzikis triope kun Jay McShann kaj Tiny Grimes.

Dumpase de sia kariero Hayes ankaŭ kunverkis sonregistradojn por diskoj de Omer Simeon en 1929, Ivie Anderson, Johnny Hodges, Rex Stewart, Cootie Williams en 1937, la ĉiustelularo de Leonard Feather en 1939, Lionel Hampton en 1940 kaj Louis Armstrong en 1941.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Daniel Viniello

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alvis estis solisto en la titolo „Truckin'“ kaj muzikis ankaŭ en la et-bandoj de Ellington, ekzemple en 1937 en tiu direktate de Rex Stewart.