József Egry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Egry
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1883 (1883-03-15)
en Zalaújlak
Morto 19-an de junio 1951 (1951-06-19) (68-jaraĝa)
en Badacsonytomaj
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Académie Julian
Okupo
Okupo pentristo
vdr

József Egry [jOĵef egri], hungare Egry József, Esperante Jozefo Egry estis hungara pentristo, membro de Societo Szinyei Merse Pál.

József Egry naskiĝis la 15-an de marto 1883 en Zalaújlak. Li mortis la 19-an de junio 1951 en Badacsonytomaj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Egry lernis pentradon de neniu, sed liaj komencaj provoj estis talentaj. Károly Lyka zorgis pri li, tial Egry lernis unu jaron en Parizo. Poste li lernis en Budapeŝto en la ĉeflernejo, kie li lernis de Pál Szinyei Merse kaj Károly Ferenczy. Lia unua individua ekspozicio okazis en 1910. En la sekva jaro li vojaĝis al Belgio, kie li pentradis. Dum la 1-a mondmilito li vundiĝis, en 1918 li edziĝis. Poste li pentradis en Badacsony, kie la edzino havis domon. Li ofte pentris pejzaĝojn de Balatono. Baldaŭe kelkfoje li vojaĝis al Italio. Li ricevis premion Kossuth en 1948, pli frue ankaŭ aliajn 3 premiojn. La iama domo nun estas memormuzeo.

Liaj ekspozicioj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Verkaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ádám és Éva 1909
  • Kikötői munkások 1912
  • Önarckép napsütésben (Memportreto en sunlumo) 1930
  • diversaj ĉe-Balatonaj pentraĵoj
  • Aranykapu 1944 (lasta bildo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]