Jozef Lenárt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jozef Lenárt
Persona informo
Jozef Lenárt
Naskiĝo 3-an de aprilo 1923 (1923-04-03)
en Liptovská Porúbka
Morto 11-an de februaro 2004 (2004-02-11) (80-jaraĝa)
en Prago
Etno slovakoj vd
Lingvoj slovaka vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioSlovakio vd
Alma mater partia altlernejo de la Komunista Partio de Sovetunio vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jozef Lenárt (3a de aprilo 1923 en Liptovská Porúbka, Slovakio11a de februaro 2004 en Prago) estis slovaka kaj ĉeĥoslovaka politikisto.

Li gradiĝis el kemia altlernejo kaj laboris por la entrepreno Baťa. Li iĝis membro de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio (KSČ) kaj de la Komunista Partio de Slovakio (KSS).

Lenart estis membro de la federa parlamento (kies nomo ŝanĝis kelkajn fojojn) el 1960 al 1990, kaj estis proparolanto de la Slovaka parlamento 1962 - 1963. Kaj li estis ties membro ankaŭ el 1971 al (?)1990. Li postenis kiel Ĉefministro de Ĉeĥoslovakio inter 1963 kaj 1968.

Kvankam slovaka, li iĝis ĉeĥa civitano post kiam la lando trapasis disiĝon en 1993.

Sur bazo de nesufiĉa pruvaro, la 23an de septembro 2002 Lenárt estis senkulpigita pro perfidakuzo (kun lia kundefendanto Miloš Jakeš), rilate al sia interveno aŭ malinterveno dum la okazintaĵoj de la Praga Printempo en 1968. Li estis akuzita pro interveno en kunsido ĉe la soveta ambasado en Prago la tagon post la invado de 1968 fare de la trupoj de la Varsovia Kontrakto, planante establon de nova registaro de laboristoj kaj kamparanoj.

Jozef Lenárt estis unu el plej elstaraj figuroj en la komunista hierarkio de Ĉeĥoslovakio, okupante diversajn postenojn en la estraroj dum kvarono de jarcento. Tio rimarkindas ĉefe ĉar li trapasis multajn ŝanĝojn kaj sukcedojn de diversaj reĝimoj.

Ĉefaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

  • 1950 – 1953, 1957 – 1966, kaj 1970 – (?)1990: Membroj de KSS
  • 1956 – 1958: Ĉefsekretario de la Regiona Komitato de KSS
  • 1958 – 1962: Sekretario de la Centra Komitato de la KSS
  • 1958 – (?)1990: Membro de la Centra Komitato de la KSČ
  • 1962 – 1963: Proparolanto de la Nacia Konsilantaro de la Slovaka Respubliko
  • 1963 – 1968: Ĉefministro de Ĉeĥoslovakio
  • 1968 – 1970: Sekretario de la Centra Komitato de la KSČ
  • 1970 – 1987: Unua Sekretario de la Centra Komitato de la KSS
  • 1970 – (?)1990: Membro de la Prezidiumo de la KSČ
  • 1971 – (?)1990: Proparolanto de la Centra Komitato de la Nacia Fronto de la Slovaka Socialista Respubliko, kaj Vicproparolanto de la Centra Komitato de la Nacia Fronto de la Ĉeĥoslovakioa Socialista Respubliko

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]