Saltu al enhavo

Gyula Keszthelyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Keszthelyi
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1934 (1934-03-26)
en Iara
Morto 6-an de oktobro 2011 (2011-10-06) (77-jaraĝa)
Okupo
Okupo ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

KESZTHELYI Gyula [kestheji] estis rumania hungara redaktoro. Li naskiĝis en Iara (Cluj) la 26-an de marto 1934. Li estas la patro de András Keszthelyi.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Gyula Keszthelyi diplomitiĝis pri ekonomiko en Universitato Bolyai de Kluĵo. Komence li estis raportisto de gazeto Új Sport, poste por pluraj jaroj komentisto de hungaraj elsendoj de radio kaj televido de Kluĵo, de 1969 li estis rubrikestro pri industrio de Előre; en Bukareŝto. De 1972 ĝis 2-a de novembro 1983 li estis ĉefredaktoro de gazeto Igazság, pli poste raportisto de Előre el Kluĵo. Post 1990 li vivas en Hungario.