Nikolaj Mikluĥo-Maklaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Mikluĥo-Maklaj
Persona informo
Naskonomo Николай Николаевич Миклуха
Naskiĝo 5-an de julio 1846 (1846-07-05)
Morto 2-an de aprilo 1888 (1888-04-02) (41-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba kancero vd
Tombo Literatorskie mostki vd
Lingvoj rusafrancagermanalatina vd
Loĝloko NovsudkimrioSankt-PeterburgoHeidelbergNigra ArbaroJenaBordeauxLisbonoSintraFunchalArrecifeSanta Cruz de TenerifeAlgecirasParizoJenaMarakeŝoMadridoJenaDanioNorvegioSvedioGothaItalioMesinoAleksandrioKairoSuezoĜido • Massawa • Suakin • SuezoAleksandrioOdesoSaratov • Samara gubernio • MoskvoSankt-PeterburgoJenaGothaLeidenLondonoJenaBerlinoLeipzigSzczecinSankt-PeterburgoKopenhagoHamburgoBerlinoHagoJenaGothaOstendoPlymouthFunchalKaboverdoRio-de-ĴanejroPunta ArenasValparaisoPaskinsulo • Mangareva • TahitioApioRotumaNova IrlandoNov-GvineoTernato (urbo)ManiloHonkongoĜakartoMakassar • Ambon • Seram Laut Island • Ambon • BogorSingapuroMalaja DuoninsuloBankokoMalaja DuoninsuloCirebonNov-Gvineo • Astrolabe Bay • SingapuroSidnejoNumeo • Vanuatuaj insuloj • Ludovik-InsularoBrisbanoSidnejoMelburnoSingapuroSuezoĜenovoSankt-PeterburgoBerlinoAmsterdamoParizoAnglioPort SaidRusia Imperio vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Universitato de LepsikoFriedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de Hajdelbergo • The Second Saint Petersburg Gymnasium • Annenschule • Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd
Familio
Patro Q4293067 vd
Amkunulo Mestizo vd
Profesio
Alia nomo N. von Maclay vd
Okupo esploristo • antropologo • marbiologo • biologozoologoetnografo • vojaĝisto • natursciencisto • botanikisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolaj Nikolajeviĉ MIKLUĤO-MAKLAJ (ruse Николай Николаевич Миклухо-Маклай) naskiĝis la 17-an de julio n.s. 1846 en bieno Roĵdestvenskoje, Novgoroda gubernio, Rusia Imperio, mortis la 14-an de aprilo 1888 en Sankt Peterburgo. Li estas fama rusa etnografo, antropologo, biologo kaj pasia vojaĝanto, kiu esploris ĉefe insularojn de Melanezio, inkluzive la duan ( post Gronlando) plej ampleksan mondan insulon - Nov-Gvineo kaj tieajn indiĝenojn - papuoj.

Dum sia sufiĉe kurta vivo (41 jaroj) li aperigis ĉ.160 sciencajn verkojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nikolaj estis dua filo de Nikolaj Iljiĉ Mikluĥa (1818—1858) servinta kiel inĝeniero-fervojisto kaj Ekaterina Semenovna Becker (1826—1905) havinta german-polajn radikojn. La gepatroj havis ankoraŭ tri filojn: Sergej, Vladimir, Miĥail kaj filinon Olga.

Praavo kozako Stepan Mikluĥa meritis nobelecon por si mem kaj por siaj posteuloj pro heroaĵoj dum konkero de la turka fortreso Oĉakov en 1788.

Praulino Hanna edziniĝis al skota oficiro Michael Maclay militinta en la pola armeo kontraŭ hetmano Bohdan Ĥmelnickij, kiun kaptis ŝia frato Hricko en batalo en 1648. Tiam aperis nova familia nomo Mikluĥo-Maklaj. Ĉiuj posteuloj preferis nomi sin Mikluĥa, nur Nikolaj ekde mezo de la 19-a jarcento nomiĝis Mikluĥo-Maklaj (angle Nicholas Miklouho-Maclay), kiam li studis eksterlande.

en Aŭstralio 1880

Ekde 1858 la familio loĝas en Sankt Peterburgo, kie Nikolaj frekventas la Duan gimnazion. En 1864 li studas en Sankt-Peterburga Imperiestra Universitato kiel eksterulo, sed jam sekvontjare li forveturis al Germanio, kie li plu studis en universitatoj de Heidelberg, Leipzig kaj Jena.

Tie li konatiĝis kun Ernst Haeckel germana biologo, kiu popularigis ideojn de Charles Darwin. Kiel lia asistanto li venis al Kanarioj kaj Maroko. En 1868 Nikolaj memstare esploras bordon de Ruĝa Maro. Samjare li diplomiĝis kiel biologo. En 1869 li revenis Rusion.

Ekde 1870 ĝis 1880 Mikluĥo-Maklaj multe okupiĝas pri esplorado de Melanezio kaj longtempe (kun paŭzoj) loĝas kaj laboras en Nov-Gvineo, Nov-Kaledonio kaj ceteraj tieaj insuloj.

En 1882 la sciencisto proponis sian ideon pri fondo de permanenta klimata stacio kaj rusa kolonio en la orienta parto de Nov-Gvineo (nun Maclay Coast), sed imperiestro Aleksandro la Tria rifuzis ĝin.

En 1883 li forveturis al Aŭstralio. Tie li edziĝis al Margaret Robertson, filino de John Robertson, eksa premiero de Novsudkimrio. La geedzoj havis du filojn: Aleksander-Nils kaj Vladimir-Allen.

En 1886 kaj en 1887 la sciencisto vizitis Malin bienon de sia patrino Ekaterina. Tie li verkis priskribon de siaj vojaĝoj.

Tre intensa multjara laboro en malfavoraj kondiĉoj grave ruinigis lian organismon kaj la 14-an de aprilo 1888 Nikolaj Mikluĥo-Maklaj forpasis. Lin oni sepultis en Aleksander Nevskij Laŭro de Sankt Peterburgo.

Memoro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sed nur fragmento originala esperanta romano verkita de Trevor Steele en 1987. La fikcia protagonisto de la libro Nikolaj Maklin estas insipirita de reala persono Nikolaj Mikluĥo-Maklaj. esperante

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]