Ervin Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ervin Szabó
Erwin Sabo estis hungara-juda direktoro de biblioteko, anarki-sindikatisto, la viva spirito malantaŭ la rondo Galileן
Erwin Sabo estis hungara-juda direktoro de biblioteko, anarki-sindikatisto, la viva spirito malantaŭ la rondo Galileן
Persona informo
Naskonomo Schlesinger Sámuel Ármin
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1877 (1877-08-23)
en Slanica
Morto 29-an de septembro 1918 (1918-09-29) (41-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo Hispana gripo
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo bibliotekistoĵurnalistosociologo • sindikatisto
vdr

Ervin Szabó [sabO], hungare Szabó Ervin (naskiĝis kiel Schlesinger Sámuel Ármin la 23-an de aŭgusto 1877 en Hungario, en Szlanica, kiu vilaĝo jam ne ekzistas, sed estas nuntempa urboparto en Námestovo en Slovakio. Li mortis la 29-an de septembro 1918 en Budapeŝto) estis hungara bibliotekisto, ĵurnalisto kaj revoluciulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ervin Szabó naskiĝis en juda familio. Li frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Vieno, poste li eklaboris en biblioteko de Budapeŝto en 1901, kiun li estris ekde 1911. Pli frue en 1900 li komencis verkadi en ĵurnalo Népszava, kie li fondis la literaturan paĝon. Baldaŭe li verkadis ankaŭ en hungaraj, francaj, germanaj revuoj. Li aranĝis en Budapeŝto reton de bibliotekoj por atingi la plej vastan publikon, krome tre frue en 1912 li ekuzis la modernan decimalan sistemon de la libroj. Li estis framasono [1].

Verkaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar jakobinusok (La hungaraj jakobenoj) - eseo - 1902
  • Szabó Ervin válogatott írásai (Selektitaj verkoj de Ervin Szabó) 1958
  • Hol az igazság? (Kie estas la vero?) - studoj - 1977
  • Szabó Ervin történeti írásai (Historiaj verkoj de Ervin Szabó) 1979

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • iama laborejo prenis la nomon "Ĉefurba Biblioteko Szabó Ervin"
  • memormedalo "Szabó Ervin"

Fontoj[redakti | redakti fonton]