Prideaux John Selby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prideaux John Selby
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1788 (1788-07-23)
en Alnwick
Morto 27-an de marto 1867 (1867-03-27) (78-jaraĝa)
en Bamburgh
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitata Kolegio • Durham School • Universitato de Durham
Familio
Patro George Selby
Patrino Margaret Cook
Edz(in)o Lewis Tabitha Mitford
Infanoj Frances Margaret Selby • Lewis Marianne Selby • Jane Selby
Okupo
Okupo botanikisto • ornitologo • ilustristo
vdr
Molanaso el "Illustrations of British Ornithology"
Melanitta perspicillata el "Jardine's Illustrations of the Duck Tribe"

Prideaux John Selby (23a Julio 1788 – 27a Marto 1867) estis angla ornitologo, botanikisto kaj artisto, kaj terposedanto.

Selby estas konata ĉefe pro siaj Illustrations of British Ornithology (1821–1834), la unua serio de grandaj ilustraĵoj de britiaj birdoj. Li verkis ankaŭ Illustrations of Ornithology kun William Jardine kaj A History of British Forest-trees (1842).

Multaj el la ilustraĵoj en siaj verkoj estis pentritaj el specimenoj de lia kolekto. Krome li kontributis al la verko de Jardine nome Naturalist's Library ĉe la volumoj de kolomboj (1835) kaj papagoj (1836), tiu lasta ilustraciata de Edward Lear. Li estis dumtempe ankaŭ unu el la eldonistoj de Magazine of Zoology and Botany.

Liaj kolektoj estis venditaj en 1885 kaj disiĝis. La sudafrikaj birdoj kolektitaj de Andrew Smith iris al la Zoologia Muzeo de la Universitato Kembriĝo.

Selby naskiĝis ĉe Alnwick en Northumberland, filo de Beal kaj Twizell House, Northumberland, branĉo de la familio Selby kaj studis en la Universitato de Oksfordo. Li heredis en 1804 la familiajn bienojn ĉe Beal kaj li iĝis riĉa terposedanto de £14000 ĉirkaŭ 1840. Li vendis la bienon Beal de 5.9 km² en 1850 por £47000.

Li edziĝis al Lewis Tabitha Mitford kaj ili havis tri filinojn. Li mortis ĉe Twizell House kaj estis entombigita en Bamburgh.