Bruno Abakanowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruno Abakanowicz
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1852 (1852-10-06)
en Ukmergė
Morto 29-an de aŭgusto 1900 (1900-08-29) (47-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Rusia ImperioPollando
Alma mater Teknologia Universitato Rigo
Subskribo Bruno Abakanowicz
Okupo
Okupo matematikisto • inventisto • mathematical instrument maker
Verkoj Integraph
spiralgrafo
vdr

Bruno Abdank-Abakanowicz (naskiĝis la 6-an de oktobro 1852 en Wiłkomierz, mortis la 29-an de aŭgusto 1900 en Parc St. Maur) estis pola matematikisto, inventisto kaj elektroteknikisto (en Encyclopaedia Britannica estas prezentata kiel "litova matematikisto").

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bruno Abakanowicz devenis de nobela tatara familio. Li finis Teknikan Politeknikon en Rigo, poste habilitiĝis pri mekaniko en Teknika Akademio en Lvovo, kie en la jaroj 1876-1881 estis privatdocento lekcianta pri geometrio de situo, desegna statiko kaj konstru-mekaniko.

En 1881 setlis en Francio, kie okupiĝis pri elektrotekniko. Li inventis i.a. integrafon - variaĵo de integratoro, ilo servanta al kalkulo de nombra valoro de integraloj laŭ grafika metodo (patentita en 1880 kaj de tiam produktita de svisa firmao Coradi); parabolografon; spirografon; elektran sonorilon destinitan por uzo en fervojaj trakoj kaj elektran lampon laŭ sia sistemo.

En 1889 li estis reprezentanto de Usono en Internacia ekspozicio en Parizo.

Bruno Abakanowicz publikigis: Zarys statyki wykreślnej (Skizo de desegna statiko), Lwów 1876; Integrator, krzywa całkowa i jej zastosowanie w mechanice budowniczej (Integratoro, kurba integralo kaj ĝia apliko en konstrua mekaniko) kaj multe da artikoloj en pluraj revuoj. Sian integratoron priskribis ankaŭ populare en "Ognisko", komuna libro honore al pola verkisto kaj politikisto Teodor Tomasz Jeż (Warszawa 1882).

Li ekloĝis en vilao apud Parizo, estris bienon en Champigny kaj insuleton Costaérès w Perros-Guirec Ploumanac'h en Bretonio kun domo laŭ propra projekto, li amis arton kaj elektitajn artistojn. Mortis subite en sia pariza vilao gastante polan pentriston Aleksander Gierymski, al kiu mecenatis.

Abakanowicz estas verŝajne prasilueto de juna tataro nomata Selim en la novelo de Henryk Sienkiewicz "Hania". Tio probablas, ĉar li bonege konis la verkiston, al kiu helpis dum verkado de "Kruckavaliroj" kaj "Familio Połaniecki". Dum multaj jaroj li amikiĝis kun fizikisto Zygmunt Wróblewski.

Filino de Bruno, Zofia, ricevis juran zorgon de Sienkiewicz.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]