Josef Kupelwieser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Kupelwieser
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1791 (1791-01-14)
en Vieno
Morto 2-an de februaro 1866 (1866-02-02) (75-jaraĝa)
en Rudolfsheim
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Alma mater Akademisches Gymnasium (Vieno) vd
Familio
Gefratoj Leopold Kupelwieser vd
Profesio
Okupo verkisto • libretisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph Kupelwieser (naskiĝinta la 14-an de januaro 1791 en Vieno; mortinta la 2-an de februaro 1866 en Rudolfsheim, nun Vieno) estis aŭstra dramisto. Kune kun sia pli juna frato Leopold Kupelwieser li apartenis al la amika rondo ĉirkaŭ Franz Schubert. En 1823 li verkis la libreton por la opero Fierrabras de Schubert, kiun la cenzuro aprobis. La opero tamen neniam estis prezentata dum la vivotempo de libretisto kaj komponisto. Ekde 1824 Joseph Kupelwieser ankaŭ sukcesis kiel dramisto; pluraj el liaj pecoj travivis prezentatojn en Vieno kaj Graz.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Fierrabras, libreto por Franz Schubert.
  • Das Gesetz zu Java
  • Lisbeth
  • Der falsche Bart
  • Die Müllerin von Burgos, libreto por Franz von Suppè

Krome li priverkis kaj tradukis interalie operojn de Boieldieu, Meyerbeer, Rossini kaj Donizetti.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rita Steblin: Die Unsinnsgesellschaft: Franz Schubert, Leopold Kupelwieser und ihr Freundeskreis. Böhlau, Vieno 1998, ISBN 3-205-98820-5.
  • Der Theaterdichter Josef Kupelwieser. En: programkajero pri Franz Schubert: Fierrabras. Opero je Frankfurto, sezono 2002/2003.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]