Inocento la 8-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inocento la 8-a
213-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Johano-Baptista Cybo [Ĉibo]
Pontifiko de 1484
ĝis 1492
Antaŭulo Siksto la 4-a
Sekvanto Aleksandro la 6-a
Persona informo
Naskiĝo 1432
en Ĝenovo
Morto 25-an de julio 1492 (1492-07-25)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Alma mater Universitato de Padovo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Dinastio Cybo [#]
Patro Aran Cibo, Prefect of Rome [#]
Patrino Teodorina de Mari [#]
Gefratoj Lorenzo Cybo de Mari [#]
Idoj Franceschetto Cybo vd
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Inocento la 8-a estis la 213-a papo de la Katolika Eklezio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tombo de Inocento la 8-a en la Baziliko de Sankta Petro de Romo.

Inocento la 8-a naskiĝis en Ĝenovo, filo de senatana rangulo. Li pasigis la unuajn jarojn de sia vivo ĉe la kortego de Napolo, sekve li transloĝiĝis al Padovo kaj al Romo por plia instruiĝo. Ĉi tie, ĉar intertempe li akiris la sanktajn ordinojn, oni lin alirigis al diversaj gravaj ŝarĝoj, kaj papo Paŭlo la 2-a lin destinis episkope regi la diocezon de Savina-Noli, kaj en 1473, laŭpropono de la estonta papo Juliano della Rovere (Julio la 2-a, liguria) lin nomumis kardinalo papo Siksto la 4-a, kiun poste li posteulos la 29-an de aŭgusto 1484. Intertempe li estis translokigita regi la suditan diocezon de Molfetta.

Nemulte post sia papiĝo, li renovigis la inviton al la eŭropaj registaroj por ke la kristanato estu defendata, praktike li urĝis al plua krucmilito kontraŭ la plurloke invadinta turka imperio. Liaj klopodoj, tamen, restis senefikaj, eble ankaŭ pro la fakto ke li estis la unua papo kiu pakti akordojn kun la la turka Sultano [1]. La papo tion faris pro la inerteco de la kristanaj landoj.

En 1486, Enriko la 7-a de Anglio obtenis de la papo Inocento la 8-a la rekonon kiel suverenon de Anglio pro ius in bello (konkeraj rajtoj), heredo kaj popola elekto [2].

Inocento la 8-a per sia buleo Summis desiderantes affectibus (dezirante kun ardega sento) de la 5-a de oktobro de 1487 permesis, ĝis tiam melpermesite, kaj instigis minacante severajn cezurojn kontraŭ magiistoj kaj sorĉistinoj en Germanio; la principoj de li anoncitaj estis poste enkorpigitaj en Malleus Maleficarum (1487), al kies aŭtoroj, poste kritikataj kiel esĉesaj, la buleo inspiriĝis. Li estis ankaŭ tiu kiu akceptis nomumi 1487 Tomás de Torquemada kiel grandan Inkvizitoron de Hispanio[3]. Li koncedis la gajnon de la Indulgenco al la partoprenantoj en la krucmilito kontraj Valdenanoj kaj engaĝigis per buleo pervadi la dukon de Savoio kaj aliajn tion fari. En 1487 li malpermesis minacante severajn ekleziajn cenzurojn, [4] la legadon de la naŭcento “Sentencoj” de Johano Piko de la Mirandolo (1463-1494): la libro ilin entenan ta estis bruligita.

Evento grava dum tiu papado estis la falo de Granada, januare de 1492, okazinta merite de Ferdinando la 2-a reĝo de Aragono kaj Reĝino Isabel de Kastilio, kiu estis celebrita en Vatikano kun grandaj festoj kaj gajnigis al la reĝo de Hispanio la epiteton de “Reĝo Katolika” etendiĝantan al ties posteuloj.

Inocento la 8-a mortis la 25-an de julio 1492, postlasante sennombrajn filojn (aperis paskvila satiraĵo: “Ok generis filojn, samnombrajn filinojn; tial merite li povis estis dirita patro de Romo”[5] kun kiuj li praktikis Nepotismo.

En 1488 komisiis al Andrea Mantegna la dekoracion de persona kapelo en Belvedere per historiaĵoj de Johano la Baptisto, sed ĝi estis poste detruita dum la papado de Pio la 6-a por krei spacon por tiu kiu poste estos la muzeo Pio-Klementa.

Ĝenerala juĝo pri Inocento la 8-a[redakti | redakti fonton]

Laŭ historiistoj en lia mallonga papado Inocentoi la 8-a ne sukcesis praktiki stabilan kontrolon sur Romo kaj allasis la papan ŝtaton predo de anarkio: okazos, fakte, post lia morto malordigoj kaj rebeloj kiujn lia posteulo povis bremsi nur per severaj leĝoj.

Al li oni riproĉas iun mankon de prudento kaj rilate la agon por la eklezio kaj kaj rilate la administrado de ŝtato, kaj nepotismon rilate la gefilojn generitajn antaŭ la papiĝo, kvankam jam ekleziulo.

Lia posteulo estis papo Aleksandro la 6-a.

La hereduloj de Inocento la 8-a[redakti | redakti fonton]

De Johano Johano-Baptista Cybo, nome Inocento la 8-a, descendis la branĉo de la familio Cybo kiu nombrigas inter siaj komponantoj la familio Malaspina-Cybo /n kiu sinjore regos Massa kaj Carrara. Historiistoj citas sennombrajn nobelajn familiojn kiuj akiris sociajn poziciojn interesigantajn la civilan kaj eklezian vivon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ViduThe Oxford Dictionary of Popes, 1986 Oxford University Press, Oxford - New York; Josef Gelmi, "I papi", TCS Rizzoli Libri S.p.A., Milano, 1993 - ISBN 88-17-11608-4
  2. John N.D. Kelly, The Oxford Dictionary of Popes, 1986 Oxford University Press, Oxford - New York
  3. La inkvizicio de Hispanio, praktike, estis regata de la ŝtataj suverenoj.
  4. vidu ĉe G. Di Napoli, G. Pico della Mirandola, SCV, 1956, pp. 139-187
  5. Latine: Octo Nocens pueros genuit, totidemque puellas; Hunc merito poterit dicere Roma patrem. Vidu Gianfranco, Incontri con Pasquino, Roma 2004, p. 24.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jacob Burkhardt, Die Cultur der Renaissance in Italien (1860, 1860
  • Maurizio Gattoni, Sisto IV, Innocenzo VIII e la geopolitica dello Stato Pontificio (1471-1492), Roma, Edizioni Studium 2010, ISBN 978-88-382-4124-6

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

^[2] Cathopedia