Ervin Lukács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ervin Lukács
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1928 (1928-08-09)
en Budapeŝto
Morto 18-an de februaro 2011 (2011-02-18) (82-jara)
en Budapeŝto
Tombo Farkasréti Cemetery
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Tóth Aladár Zeneiskola • Béla Bartók School • Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Erzsébet Komlóssy
Okupo
Okupo dirigento
Information icon.svg
vdr

LUKÁCS Ervin [lukAĉ] (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1928 en Budapeŝto; mortis la 18-an de februaro 2011 en Budapeŝto) estis hungara dirigento kaj profesoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ervin Lukács frekventis diversajn muziklernejojn, fine Muzikartan Altlernejon Ferenc Liszt en Budapeŝto. En 1956 li eklaboris en orkestro de Miskolc, kiel dirigento. En la sekva jaro li dirigentis en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1962 li atingis la unuan lokon en konkurso de dirigentoj en Romo. Baldaŭ li ofte gastroladis ankaŭ eksterlande, ekzemple en Eŭropo, Usono, Aŭstralio, Japanio, dume li instruis en la muzikakademio. En 1981 li ricevis gravajn postenojn en Budapeŝta Operejo kaj en orkestro de poŝtistoj. Li ricevis premion Kossuth en 1996, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]