Tony Banks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tony Banks
Persona informo
Naskonomo Anthony George Banks
Naskiĝo 27-an de marto 1950 (1950-03-27) (74-jaraĝa)
en East Hoathly with Halland
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Sussex • Charterhouse School
Okupo
Okupo klavaristo • komponistopianistokantoverkistogitaristokantaŭtoro
Verkoj Seven – A Suite for Orchestra
TTT
Retejo http://www.tonybanksmusic.co.uk/
vdr
Banks lude kun Genesis en Danio, 2007

Anthony George "Tony" Banks (27-an de marto 1950) estas brita komponisto kaj plur-instrumentisto, ĉefe konata kiel klavaristo kaj fondomembro de la grupo de progresiva roko nome Genesis. Li estas unu el nur du membroj (la alia estas la basgitaristo Mike Rutherford), kiuj estis ĉe Genesis dum ĝia tuta historio.

Banks estis unu el la ĉefaj komponistoj de la muziko de Genesis, kaj ankaŭ faris ĉefajn vortumajn kontribuojn al la bandaj kantoj. Kiel klavaristo li uzis varion de instrumentoj, inklude la sintezilon ARP Pro Soloist, la melotronon, kaj la organojn Yamaha CP-70 kaj la Hammond T-102. En la plej komencaj jaroj de la bando Banks ludis akustikan gitaron por kelkaj el la mildaj kaj paŝtistecaj kantoj.