Asha-Rose Migiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asha-Rose Migiro
Persona informo
Naskonomo Asha-Rose Mtengeti
Naskiĝo 9-an de julio 1956 (1956-07-09) (67-jaraĝa)
en Songea
Lingvoj anglasvahila vd
Ŝtataneco Tanzanio vd
Alma mater Universitato de Daresalamo • University of Konstanz • Weruweru Secondary School vd
Partio Partio de la Revolucio vd
Profesio
Okupo politikistojuristodiplomatoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Asha-Rose Mtengi MIGIRO (naskiĝis la  9-an de julio 1956(nun 1956-07-09) en Songea, Ruvuma-Regiono, Tanzanio) estas advokatino kaj politikistino el Tanzanio. Ŝi estas UNO-fakulo pri HIV/Aidoso en Afriko kaj estis de 2007 ĝis 2012 vica ĝenerala sekretariino de Unuiĝintaj Nacioj sub Ban Ki-Moon[1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Migiro studis juron ĉe la ŝtata Universitato de Daresalamo (UDSM). En 1992 ŝi doktoriĝis ĉe la universitato de Konstanco en Germanujo ĉe la jurosciencisto Carsten Thomas Ebenroth pri ekonomiaj ligoj inter la oriento kaj la sudo de Afriko. Poste ŝi revenis al sia patrujo Tanzanio, kie ŝi ricevis jurajn taskojn. Ŝi aktiviĝis poste ankaŭ politike kaj iĝis ministrino pri urba evoluo, samrajteco kaj familio/infanoj ekde la jaro 2000. En 2006 ŝi iĝis la unua ina ministro pri eksteraj aferoj de sia lando.

Inter 2007 kaj 2012 ŝi estis viculino de la ĝenerala sekretario Ban Ki-Moon, tio estas ofico, kiun enkondukis la tiutempa ĝenerala sekretario Kofi Annan en 1997. Kiel posteulino de Mark Malloch Brown ŝi estis la tria tiu-ofica persono kaj post Louise Fréchette la dua virino en tiu ofico. La vica ĝenerala sekretario ne nur okupiĝas pri administraj taskoj, sed ankaŭ precipe pri evolua politiko.

Asha-Rose Migiro publikigis plurajn tekstojn pri rajtoj de virinoj, presa libereco kaj pri la fuĝo de Afrikanoj al Eŭropo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tanzania’s Migiro is U.N. deputy (Migiro de Tanzanio estas viculino de UN), vidita la 12-an de oktobro 2012.