Miklós Szentkuthy
Miklós Szentkuthy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Pfisterer Miklós | ||||
Naskiĝo | 2-an de junio 1908 en Budapeŝto | ||||
Morto | 18-an de julio 1988 (80-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | ||||
Lingvoj | angla • franca • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Miklós Szentkuthy [miklOŝ sentkuti], hungare Szentkuthy Miklós, Esperante ’’Mikaelo Szentkuthy’’ estis hungara verkisto, tradukisto kaj instruisto.
Miklós Szentkuthy naskiĝis kiel Pfisterer Miklós la 2-an de junio 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 18-an de julio 1988 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Miklós Szentkuthy frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li vivis en Londono helpe de stipendio. En 1931 li edziĝis baldaŭe havanta filinon. Inter 1932-1958 li instruis en mezlernejoj sed dume (kaj precipe poste) li verkadis. Li ricevis premion Kossuth en 1988, inter 1948-1984 ankaŭ aliajn premiojn.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- romanoj, ekzemple Barokk Róbert 1927 (aperis nur en 1991); Prae 1934 (en 1980 denove; Szent Orpheus breviáriuma; Divertimento (Pri vivo de Wolfgang Amadeus Mozart, 1957 kaj 1976; Doktor Haydn (Pri vivo de Joseph Haydn, 1959 kaj 1979; Arc és álarc (Pri vivo de Johann Wolfgang von Goethe 1962 kaj 1982; Saturnus fia (Pri vivo de Albrecht Dürer 1966; Händel (Pri vivo de Georg Friedrich Händel 1967
- tradukaĵoj, ekzemple de Jonathan Swift, Laurence Sterne, Charles Dickens, James Joyce
- noveloj
- elektitaj leteroj (2008)
- eseoj, studoj