Patrick White

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patrick White
Nobel-premiito
Persona informo
Naskonomo Patrick Victor Martindale White
Naskiĝo 28-an de majo 1912 (1912-05-28)
en Londono
Morto 30-an de septembro 1990 (1990-09-30) (78-jaraĝa)
en Sidnejo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Alma mater Cheltenham College • King's College • The King's School, Tudor House vd
Familio
Edz(in)o
Amkunulo Manoly Lascaris vd
Parencoj James Cobb White • Henry Luke White vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • dramaturgo • poeto • scenaristo • aŭtobiografo vd
Laborkampo prozo vd
Aktiva dum 1935– vd
Verkado
Verkoj Voss vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Patrick White (1973)

Patrick WHITE (naskiĝis la 28-an de majo 1912 en Londono, mortis la 30-an de septembro 1990 en Sydney) estis aŭstralia verkisto.

En la jaro 1973 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo pro "Eposa kaj psikologia rakontarto, kiu enkondukis novan enhavon en la mondan literaturon". La estas sola aŭstraliano gajninta ĉi tiun premion. Li uzis la monon de la Nobel premio por fondi truston de literaturpremio nomata la Patrick White premio. Tiu ĉi premio estas donata ĉiujare al longdaŭraj kreivaj verkistoj, kiuj ricevis malmultan publikan rekonon.

Kromnomita la "Granda Poeto de la Aŭstraliaj Spacoj", entute li verkis 27 romanojn kaj ok teatraĵojn.

Lia verkado elstaras pro sia kapablo priskribi strangajn naturajn areojn. Ĝi estas karakterizita per la vasta uzo de la konsciflua tekniko kaj aventurrakontoj en malproksimaj naturregionoj abundaj da nekutime endemiaj bestoj ĉe la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda mondregiono.

Lia granda romano, The Eye of the Storm (La Okulo de la Ŝtormo), kaj lia unua fama libro, Voss, estas ia moderna eposa verko.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • 1939 Happy Valley
  • 1941 The Living and the Dead
  • 1948 The Aunt's Story
  • 1955 The Tree of Man
  • 1957 Voss
  • 1961 Riders in the Chariot
  • 1966 The Solid Mandala
  • 1970 The Vivisector
  • 1973 The Eye of the Storm
  • 1976 A Fringe of Leaves
  • 1979 The Twyborn Affair
  • 1986 Memoirs of Many in One - despite the title, a novel

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1964 The Burnt Ones - A Collection of Short Stories
  • 1981 Flaws in the Glass - A Memoir

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La arbo de la homo <parto> / Trad. Ralph Harry.
En: Australia antologio ; p. 265 - 27 — ISBN 88-7036-036-9