William Brewster (ornitologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Brewster
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1851 (1851-07-05)
en Wakefield
Morto 11-an de julio 1919 (1919-07-11) (68-jaraĝa)
en Kembriĝo
Tombo tombejo Mount Auburn vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo ornitologo • zoologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William BREWSTER (5an de julio 185111an de julio 1919) estis usona ornitologo. Li estis kunfondinto de la American Ornithologists' Union (AOU) kaj estis ankaŭ frua naturalisto kaj konservadisto.

Komenca vivo kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

William Brewster naskiĝis la 5an de julio 1851, en Suda Reading (nune Wakefield), Masaĉuseco, la plej juna el kvar filoj naskixgintaj al John Brewster, sukcesa bankisto el Bostono, kaj Rebecca Parker (Noyes). La paro setlixgis en Kembriĝo (Masaĉuseco) en 1845. La fratino kaj pli aĝaj fratoj de Brewster mortiĝis en frua infanaĝo, kio inspiris al Longfellow, proksima najbaro, verki la poemon The Open Window (la malfermita fenestro).[1]

Brewster etudis ĉe lernejoj de Kembriĝo, nome Washington Grammar School kaj Cambridge High School, kaj prepariĝis por eniri en Harvardo. Li suferis okulvidajn problemojn kaj juna kaj matura. Li estis ofte malkapabla legi aŭ studi, foje dumlonge. Dum sia lasta jaro de altlernejo, li malkapablis legi kaj tiele lia patrino legis por li.[1][2] Liaj vidaj problemoj malebligis lin eniri en la Universitato Harvardo.[3]

Komenca birdostudio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ aĝo de 10, Brewster iĝis tre amiko de samaĝulo, nome Daniel French. La patro de French estis ĉasisto kaj amatora remburisto hejme.[1] La patro de Brewster donis al li pafilon kaj instruis lin pafi, havigante al li resursojn por kolekti birdojn studotajn. En la 19a jarcento, pafado estis la kutima sistemo kolekti specimenojn. Binokloj ne estis ĝenerale disponeblaj ĝis la komenco de la 20a jarcento.[3] En sia libro, Birds of the Cambridge Region, Brewster verkis, "La 1an de januaro 1862 mia amiko Sro. Daniel C. French sonoris hejme por ekinstrui al mi mian unuan lecionon en remburado, arto konata tiam de malmultaj personoj escepte la profesiaj birdoremburistoj." Ĉirkaŭ 1865, Brewster havis kelkajn kazojn de remburitaj birdoj kaj kolekton de nestoj kaj ovoj. Post kelkaj jaroj, li lernis prepari haxutaĵojn kaj ĉesis munti remburitajn birdojn.[1]

Brewster lasis detalajn informojn pri siaj observoj kaj plufaris tion dum la resto de sia vivo.[1][3] Por kuraĝigi sian intereson, lia patro donacis al li la kvin volumojn de la verko de Audubon nome Ornithological Biography.[3]

Kariero kaj atingoj[redakti | redakti fonton]

En 1880, li iĝis helpanto zorge de la kolekto de birdoj kaj mamulojn en la Bostona Societo de Natura Historio, kaj en 1885 iĝis zorganto de mamuloj kaj birdoj ĉe la Muzeo de Kompara Zoologio ĉe la Harvarda Universitato, kie li servis ĝis sia morto, kvankam post 1900 li zorgis nur birdojn, kaj lasis sian postenon ĉe la Bostona Societo de Natura Historio en 1887.[2][3][4] Li dediĉis ankaŭ multan tempon al sia propra privata muzeo de ornitologio.[2]

Brewster estis mmebro de la Usona Asocio por la Antaŭeniro de la Scienco, kaj en 1876 iĝis prezidento de la Ornitologia Klubo Nuttall de Kembriĝo,[4] el kiu li estis fondinto en 1873.[5] Li estis kunfondinto, kun Elliott Coues kaj Joel Asaph Allen, de la American Ornithologists' Union (AOU) en 1883[6] kaj servis kiel ties prezidento el 1895 al 1898.[1]

Publikitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Brewster publikis ĉiakŭ 300 artikolojn[1] en la Bulletin of the Nuttall Ornithological Club, en la Annals of the New York Lyceum of Natural History, Proceedings of the Boston Society of Natural History, The Auk, kaj alia gazetaro.

Li verkis:

  • Bird Migration (1886)
  • Birds of the Cape Regions of Lower California (1902)
  • Birds of the Cambridge Region of Massachusetts (1906)

Premio William Brewster[redakti | redakti fonton]

Honore al Brewster, la AOU premias per la William Brewster Memorial Award "al aŭtoro aŭ kunaŭtoroj (ne jam tiel honorita) de escepta rezulto pri laboro pri birdoj de la Okcidenta Hemisfero."[7] La premio, konsista el medalo kaj mono, estis donata ĉiu duan jaron el 1921 al 1937 kaj poste ĉiujare.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 (Januaro 1920) “In Memoriam: William Brewster”, The Auk 37, p. 1–23. Alirita 24a Aprilo 2012.. 
  2. 2,0 2,1 2,2 Americana, William Brewster (ornithologist), Brewster, William, American ornithologist and autho.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Emmet, Alan (November–December 2007). “William Brewster, Brief life of a bird-lover: 1851-1919”, Harvard Magazine 110 (2). 
  4. 4,0 4,1 Appletons, Brewster, William (ornithologist), 1900, 1, Brewster, William, ornithologist.
  5. Nuttall Ornithological Club. Alirita 29a de Marto 2012.
  6. Orr, Oliver H. (1992) Saving American birds: T. Gilbert Pearson and the founding of the Audubon movement. University Press of Florida, p. 22. ISBN 978-0-8130-1129-5.
  7. William Brewster Memorial Award. Alirita 24a de Aprilo 2012.