Ferenc Szabó (komponisto)
Ferenc Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de decembro 1902 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de novembro 1969 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | komponisto • politikisto • filmkomponisto • muzikinstruisto |
Ferenc SZABÓ [sabO], hungare Szabó Ferenc, Esperante Francisko Szabó estis hungara komponisto kaj profesoro.
Ferenc Szabó naskiĝis la 27-an de decembro 1902 en Budapeŝto - mortis la 4-an de novembro 1969 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ferenc Szabó frekventis gimnazion en Budapeŝto, dume nokte li laboris. Inter 1921-1926 li lernis en Muzikakademio de Budapeŝto de Leó Weiner kaj Zoltán Kodály. Li aliĝis al socialdemokratoj, baldaŭe al la komunistoj kaj ekde 1928 li dirigentis laboristajn korusojn. En 1931 li vojaĝis al Berlino, poste al Moskvo, kie li edukiĝis pri partiaj aferoj en la universitato. Dum la 2-a mondmilito li aliĝis al Ruĝa Armeo, fine li estis ĉefleŭtenanto. En 1945 li ekhavis postenon en ĉeflernejo de Budapeŝto, kie li instruis muzikon. Baldaŭe li estis parlamentano, dume li estris Muzikakademion. Li ricevis premiojn Kossuth en 1951 kaj 1954, krome ankaŭ aliajn 2 premiojn.
Liaj komponaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- muzikaĵoj por filmo, ekzemple Sonĝoaŭto, Hyppolit, la lakeo
- opero Légy jó mindhalálig, 1969
- oratorio, en 1931, 1955
- kantatoj, ekzemple Meghalt Lenin! (Mortis Lenino!)
- konĉertoj
- diversaj simfonioj
- muzikaĵo por baleto
Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]
- Iván Erőd
- István Láng (komponisto)
- Miklós Maros
- Lajos Papp (komponisto)
- János Sebestyén
- István Vántus
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en Budapeŝto